Standardo Esperantista. Estas akceptita de la 1-a UK en Boulogne sur Mer en 1905: verda tuko, kiu havas en la supra maldekstra angulo kvadraton kun verda stelo, kaj en la stelo estas litero E. La aŭtoroj de la S. estis Michaux, Sergeant kaj Duchochois, gvidantoj de la EG en Boulogne. Kelkan tempon antaŭ la kongreso ili vizitis la komerciston Gras (Faid­herbe strato 14). D. petis kreton kaj sur la vendotablon desegnis kvarangulon, poste oni sin demandis, kio estas farota. D. volis verdan standardon kun trikolora strio, S. sugestis, ke estus pli bone ne naciigi la standardon kaj M. insistis, ke ĝi havu stelon. S. rememorigis, ke prefekta dekreto en la departemento postulas, ke societaj standardoj portu distingan signon, do laŭ li estas necese skribi literon E meze de la stelo. La S estis tuj mendita ĉe la firmo, ĝi estis longa je unu metro kaj duono, larĝa je unu metro, la blanka kvadrato estis kvindek centimetra. Kelkajn tagojn poste, dum la unuaj tagoj de aŭg. jam flirtis la S. en la urbaj stratoj, sur multaj domoj, ĉe la fasado de la teatro, kaj de la Granda Kafejo, la kongresa akceptejo. La 9 aŭg. estis sur la tagordo de la kongreso ankaŭ la S. Ostrowski estis la oratoro, kiu prenis ĉe la balustrado de la teatro unu el la standardoj kaj diris: «Ni ne serĉu; la standardo, kiu nin kondukos al la venko, kiu nin gvidos estonte kaj flirtos en ĉiuj landoj de la mondo, jam ĝi estas.» La kongreso unuvoĉe akceptis tiun proponon. Z subskribis du el la unuaj standardoj; unu estis donacita al Michaux, la alia al Sergeant, kiu konservis la standardon dum 23 jaroj, poste donacis ĝin al la E-Muzeo en Wien. Laŭ «Norda Gazeto» 15. aŭg. 1931.

Staniĉiĉ Paja, d-ro, advokato en Zanun (Jugosl.). Socia publika aganto, eldonis nacilingvajn librojn pri la nova monteorio de S. Gesell. Verkis en 1913 E-broŝuron pri la temo kaj en 1926 aperis de li traduko de «Oro kaj Paco» de Gesell.

Starr Mark, brito ekskarbminista instruisto en lab. edukado. Nask. 27 apr. 1894 en Shoscombe, nun loĝas en Usono. Verkis kelkajn librojn pri ekonomio kaj socia historio. Prizorgis en Brituio skriban E-kurson, E-fakon en «Daily Herald», instruis kursojn. Kunlaboris al SAT-gazetoj.

Statistiko. Havigi fidindajn ciferojn pri la disvastigo de E en la tuta mondo: jen estis unu el la taskoj de la E-ista Centra Oficejo. La subaj detaloj estas prenitaj el la kajero «Internacia Muzeo», 1910, eldonita ankaŭ de ECO, kaj ili montras la nombron de la grupoj kaj gazetoj de 1888 ĝis 1909.

JaroGrupojGazetoj
18881-
188932
189033
189172
1892131
1893151
1894191
1895182
1896242
1897302
1898373
1899323
1900263
1901263
19024412
190311321
190418626
190530836
190647445
190772161
1908126699
19091447106
Nombro de la libroj:
188929
189488
1899123
1904211
19091330

Post la milito la plej grava eksperimento pri E-ista statistiko estis tiu de d-ro Dietterle, dir. de la Germana E-Instituto. La ciferoj montras la staton en 1926 kaj la detalaj tabeloj kun klarigoj aperis sur paĝoj 133–156 de „E“ 1928. (Ties kelkaj eraroj estas korektitaj en niaj finstudoj.) En la suba ciferaro la unua kolono montras, en kiom da lokoj ekzistas E-istoj, la dua kolono montras, kiom da grupoj ekzistas entute kaj la tria kolono montras la tutan nombron de la E-istoj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги