Komencinte de la aŭtuno 1930 la «ABF» disponigas al SEI en la Radio-programo tutsveda duonhoron en unu dimanĉomateno de ĉiu monato.
Rimarkinda afero estas Radio-diskuto pri la «mondlingva problemo», kiun aranĝis radio-servo de Svedujo 30. 3 1933. ne sole E, sed ankaŭ Ido, Occidental, Novial kaj Anglic estis reprezentata samnivele per prelegoj kaj diskutaj paroloj, kio donis al la nescianta publiko konfuzan imagon de la situacio. Krom tio s-ro Zachrisson, prof. de angla lingvo ĉe la Univ. de Upsala, aŭtoro de «Anglic» (ortografia sistemo de la angla lingvo), uzis la okazon por skandali E-n, kiu, laŭ li, ne estas parolebla kaj estas tre danĝera afero. Por E parolis la lerta lingvisto d-ro Björn Collinder, prof. de finno-ugraj lingvoj ĉe la Univ. de Upsala, kaj ankaŭ fil. mag. K. Söderberg kaj rektoro Sam Jansson. La afero tamen utilis por veki intereson en la granda publiko tra la lando.
Post tiu radio-diskuto (iniciatita malgraŭ rifuzo de la E-istoj) la Stokholma grupo per sia energia vicprez T. Julin aranĝis en la centro de la ĉefurbo ekspozicion por montri al la publiko, ke E estas lingvo preta, uzata kaj utila; i a. la kronprinco de Svedujo vizitis kaj interese rigardis la ekspozicion.
P. NYLÉN kaj E. MALMGREN.
Laborista movado. La komenco datas de 1905, kiam fondiĝis anarkiista E-klubo (certe la unua pure lab. EK en la mondo). En 1907 estis loĝio de la abstinenca ordeno Verdandi (socialisttendenca), kies pritrakto okazis en E. En 1912 fondiĝis iniciate de red. John Johansson lab. klubo de Stokholmo, kiu tre vigle laboris en la unuaj jaroj, sed dum la milito iom post iom malvigliĝis kaj fine en 1919 mortis. En 1921 estis fondata laŭ iniciato de red. Einar Adamson Sveda Laborista E-Asocio — SLEA — (svede: Svenska Arbetar-Esperanto-Förbundet). Sidejo: Götenburgo. Komence la asocio havis nur 20 anojn, sed per la gazeto: «Svenska Arbetar E-isten» ĝi baldaŭ havis pli multajn anojn kaj post dujara laboro la asocio kalkulis 200 anojn, atingis fine de 1928 1,100 anojn. Laŭ decido de la asocia kongreso en Stokholmo 1931 la asocio translokigis en la svedan ĉefurbon, kie ĝi ankoraŭ havas sian sidon. Prez.: unue Adamson, de 1931 parlamentano Ernst Eriksson. Per la translokiĝo estiĝis pli favoraj laborcirkonstancoj por la asocio. Trovante sin en la centro de la lab. movado de S., ĝi havas pli grandajn eblojn agiti inter la sveda laboristaro, ol ĝi havis pli frue. Dum la lastaj tri jaroj de gotenburga tempo la anaro malkreskis, sed de la lokiĝo en la ĉefurbon la asocio denove kreskis kaj 1 marto 1933 ĝi havis pli ol 1,400 anojn enregistritajn en sepdeko da lokoj kaj sesdeko da kluboj. Eldonkvanto de la gazeto, kies redaktoro de 1931 estas John Johansson, atingas la nombron da 2,500. La asocio eldonas ĉiusomere specialan varbgazeton svedlingvan, nomatan «Sommar» por propagando en lab. rondoj. — Ĉar la asocio speciale laboras inter laboristaj rondoj, ĝi turnas sin al la faksindikatoj kun peto pri morala kaj mona helpo. Laŭ la statuto tiaj organizoj ankaŭ povas esti subtenantaj anoj kaj la nombro da aliĝintoj la tiu kondiĉo estis ĉe la jarfino 1932 96 faksindikatoj, abstinencaj loĝioj ktp., kiuj pagas pojare minimume po 5 sv. kr. — kelkaj 10 ĝis 50 kr — La asocio posedas propran eldonejon, kiu aperigis verkojn en E kaj sveda lingvoj. — Kune kun SEF kaj Sveda Instr. E-Asocio SLEA fondis Svenska E-Institutet (SEI), kies tasko estas instigi kaj kontroli la scion en kaj pri E, donante pri tio diplomojn post ekzameno, fari statistikon pri la movado ktp.En 1928 la sveda lab. socialdemokrata partio ĉe sia kongreso pere de anoj en SLEA faris favorrezolucion por E, kiu kiel senperan efikon ekhavis la enkondukon de E-aj kolonoj en la socialista gazetaro kaj ankaŭ igis la partian estraron doni monan subvencion al delegitoj ĉe kongresoj de SAT.
Kun «ABF» (Arbetarnes Bildnings–Förbund — Kleriga asocio de laboristoj) SLEA intime kunlaboras kaj dum la vintra sezono 1931–32 la nombro de ties studrondoj de E estis 432; E estis la duaranga temo de ĉiuj ABF-studrondoj, kaj la nombre konstante kreskas. J. J-n.
Sveda Instruista E-Federacio, fondita 9. VIII. 1918 en Gotenburgo de G.H. Backman kaj N. Nordlund, atingis en 1933 la nombron de 300 anoj. Agemaj en ĝi estis la jenaj personoj: Sam Jansson, E. Malmgren, Algot Blid, Linus Andren, F. Ahnfetdt, G. Ahlstrand, G. Otterfors, E. Dahl, O. Svantesson, instruistino Elsa Ozarowsky, k.a. La estraro en 1933: prez. Thorsten Torbjar, sekr O. Rimberth, kas. O. Svantesson. Ĝi aranĝis laŭ iniciato de E. Malmgren en 1929, 1930 kaj 1931 ŝtate subvenciitajn kursojn por instruistoj (la parlamento asignis po 2 900 kr. jare), 1932 kaj 1933 sen tia ŝtata monsubteno.