Ŝarapova Anna, rusino. Nask.1863, mortis 1923. Tre fervora propagandistino en Kostroma. Ŝi multe kunlaboris en la E-gazetaro. En apartaj libretoj aperis ŝiaj tradukoj «Kaŭkaza kaptito»; «La morto de Ivan Iljiĉ» de Tolstoj kaj «E kaj Vegetarismo». Dum la milito ŝi loĝis en Svislando kaj ŝia reveno al Ruslando en 1920 multe helpis al restarigo de int. E­rilatoj post la milito inter rusaj kaj alilandaj E-istoj.

Ŝatunovskij Samuil, sovetiano, hebreo, matematikisto. Nask. 1859, mortis 1929. Li laboris en Germanujo kaj Svislando, poste loĝis en Odessa kiel privatdocento en ties Univ. Post la revolucio Ŝ. fariĝis prof. en instituto de popolklerigo kaj en politeknika instituto en O. Aŭtoro de gravaj verkoj pri matematiko kaj logiko. Pioniro de E en la unuaj jaroj de E–movado en O. li vigle kunlaboris kun V. Gernet kaj A. Kofman. En 1897 li partoprenis en juĝanta komitato de lit. konkurso de la Peterburga ES. Kunlaboris al la Fund. Krestomatio.

Ŝĉavinskij Timofej Aleksandroviĉ», ruso. Nask. en 1862, loĝis en Melitop­ol, poste en Petrogrado, mortis pro malsato kaj aliaj travivitaj krizoj en 1921. Fervora E-isto jam de la unua epoko. Estis prez. de M-a filio de la ES «Espero». Multe tradukis kaj verkis en E, redaktis lit. almanakon «Verda Radio» kaj eldonis artiste presitan de li mem hektografe, revuon «Feĉo».

Ŝi. Romano de H.R. Haggard, trad. de G.J. Degenkamp. 1934, 278 p. «Majstraĵo de angla literaturo… La lingva stilo estas flua… Kiel E-a literaturaĵo la verko entute estas bona… Kiel traduko tamen, ĝi malsukcesis… Neniu traduko estu entreprenata de alilingvano.» (M.C.B., «The British E-ist», nov. 1934.)

Ŝibajama Kei, japano, bonzo. Nask. 30 nov. 1894 en Kyoto-si. E-isto de 1925. Sekr. kaj unu el la fondintoj de J. Budhana Ligo E-ista. Red. de «La Lumo Orienta». Verkis: «Historieto de la Nanzenĵi templo. La dek bildoj de Bovpaŝtado», 1930.

Ŝidani Bahmen, persa princo en Te­heran. Unu el la pioniroj de E en Pesujo. Estante bahaano, en 1919 li sciiĝis, ke Abdul Baha rekomendis al siaj adeptoj lerni E-n. Post kelkaj monatoj li jam posedis E-n, kaj komencis propagandon inter la baha­inoj. En 1916 li havis inter ili 10 instruistojn de E. Samjare li edziĝis je E-istino, Muĉu1 Mossover.

Ŝidlovskaja Maria Ivanova, rusino, sanitara statistikistino (en Dmitrov). Ellernis E-n en 1907. En 1908–12 ĉiusomere entreprenis E-vojaĝojn en Germanujon kaj Hungarujon. Prop. kaj kursgvida laboro. Ŝi faris tradukon de ĉ. 100 literaturaĵoj, el kiuj 9 aperis en apartaj eldonoj, 38 en diversaj gazetoj kaj multaj ankoraŭ en manuskriptoj; la plej gravaj: «Princo Serebrjanij» de A. Tolstoj, «La sonĝo de Makaro» de V. Korolenko kaj «La kapitanfilino» de A. Puŝkin.

Ŝidlovskij Konstantin Ivanoviĉ, (ps.: Iks Voldiŝ), ruso d-ro, kuracisto, frato de Ŝ.M.I. Nask. 20 febr. 1858 en Kazanj, mortis 9 apr. 1920 en Moskva. Ampleksa fakliteratura agado. E-isto de 1899. Laboris multe por TEKA, verkis artikolojn pri E, parolis en E dum la int. med. kongreso en Budapest, 1909.

Ŝigemacu Takizo (-zoo), japano, dir. de ŝovila kompanio. Nask. 9 apr. 1901 en Hyôgo-ken. En jul. 1923 gvidis E-kurson por Oomoto-anoj, kio estis la unua paŝo de E en O-ismon. — (Kuw.)

Ŝi kliniĝas por venki. Unu el la plej bonaj anglaj komedioj, de Goldsmith, trad. Motteau. 1904, 79 p.

Ŝimizu Kacuo, japano, estro de agronomia lernejo, Hiratuka. Unu el la dir. de JEI. — (Kuw.)

Ŝimomura Joŝiŝi, japano. Nask. 15 jan. 1909 en Nagoya. Laboris ĉe E–fako de Kiboŝa, Tôkyô. Lastatempe multe tradukis nuntempajn literaturaĵojn: «Infanmurdo», teatraĵo, 1930; «Unu Bileto», detektiva rakonto, 1930; «Ora Masko» (same), 1931.

Ŝindo Seitaro, japano, unuaklasa importisto. Nask. 14 marto 1902 en Osaka-si. E-isto de 1919 kaj aktive kunagas kun la tutmondo. Prezentis al Komerca Universitato de Tôkyô kursofinan tezon pri int. lingvo kaj komerco kaj provon de Ekonomia Terminaro. 1927 kun aliaj fondis kaj gvidas Osaka E-societon, kiu estas la plej potenca, bone organizita el ĉiuj lokaj grupoj en J-ujo. Ĉeestis la UK en Budapest, 1929. Per bela, forta voĉo faris E-radiokurson de JOBK por 1931 kaj 1932 ĉiufoje pli ol dek­mil tekstoj venditaj. Prezidis disku­tojn ĉe kelkaj J E-kongresoj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги