En Göteborg: E. Adamson, E. Ekström, T. Torbjar, O Svantesson. Li ekde 1932 sekr. de Sveda Instruista EF, organizis en 1931 SEGIS, kiu liveras E-ajn novaĵojn al la sveda gazetaro. T. Torbjar lerte organizis E–kursojn kaj fariĝis 1932 prez. de Sve­da Instruista EF; li estas peranto de. Int. Ped. Revuo. Hällevik: H. Ys­ner; Helsingborg: s-ino Ebb Persson nask. Andersson, fidela lernantino de Backman, G. Henriksson, agema pri radio kaj turismo; Harnosand: gimnastikdirektoro E. Blomberg; Höganas: Albin Jo­hansson; Höör: Nils Olsson; Ins­jön: Ivar E. Karlsson lerta prez.; Jämjöslätt — kursgvidanto E. Österlind; Jönköping ĵurnalistoj Knut Jensie kaj Ernst Juneby, veterano F. Skog; Katrineholm: B. Ortengren; Kil: H Nordling; Kiruna: G. Otterfors kaj G.M. Bengt­sson. La laste nomita kun vervo kaj lerto gvidis la E-movadon en Lapplando, aranĝis la grandajn kursojn de la eksterlandaj instruistoj Seppik kaj Ruus kaj entute estis la firma E–roko en Lapplando. Kristianstad: Nils Nordlund verkis multajn E-lernolibrojn; Kristianehamn: Hjärtstädt eldonis diversajn lernilojn. Landsbro: Helmer Engs­trand; Linkoping: f-ino Anna Gyllsdorf; Lugarn: U. Hultin, A. Malmkvist; Ludvika: F. Johansson instruas; Lulea: pioniris J.A. Brogren. En Lund: J. Ek kaj Olle Olsson faris miraklojn. En Malmö: fidele laboras Otto A. Nilsson kaj la pioniro Erik Andersson; Harry Nilsson gvidas pri turismo. Munkedal: J.A. Hansson. En Norrkö­ping: lerte agadas Josef Pihls­tröm, Sven Ragnar, O. Göransson, P. Skarp kaj f-ino Eva Tibbling. Nyberget: Stellan Engholm konata E–verkisto kaj lia edzino. En Rödeby instruisto Fritiof Ahnfelt senlaca E pioniro de la provinco Blekinge. En Stockholm sin prezentis en la lastaj tempoj multaj novaj propagandistoj, se ni nomas ekz. Bernhard Eriksson, H. Nordkvist, Birger Gerdman, Sven Bohlin, Sam Owen Jansson, Sigv. Hâkansson, Thedor Ju­lin, H. Halldor, A Larson, Hjalmar Lindstedt, Bengt Skantz, E. Malm­kvist, N. Hedgren, Rudolf Pehrsson, Carl Ohlsson, s-ino Eva Julin kaj f-ino Alfhild Svedmark, restas tamen multaj por nomi. Eksurbestro Carl Lindhagen faris laŭdindan laboron en la Parlamento. Sundsvall: C.W. Sjögren, Edvin Bjorkstrand kaj A. Hellbom. Svennevad: la instsuisto Linus Andren. Södertalje: Erik Grahn, Herman Leijon, instruistino Hanna Eriksson. Sotvesborg: f-ino Ella Nilson. Uddevalla. Einar Dahl. Uppsala: Frits Lindén, Gösta Norling, Ernst Brink, Karl Söderberg kaj prof. de finno-ugraj lingvoj Björn Collinder, unu el la plej lertaj lingvistoj nuntempaj, krome A. Palm. Visby: K.G. Andersson. Vingaker: instruisto Hjalmar Kihlberg. Västervik: Ernst Nordgren kaj proksime, en Ankarsrum H. Nanning. Vasteras: O. Dahrne. Ystad: Harald Skog (kiu verkis prop.-aĵon, i. a la unuan broŝuron kontraŭ Ido), Algot Jönsson. Örebro: f-ino Ruth Hallgen, Bernhard Lavén, Olle Persson, Sigurd Ekendahl kaj Erik Karlén. Krom la nomita ĉie tra la tuta lando multaj, multal aliaj.

Dum 5 lernjaroj, 1922–27, E estis studobjekto en la 5-a klaso de la «Beskowa lernejo», mezlernejo kaj liceo en Stokholmo, posedata de kompanio kun ŝtata subvencio, Rektoro Sam Jansson instruis, finante ĉiun lernjaron per speciala ekzameno. Inter la lernantoj sin trovis princo Carl, hereda princo de Svedujo, duko de Östergötland. Nova lerneja leĝo malfaciligis daŭron de tiu E-instruado.

«Hermods Korrespondens-Institut» en Malmö konstante instruas E-n per 14. kajera kurso, tre anoncata tra la lando.

Post propono farita de E. Malm­gren la Stokholma lerneja inspektoro Karl Nordlund laŭ rekomendo de la instrukomitato de lerneja direkcio permesis E-instruadon en Stokholma lernejo, Malarhojden, dum la lern­jaroj 1928–29 kaj 1930–31. En tiu lernejo okazis la unuaj devigaj E­kursoj en Svedlando. La kursoj okazis en la 8-a klaso (15 jaraj infanoj) kaj anstataŭigis la instruadon pri la angla aŭ germana lingvoj. Okazis 4-hora instruado semajne dum 39 semajnoj. Ambaŭ kursoj finiĝis per t.n. lerneja vojaĝo al Estonujo, kie la lernantoj ĝuis la restadon en la kadro de E-parolantaj estonaj geknaboj.

Nedeviga E-instruado okazis en multaj aliaj lernejoj kaŭze de la granda intereso de la sveda instruistaro. Laŭ farita statistiko en la dekjara periodo 1922–1932 lernis E-n ĉ. 2.000 geinstruistoj svedaj. Tiu evidente granda intereso por Esperanto multe dependas de la svedaj instr. gazetoj, speciale de «Folkskolärarnas Tidning» (La gazeto de la popolinstruistoj) kaj de «Lärarinneförbundet» (Unuiĝo de instruistinoj), kies redaktoroj s-ro John Forsefl kaj f-ino Gerda Nystedt tre simpatie rilatis al E. Same la parlamentano Ruben Wagnsson, kiu estas redaktoro de «Svensk Läraretidning» (Sveda instr. gazeto).

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги