Teatro. La unua teatra prezentado en E okazis 27 sept.1896 en Smolensk, kie junaj E-istoj ludis komedion «Unua brandfaristo» de L. Tolstoj, trad. de V. Burenkov. Tio estis nur komenco primitiva. Serioza prezentado de teatraĵoj en E komenciĝis en 1905, kiam dum la 1-a UK sep diversnaciaj amatoroj ludis «La edziĝo kontraŭvola» de Molière. La ĉefa kaj preskaŭ unusola ebleco por prezenti teatraĵojn en E, restis daŭre la UK-j, kie oni ludis ofte ankaŭ profesiaj aktoroj diversspecajn teatraĵojn, kiujn la multnacia aŭskultantaro akceptis preskaŭ ĉiam kun granda entuziasmo. Provoj por organizi aktoraron, kiu ludus en diversaj landoj E-lingvan programon, ĝis nun havis nur efemeran vivon. Sur la tereno de la perradia teatraĵo signas promesplenan iniciaton la aktorgrupo ĉe Radio-Brno. v. Trakt.
Teichfeld (tejĥfeld) Ignaco, polo, inĝ. Nask. 1874. Fervora propagandisto. Multjara del. de UEA. Verkis lernolibrojn en pola, germana, franca kaj angla lingvoj, kaj manĝoliston sub titolo «Bonan Apetiton».
TEJA — Tutmonda E junulara Asocio. v. Junularo.
TEKA — Tutmonda E-ista Kuracista Asocio, v. Medicino.
Teknika Medicina Vortaro. Verkis
Tekniko, v. Scienco kaj Tekniko.
Telefono, v. PTT.
Telegrafo, v. PTT.
Telling Jakob, nederlandano, poŝtoficisto. Nask. 25 nov. 1866 en Oldehove, Groningen. E-istiĝis post la milito. En G. kunfondis EG, poste en 1929 transloĝigis al Rotterdam. De 1931 ĉefdel. de UEA. Kursoj, artikoloj, laboro por ILEPTO, organizo de karavanoj kaj vojaĝoj.
Tellini Aĥilo, italo, d-ro en natursciencoj, naturisto, geologo. Nask 25 febr. 1866 en Udine. E-isto de 1901. L.K. Korespondanto de la Akademio por ladina lingvo. Komitatano de UEA ĝis kiam la registaro permesis aparteni al int. institucioj. Antaŭ la milito li faris centojn da prop. paroloj en Venecio kaj Emilio kaj kelkajn dekojn da rapidaj kursoj. En 1912 li fondis la Italan Katedron de E. Dum la neŭtraleco de Italujo li peradis la korespondadon inter la militkaptitoj, internigitoj kaj iliaj familioj. Li tradukis verkojn de Pellico, Rajberti, Nievo; kompilis gvidlibron de Ravenna, gramatikon kaj sintakson de E, plenan E-I-vortaron. Estas preta por la publikigo kolekto de pli ol 1500 popolkantoj (parte de li kolektitaj) de italaj slovenoj, kun interlinia traduko E-a.
Tenisov Vitold Konstantinoviĉ, ruso, eksoficiro. Nask. en 1872, mortis 25 nov. 1922. E-n ellernis en 1893 en Niĵnij kaj altiris multajn oficirojn al E. En multaj urboj agis por E. Siajn lastajn jarojn li pasigis en malriĉeco en Barnaul (Siberio), kie fondis EG-n kaj eldonis maneskribatan rondirantan gazeton «Fajrerĉeno».
Tenisson Jaan, estono, antaŭe tajloro, nun kampulo. Nask. 30 sept. 1864 en Viljandimaa. Kiel paŝtista knabo lernis volapükon. E-isto de 1891. Unu el la unuaj E-pioniroj en Estonujo. Iniciatis la movadon en Narva, kaj en la tuta lando. Eldonis je propra kosto E-aĵojn kaj propagandilojn, subtenis la eldonadon de lernolibroj. Fondis en Narva la unuan E-librovendejon, presejon kaj bibliotekon. Korespondis kun Z. Dum la estona-rusa milito en 1919 brulego detruis lian tutan havaĵon, la E presejon ktp. tiam li transloĝiĝis al kamparo, malaktiviĝis, perdante pro la katastrofo siajn energion kaj bonhumoron.
Tenneson (tenson) Paul, franco, prof. en Paris, mortis sept. 1905. Unu el la kunfondintoj de SPPE (1898 kaj de la Pariza Grupo, 1900. Helpis al de Beaufront, nome pri la ekzamenoj. Postlasis trad. de Molièr: «Le Malade Imaginaire», neniam presita.
Teodorescu (teodoresku) Alex. Pr., rumano, advokato. Mortis sur la batalkampo en 1916. E-isto de 1907, estis daŭriginto de la laboro de Robin ĝis la milito.
Teorio de Esperanto, helpilo por supera E-kursoj. Verkis
Teozofio. Religifilozofio, klopodo por Diokono. En 1875 de Helene Blavatsky kaj kolonelo Olcott estis fondita Teozofia Societo en Newyork, kies celoj estas: 1. Formi kernon de universala frateco de la homaro sen distingo de nacio, kredo, sekso kaj kasto. 2. Instigi al kompara studado de religioj, filozofioj kaj sciencoj. 3. Esplori la neklarigitajn leĝojn de la naturo kaj latentajn kapablojn de la homo. En 1411 fondiĝis ankaŭ Teozofia E-a Ligo, kies celoj estas konigi E-n kaj T-u reciproke, uzadi E-n kiel int. lingvon de la T-a Societo. En E aperis kelkaj broŝuroj pri T. kaj la ampleksa romano teozofia «Fatala Ŝuldo» de Lionel d’ Alsace. En 1913 aperis organo de TEL; «Espero Teozofia», en 1928 ĝi havis sian 10-an jarkolekton. Pri la agado de TEL en la lastaj jaroj mankas informoj.
Terminaroj, v. Lingva Komitato (parto: Teknikaj Vortaroj) kaj Scienco.