Sporto. La enpenetro de E en la sportan afergvidon kaj aranĝadon de sportaj okazintaĵoj daŭris tre longe. Tio estas komprenebla, se ni konsideras, ke la homoj okupiĝintaj pri E kaj pri sporto estis komence tute alispecaj, kaj ankaŭ la klopodoj de kelkaj fervoruloj, vivteni apartan E–istan sportan asocion aŭ ligon, restis sen daŭra sukceso. Kvankam la ofte naciismaj aŭ eĉ ŝovinismaj burĝulaj sportasocioj ne uzas E-n, eĉ kelkfoje kontraŭbatalas ĝian enpenetron, la laboristaj sportistoj (kiuj precipe depost la milito tre multnombriĝis) rekonas ĝiajn avantaĝojn kaj utiligas ilin. La unua eblo je uzado de E estas la preparaj skribaj laboroj de grandaj int. sportfestoj. Ĉi­rilate E jam plurfoje pruvis sian taŭgecon; ekz. dum la int. laborgimnastika kunveno en Nürnberg (1929), la dua laborista olimpiado en Wien (1931) kaj la laborista sportfesto en Aussig (Ĉekoslovakujo, 1933). Dum tiuj ĉi festoj estas aranĝitaj ankaŭ interfratiĝkunvenoj de la E-istoj, kiujn ĉiam tre multaj E-istoj partoprenis. Deĵoris dum la festoj ankaŭ multaj E-istoj kiel informantoj, gvidantoj, ktp. Oni jam uzis E-n ankaŭ por sportteknikaj celoj: unua provo dum la Spartakiado en Moskvo (1931). Tamen prezentas grandan malhelpon ĉi-rilate la manko de internaciskale aprobita sportteknika vortaro. Nun jam la Vienaj Naturamikaj E-istoj okupiĝas pri tio. E bone pros­peras ankaŭ en la turisma branĉo de sporto. Inter la naturamikoj ekzistas preskaŭ en ĉiuj urboj grupoj E-istaj kaj multaj el ili uzas E-n kiel helplingvon dum siaj eksterlandaj ekskursoj, aliflanke ĉe organizo de vizito de eksterlandanoj en siaj hejmoj. Ni povas konstati tre bonan kontakton ankaŭ inter la Naturistoj (ano de natura vivmaniero: vegetaranoj, nudistoj, ktp.) kaj E-istoj en Francujo, Germanujo, Italujo, Finnlando, Aŭstrujo, ktp. — K. NEBENZAHL.

Sprotte (ŝprotte) Rudolf, germano, mortis. Aŭtoro de AORO, stenografio germana, rusa, hispana, (1908), sistemo propagandita antaŭmilite. Kunverkis int. por uzo en la E, angla, franca, E-lernolibron, 1910.

SSM: Societo Sankta Miĥaelo, v. ­Katolika Movado.

Stahlberg Hermann, estono, oraĵisto. Nask. 20 sept. 1865 en Tartu, mortis 21 marto 1932 en Rakvere E-isto ekde 1892, longjara korespondanto kun Z. Aŭtoro de 2 lernolibroj kaj de vortaro E — Estona. Tradukis diversajn artikoletojn kaj partojn de la eposo «Kalevipoeg.»

Stamatiadis Anakreon, d-ro, greko, kuracisto-patologo. Nask. 1. sept. 1868 en Firenze (Italujo). Unue ĉefkuracisto, poste dir. de la sanecaj oficejoj sur la insulo Samos. Ekzilita en 1913 pro politikaj intrigoj en Istanbul, li okupis tie gravajn postenojn. Nuntempe li vivas en Athen. Al E li aliĝis en 1904 kaj plenumis pioniran laboron en Turkujo kaj Grekujo. En 1906 li fondis societon en Samos, li atingis gravajn sukcesojn en la oficialaj rondoj, publikigis grekan E-gazeton dum 1909–12 kaj 1925–26. En Istanbul li fondis societon kaj Gazeton «Bizantio» (jul 1921 — jul. 1924). En Athen li fondis E-societojn, en 1929 gazeton L.I. Li verkis kaj eldonis 15 librojn pri kaj en E, la plej konataj estas liaj grekaj E lernolibroj, vortaro 450 paĝa kaj la «Nova Gramatika Libro por la Supera Kurso.» La eldonnombroj estis 1–2000 ekzempleroj. Gvidanto de la oficialaj kursoj en Athen. L.K. kaj ano de la Akademio.

Stancliff (stanklif) Fenton, usonano, instr. pri klasika pianoludo. Nask. 12 jul. 1895 en Meadville, Penns. Daŭra prop. laboro. Laŭ lia instigo Heywood Broun, fama «kolonskribisto» por ĉeno da 25 gravaj ĵurnaloj divers­loke de New York ĝis San Francisco, verkis artikolon pri E; disvastigo pli ol 1,500.000 ekzempleroj, 2 okt. 1931. Multe studis la vortoftecon en E, artikolo „E“ nov. 1932, kalkulis la tutan tekston de «Hura», pretigis ankaŭ aliajn statistikojn pri vortofteco. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги