Kursoj de fremdlandaj instruistoj multe helpis la propagandon. Vokita de SEF pastro Andreo Cseh komencis aŭtune de 1927 paroladan vojaĝon en Svedujo kaj komence de 1928 kursojn en Stokholmo kaj aliaj urboj ĝis la somero 1929. Peton pri forpermeso de Cseh de lia episkopo subskribis princo Carl, frato de la reĝo kaj urbestro Lindhagen. Multaj personoj partoprenis tiujn kursojn, kiuj kvankam tro rapidedaŭraj por krei verajn E-istojn tre favorigis la publikon kaj eĉ aŭtoritatulojn por E. Aliaj fremdaj instruistoj, Cseh-metodaj, aŭ ne, same agadis. Tiberio Morariu, Elinjo Pähn, Henrik Seppik, T. Czitrom, Hans Fox, Hans Hurler, Albert Rois, Neeme Ruus, d-ro Fr. Szilágyi, Lidja Zamenhof, Erland Weber k.a., entute pli ol 15 fremduloj. Post 1933 ankaŭ aliaj fremduloj instruis en Svedujo.
De 1922 E pli kaj pli eniĝis ĉe la studrondoj de la grava «ABF» (Laborista Kleriga Asocio), kie en 1930–31 partoprenis en 246 studrondoj de E 3 632 personoj, en 1931–32 en 432 studrondoj 2. 6.000 personoj. En la bontemplana asocio IOGT samtempe 61 studrondoj.
En 1929–30 la hindo L. Sinha faris dum prelegvojaĝo (aranĝita de E. Malmgren) tra Svedujo pli ol 10.000 km. 200 prelegojn antaŭ ĉ. 30.000 personoj, ĉie interpretata de lokaj E-istoj.
La granda plifortiĝo de la sveda E-movado en la periodo 1925–33 dependas de multaj faktoroj. Dum tiu tempo la movado sukcesis havigi al si multajn energiajn E-istojn, kiuj malavare dediĉis tempon kaj kapablon al la laboro. Dank’ al tio oni povis pere de neniuj aŭ tre malgrandaj monrimedoj pli malpli favorigi la ĝeneralan opinion de la granda publiko. Tion montras plej bone la gazetaro. En la periodo 1889–1909 oni do povas rimarki konstantan kreskon de la intereso por E. Sed venis la Ido–skismo, kaj la E-movado tre suferis. Oni devis komenci la laboron preskaŭ denove. En la tempo 1910–25 la evoluo de la movado bataladis kontraŭ sufiĉe forta indiferenteco de la granda publiko. Tre malrapide la movado antaŭeniris. Sed post 1925 oni povas konstati konsiderindan ŝanĝon. Nur je tiu tempo la publiko ŝajne forgesis la akrajn konfuzigajn batalojn inter E-istoj kaj idistoj, kaj nur tiam oni komencis kompreni la fakton, ke E estas la sola helplingva uzata en la praktiko. Tamen granda publika ankoraŭ tre skeptike rigardis la E movadon. Dum la unuaj jaroj de la lasta periodo de 1925 ĝis en 1929 la gazetoj pli kaj pli volonte enpresis novaĵojn pri E, tamen ofte tre ironie kaj ŝerce. Sed de jaro al jaro la tono de la artikoloj ŝanĝiĝis. Kaj nun, komence de 1933, la plej grandaj ĉiutagaj gazetoj de Stockholm kaj de aliaj urboj pliofte aperigas artikolojn pri E en objektiva maniero. Multaj gazetoj aperigas konstantan E-parton. Plej longe tion faris la fervojista gazeto «Signalen» sub lerta gvidado de parlamentano Ernst Eriksson. Multaj ĉiutagaj ĵurnaloj aperigis kursojn kaj komence de 1933 ankaŭ la tutlanda pacifista ligo konsentis pri E-kurso en sia gazeto Fredena. Komence de aprila 1933 la interskandinava hotel-pordista gazeto ankaŭ komencis E-kurson.
Sur la vojo al tiu stato ni memorigu pri kelkaj gravaj faktoj: grandegaj E-kursoj en la tuta lando de fremdfandaj instruistoj, specialaj instruistkursoj, grandaj per E-aj turistvojaĝoj, la apero de la gravaj libroj «Per balono al la poluso» (= la Andrée-libro) kaj «Tra sovaĝa Kamĉatko», la malmultekosta koresponda kurso de SEF, la prelegvojaĝoj de la hindo Sinha, ankaŭ de la amerikano Scherer kaj de la aŭstro Steiner, oftaj gazetaj intervjuoj kun fremdlandaj E-istoj pro iliaj vizitoj al Svedlando ktp.
Sed tiuj grandskale planitaj kaj efektivigitaj per- kaj por-E-aj agoj ĉiam devis sin bazi sur la intereso por E, kiun kreis la lokaj Esperanto-kluboj aŭ izolaj E-istoj. Svedlando havis kaj havas la favoron posedi grandan stabon da personoj, kiuj helpas la movadon. Ni menciu kelkajn lokojn kaj iliajn gvidantojn:
En