Ŝirjaev Ivan Genadieviĉ» (ps. Ivan Malfeliĉulo), ruso, unue instr., de 1904 pastro vilaĝa en Vologda. Nask. 11 apr. 1877 en Vereteja, gub. Jaroslavl, mortis 23 okt. 1933. Post lia morto 6 nov., 11 nov. kaj 1 dec. pastro K.M. Kolobaŝkin okazigis di-servojn en E je lia rememoro en la preĝejo de Lomigory. E-isto de 1895 kaj dum sia tuta vivo li seninterrompe uzis E-n. Partoprenis la lit. konkursojn de SFPE, «La Ondo de E», Int. Floraj Ludoj, ktp. Kunlaboris al «L’ E-iste», «L.I.», «La Lumo», «La Ondo de E», «Kataluna E-isto», «L.M.», ktp. Verkoj: «Sep rakontoj», 1906; «La ciganino», rakonto en brajla preso, 1907; «Tra la loko ensorĉita», 1913, «Forta impreso», 1914 kaj «Peko de Kain», 1933, ĉiuj tri originalaj rakontoj. Gravaj tradukaĵoj restis en manuskripto: «Fratoj Karamazov» de Dostojevskij, «Milito kaj paco» de L. Tolstoj, «Liturgio» laŭ la ordo de S. Johano Orbuŝulo. Al li apartenas ankaŭ grava iniciato: dum daŭro de kelkaj jaroj ĝis majo 1930 li kompilis 2092 alfabete ordigitajn artikoletojn kaj artikolojn sub titolo «E-Enciklopedio». Tiu ĉi laboraĵo fariĝis la kerno de la nuna Enciklopedio kaj pro siaj meritoj li ricevis la titolon «iniciatinto-ĉefredaktoro».

Ŝiŝmanov Ivan D., bulgaro, d-ro, univ. prof. de literaturo, eksministro de la instruado. Nask. 22 jun. 1862 en Sviŝtov, mortis 23 jun. 1928 en Oslo. (Norv.). Donis senrezerve sian apogon al la E-movado kaj multfoje demonstraciis sian E-istecon. En 1912 prelegis pri E en la Univ. de Sofia (aperis en broŝuro, tri eldonoj). Estis honora prez. de BEA.

Ŝkarvan Albert, slovako, d-ro, kuracisto, verkisto. Nask. 31 jan. 1869 en Tvrdošín, mortis 29 marto 1926 en Liptovský Hrádok. Verkis kaj eldonis kun Evstifejev la slovakan tradukon de «Fundamento» (1907), kiu estis la unua libro slovaklingva pri E.

Ŝlosiloj. «Bonan ideon havis la brita propagandisto Herbert F. Höveler. Estas la Ŝlosilo de E, malpeza kaj malkara eldonaĵo, kiu estas aldonebla al letero. Ekzemple E-isto skribas al iu en lando, kies lingvon li ne komprenas. Li skribu en E, kaj aldonu la ŝlosilon. Tio estis la primitiva ideo, kiu certe varbis al nia movado pionirojn en multaj lokoj. Laŭ la angla elparolo de komencliteroj de l’ eldoninto oni nomis tiujn libretojn «Ĉefeĉ-ŝlosiloj» (Laŭ UEA-Jarlibro 1930, p: 45.) La ŝlosiloj havis gravan rolon precipe antaŭ la milito, nuntempe plenumas gravan servon ĉefe la ŝlosiloj en malgrandaj, ekzotikaj lingvoj, kies E-a ŝlosilo ofte estas la unua serioza pionira paŝo. La ŝlosiloj enhavas la mallongan gramatikon kaj vortaron nacilingvan E-an, la aranĝo kaj aspekto de la libretoj estas similaj. La aperigon de la ŝlosiloj prizorgis de 1925 ICK, nun UEA. Laŭ la normo de ICK ĝis 1933 ekzistis ŝlosiloj en 26 lingvoj. Kelkaj ŝlosiloj presiĝis en multnombraj ekzempleroj, ekz. la sveda ĝis 1933 en 140 miloj. (l. la kajerojn de la Oficiala Dokumentaro.)

Ŝmurlo. v. Szmurlo.

Ŝpicer Mavro, kroato, majoro en pensio en Zagreb, 71 jara. Pioniro, fondis en 1908 la organizon Unuiĝo de kroataj E-istoj en Zagreb, eldonis samjare lernolibron kaj broŝuron. En 1909 verkis gramatikon kaj redaktis gazeton «La Kroata E-isto». En 1912 eldonis la antologieton «Kroataj Poeziaĵoj», en 1932 aperis de li traduko de la nacia hero-eposo «La Morto de Smail Aga Ĉengiiĉ» de Mazuraniĉ. Originalaj poemoj, recenzoj kaj prop. artikoloj.

Ŝtamers Rudolfs, latvo, telegrafa oficisto. Nask. 1895. E-isto de 1924. Fondis 1929 E5 «Estonto» en Liepaja. Kursgvidanto. Del. de UEA en L. de 1933.

Ŝtato kaj Revolucio. De Lenin, el la rusa trad. Demidjuk. 1926, 150 p. «Tiu energia pledado estas ĉefe komentaro de paĝoj ĉerpitaj el Marx kaj Engels. La tuto apogas sin sur senĉesa akra kritiko de l’ demokrataj socialistoj. La traduko estas taŭga.» (U S., ,E , 1926, p: 13.)

Šupichová Julie, ĉeĥoslovakino, pens. faka instr. en Praha. Nask. 27 jan. 1884 en Studenice. E-isto de 1907. Fondis E-rondojn. Propagandas precipe pere de gazetoj (ĉefe porinfanaj kaj instrufakaj). Grava sukceso: de marto 1929 aperas preskaŭ ĉiusemajne E-rubriko en la granda ĵurnalo «Národní Politika». Verkis lernolibron, lernolibreton por junularo, E-Ĉ konversacian libron, ampleksan legolibron, prop. broŝurojn ktp. Kunlaboris al «La Progreso», «Kulturo», «E-ista Voĉo», «Germana E-isto», «Int. Ped. Revuo», ktp. En 1920–23 ŝi eldonis monatan prop. gazeton «E-ský Zpravodaj».

Ŝustr Jaroslav, ĉeĥoslovako, komercisto-detalisto en Praha. Nask. 6 dec. 1901. E-isto de 1917. Partoprenas aktive en prop. de 1921 kiel funkciulo de ĈAE, UEA kaj aliaj organizoj. De 1927 prez. de EK en Praha, de 1932 ĝen. sekr. de ĈAE. Komerca reprezentanto de HDE en Praha.

Ŝvebo. v. Ritmo.

<p>T</p>

TAGE, faka asocio de la E-istaj instruistoj. v. lnstruistoj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги