Oni povas juĝi pri la kompleteco de tiu ĉi statistiko, se oni komparas la ciferojn de la Dietterle-statistiko kun diversaj aliaj ciferoj. La samjara statistiko, efektivigita de CK EU, montris, ke en 1927 en Sovetio troviĝis 16.066 organizitaj E-istoj, formantaj 527 rondetojn kaj ĉelojn. La «Adreslibro de Pollandaj E-istoj» 1931 enhavas adresojn de 3996 pollandaj E-istoj, kiuj loĝas en 551 lokoj, krome adresojn de 64 polaj E-istoj, loĝantaj eksterlande. Laŭ la takso de la redakcio de la Adreslibro en Pollando ekzistas ĉ. 3000 organizitaj E–istoj, aliaj ĉ. 3000 neorganizitaj. Fidindeco de la Dietterle-statistiko en la diversaj landoj dependis ĉefe de la diverskvatita laboro de la E-istoj en la unuopaj landoj. Ekz. la grandan nombron de la E-istoj en Grekujo ne atestas ankaŭ aliaj cirkonstancoj.
En multaj artikoloj de la Enciklopedio troviĝas statistikoj. Ilia valoro kaj fidindeco certe ne estas la sama. Ofte ne estis eble kontroli la ĝustecon de diversaj nombroj. Eĉ la preciza membrostato de la societoj en kelkaj lastaj jaroj estas ofte tre malfacile aŭ tute ne konstatebla.
Oni povas multe konkludi el la suba proksimuma «statistiko» pri E en Ĉinujo kvankam ĝi estas ĉefe nur imagita takso. («Kantona E-Gazeto» jan. 1934.)
1. Adeptoj pli ol 300.000
2. Finis kurson pli ol 30.000
3. Skribas kaj parolas E-e malpli ol 3.000
4. Korekte skribas kaj p. malpli ol 300
5. Verkas aŭ tradukas malpli ol 30
6. Societoj pli ol 50
7. Librejoj 4
8. Bona E-presejo 0
9. Gazetoj 5
10. Rubrikoj en ĵurnaloj pli ol 10
11. E-instrulibroj malpli ol 40
12. Cseh-metodaj kursoj iomete
Staveley (stejvli) Walter Haydn, anglo, profesia pianisto. Nask. 1 jul. 1876 en Preston. E-isto de 1912. Prez. de la E-societo en P.
Stay (stej) Howard, brito, instruisto. Nask. 24 okt. 1897 en Bournemouth. Instruis E-n al laboristoj, kunlaboris al TEPS kaj «Int. Ped. Revuo», red. «Sennacieca Ped. Revuo» (eliris 4 kajeroj, 1930) kaj «The Labour E-Bulletin», 1931–32. Ptenumkomitatano de SAT, 1930–32. Trad. «La Lab. E-ismo» de Lanti al la angla, 1925; kaj «Manifesto de Sennaciistoj».
Stead (sted) William Thomas, anglo, filantropo, pacifisto, ĵurnalisto. Nask. 5 jul. 1849 en Embleton, mortis 21 apr. 1912 pro submariĝo de la ŝipo Titanic. E-istiĝis pro paroloj de prof. Hartman en Leipzig. En sia gazeto «The Review of Reviews» li energie subtenadis E-n per ĉiumonata paĝo pri E.
Steche (ŝteje) Albert, germano, d-ro de fil., kemiisto. Nask. 9 sept. 1862 en Leipzig. Li fondis fabrikon por oleoj eteraj kaj parfumaĵoj en Groba (Saksujo), kaj por floroleoj naturaj kaj artefaritaj en Grasse (Francujo). Deputito de la saksa parlamento 1909–18; vicprez. de la Unuiĝo de Saksaj Industriistoj 1905–20. Terenoj de propagando: parlamento, Teknika Universitato, komerca ĉambro k.a. Jam en majo 1914 pledis en la parlamento por E. Faris por E oficialajn vizitojn, subtenis finance la laboron de la (tiama) Saksa E Instituto. Dum multaj jaroj estis prez. de GEA, ktp. Modesta homo, helpema amiko, fidela kunlaboranto. Jam en 1921 aperis listo de 39 gazetartikoloj, kiujn li skribis kaj de 7 oficialaj paroladoj, faritaj en eminentaj rondoj (Detalojn vidu en «La Vendreda Klubo», eldonita de liaj amikoj en 1921.)
Steche Theodor, filo de St. A., germano, d-ro de fil., lingvisto. Nask. 4 dec. 1895 en Leipzig. Faris festparoladon okaze de la G. E-kongreso en Hamburg, 1931.
Stefan (Olenĉeviĉ S.), sovetiano, instr. de naturscienco. Nask. 1890. Funkciulo de SEU en urbo Ivanovo 1926–30 kaj poste en Aŝĥabad, Turkmena sovetrespubliko en Meza Azio. Spertulo pri instruado de E al infanoj kaj pri organizo de int. lerneja korespondado. Trad. «Ruĝa Talko» de E Pestun (pri fondo de unua soveto en 1905), 1930. Pli frue, en 1920, ludis certan rolon en laboro de Moskva Domo de E.
Stefanĉiĉ Jakob, sloveno, d-ro, advokato en Beograd. Nask. 1885. Eldonis nacilingvajn broŝurojn (1922, 1927), pri politika sistemo laŭ profesioj kaj sindikatoj; propagandisto de libera apermono kun cirkuldevigo (S. Gesel). Iniciatis en la E-movado ideologian, socisciencan direkton de l’ Internacianismo. E-isto de 1912, aktiva de 1927. Estis prez. de JEL. Faris radioparoladojn. Fervora gvidanto de «oratora kurso». Prilaboris en versoj «Servulrajto» laŭ slovena rakonto de I. Cankar «La servulo Jernej kaj lia rajto». Artikoloj en «La Suda Stelo». Ĉefkunlab. de Enciklop.
Steiner (ŝtejner) György, hungaro, ŝparkasoficisto. Nask. 2 aŭg. 1880, mortis 9 nov. 1933 en Györ. E-isto de 1911. Laborado por E antaŭmilite en Sopron, poste en Györ. Kursoj, paroladoj, artikoloj.