Sygnarski Mieczyslaw, polo, instr. Nask. 30 nov. 1889. Unu el la plej fervoraj propagandistoj de E inter instruistoj kaj en lernejoj. 117 prelegoj ekde 1920. Gvidas kursojn; de 1931 pli ol 800 lernantoj. Verkis lernolibron por gimnazianoj, de la ministerio aprobitan, trad. romanon «Kiu kulpas» de Reytan.
Szentmáriay (sentmárjai) Dezsö, hungaro, ĉefapelacia juĝisto. Mortis en? Prez. de HES, 1908–11. Tre multon klopodis ĉe oficialaj faktoroj por E.
Szilágyi (siládji) Ferenc, (ps. Silabo, Silag, Sife, Fersil, F. S), hungaro, d-ro jura, redaktoro, E-instruisto. Nask. 1 febr. 1895 en Budapest. Estis oficisto, longtempe senlabora. Estis ĉefsekr. de la Lit. Societo «Vajda Janos». Kuulaboranto de diversaj hungaraj gazetoj. E-isto de 1924. (1. H. Heroldo, 1930, n-ro 5.) Komence li agadis en la oficista grupo de HESL de 1929 en HES altnivelaj lit. vesperoj kaj konstanta kursgvidado.). En 1932 li komencis instrui laŭ la memverkita lumbildmetodo (v.) kaj de la sama tempo gvidas sukcesajn kursojn en Svedlando; dum unu jaro 20 kursoj kun ĉ. 500 kursanoj, kaj 32 prelegoj plejparte pri Hungarujo. Kunlaboraĵoj en «H. Heroldo», «HDE», «Litova E-Revuo», «Pola E–isto», «Sveda E-Gazeto» kaj «L.M.», kies red. li estas. Verkoj: «Poemaro el Hungarlando» (poemtradukaĵoj), 1929; «Pentroarto en la Malnova Hungarujo», traduko de riĉe ilustrita verko de Genthon, 1932; «Trans la Fabeloceano», originalaj noveloj kaj poemoj, 1932; sprita lernolibro, 1932; kunlaboro al «Hungara Antologio», 1933. Kunlaboris ankaŭ al la «Sveda Antologio»; lia novmetoda gramatiko aperis en 1935. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.
Szilágyi Jenö, hungaro, d-ro advokato. Nask. 27 sept. 1877 en Temesvár (nun Timiŝoara en Rum.). E-isto de 1908. Ĉefsekr. de HES de 1933, jura konsilanto de diversaj ES-j.Ankaŭ lia edzino agas aktive por E.
Szmurlo (ŝmurlo), Vladimír von, ruso, relvojinĝeniero. Nask. 15 jul. 1865 en Ĉeljabinsk (Siberio), mortis 27 febr. 1931 en Riga. Studis en Peterburgo. Post rusa revolucio loĝis 1905–1908 en Stuttgart, de 1908 en Riga. Volapükisto, tre frue aliĝis al E. Iniciatis la unuan literaturan E–konkurson en Peterburgo, 1896. Eld. Bibliotekon de L.I. E 1895, Jarlibron E-istan, 1897, E-an Universalbibliotekon, 1910–1914, kolekton de E-originalaĵoj «Verda Radio», 1911. Fondis 1910 kaj prez. ES «Riga Stelo» UEA-del. en Riga, 1910–15. Kunlaboris en «La E-isto», «Int. Scienca Revuo», «L.I.», «Scienca Gazet», red. kaj eld. revuon «Riga Stelo», 1910–1911. Verkis ANA — Alfabeta Nomaro-Adresaro — (unua provo de E-enciklopedio), 1916. Kompilis Komplementan rus-E-an vortaron, 1916. Dum siaj lastaj jaroj precipe interesiĝis pri ĉiuj sistemoj de L.I.
Ŝ