Universitatoj. E ankoraŭ ne havas profesoran katedron ĉe universitato. Lektoroj de E funkcias ĉe la universitatoj en Genève (Privat), kaj Liverpool (Collinson), ĉe la teknikaj altlernejoj en Praha (ĉe la germana Michal kaj ĉe la ĉeĥa Pitlik) kaj en Wien (Schamanek, poste Wollmann). E-movado inter univ. studentoj konstateblas ĉefe en Francujo kaj Japanujo. Detalojn legu pri la lektoraj katedroj en UEA-Jarlibro 1930, p: 39.
Universo. v. La Bela Mondo.
Unuaj libroj de Konfuciana Biblio. El la ĉina trad.
Unua Legolibro. De
Unua Legolibro. Kompilis
Unua Libro de Esperanto estis lernolibro por rusoj. Laŭ tiutempa rusa leĝo ĉiu presita verko povis aperi en la librovendejoj nur tiam, kiam oni ricevis permeson de la cenzuro (krom ĝia antaŭa aprobo), t.n. «bileton por ellasi» ĝin el la presejo. Zakrzewski sukcesis trovi tiun «bileton» inter malnovaj paperoj de la presejo kaj ĝi havas la daton: 14 jul. 1887, do ĝi estas la tago de la apero de la unua E-libro. La libro konsistas el 40 paĝoj, kovrilo kaj granda folio. Ĝia titolo: «Dr. Esperanto. Meĵdunarodnyj Jazyk. Predislovje i polnij uĉebnik.» (Traduko: D-ro E. Int. lingvo Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro.) Sur la titolpaĝo krom la titolo estis presite en E: «por Rusoj» kaj ruslingve: «Por ke lingvo estu tutmonda ne sufiĉas nomi ĝin tia.» «Prezo 15 kopekoj», «Varsovio. Tipo-Litografejo de Ĥ. Kelter. Strato Novolipie n-ro 11. — 1887 -». Sur la dua paĝo estas permeso de la cenzuro kun la dato: 21 majo 1887 kaj subskribo en la rusa lingvo: «La lingvo int., kiel ĉiu nacia, estas komuna propraĵo — la aŭtoro forlasas por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn al ĝi.» Sur la tria paĝo de la kovrilo estas la ruslingva noto: «La rajto de traduko de tiu ĉi broŝuro en ĉiujn aliajn lingvojn apartenas al ĉiu.» Sur la lasta paĝo ruslingve kaj en E: «Adreso de la aŭtoro: Al s-ro D-ro L. Zamenhof por D-ro Esperanto en Varsovio. Ĉefa vendejo de tiu ĉi broŝuro (en rusa lingvo) en la librovendejo de V.A. Istomin en Varsovio.» Enhavo de la libro: 1. Antaŭparolo (28 p.), en kiu estis la unuaj E tekstoj: a. Patro Nia (preĝo), b. El Biblio, c. Modelo de letero, ĉ. Mia penso (originala poezio) d. traduko el Heine, e. Ho, mia kor’ (originala poezio); 2. 8 kartetoj «promesoj» (v.) kun deklaro, enhavanta promesojn ellerni la lingvon, se dek milionoj da personoj donos publike la saman promeson; 3. plena lernolibro de la lingvo int., konsistanta el la alfabeto, dekses gramatikaj kaj sintaksaj reguloj (6 p.) 4. Sur aparta folio estis aldonita E-rusa vortaro kun klarigoj pri ĝia uzo. (Antaŭparolo; I kaj II ĉapitroj represitaj en Fund. Krestomatio, p: 241–56. — Antaŭparolo kun klarigoj de Dietterle en OV, p: 17–21.) I. ŜIRJAEV.
«La ruslingva «Unua Libro» entenas kelkajn formojn, restojn de antaŭaj Z-aj provoj, kiuj malaperas en la franca, pola, ktp. Jen ili estas: speri (esperi), vinki (venki). Aliaj radikoj havas sencon nun ne uzatan: erari (vagi) militi (batali), forko (forkego), stalo (ŝtalo), ŝtofo (materio, kemia principo), vaksi (kreski), tombi (fali). Vortoj ian, kian, nenian, … en ĉiuj kvin naciaj «Unuaj Libroj» signifas iam, kiam, … La ruslingva «Unua Libro» enhavas 947 radikojn, el kiuj 11 estas propraj nomoj. Sur la aldonita folio ni trovas 917 radikojn absorditajn kaj 10 ekster la ordo. Preserara folieto donas ankoraŭ 2, sed nuligas la radikon «sper». En la teksto kaj titolpaĝo ni trovas ankoraŭ 19 radikojn. Entute 947.»
(STOJAN, BIL, p: 287.)
Unua adresaro: 1889 en Varsovio kun 1000 nomoj de E-istoj, inter kiuj estas Beaufront, Demonget, Dombrovski, Einstein, Frollo, Geoghegsn, Grabowski, Henriclundquist, Kanaloŝŝy-Lefler, Kofman, Marignoni, Phillips, Runstrom, Schmidt, Solovjov, Trompeter, Wahl, ktp.
- artikolo pri E: 7 aŭg. 1887 en pola ĵurnalo «Kurjer Godzienny» en Varsovio kun la titolo «Anti-Volapük» subskribita de Wl. S. (Wladyslaw Sabowski), en kiu la aŭtoro montris superecon de E
- diservo kun E-lingvaj kantoj: 26 okt. 1896 en la katolika preĝejo de Smolensk (Rusujo).
- dramo originala: Gustaf Vasa de R. Schmidt en 1910.
- ekzameno pri kapableco: 1899 de SPPE.
- Enciklopedio de Esperanto: la nuna, 1934.
- filmo E-a: la entombigo de Z, prezentita 17 apr. 1917 en la varsovia kinejo Uranja.
- gazeto: 1 sept. 1889 «La E-isto» en Nürnberg. Ĝia eld. estis L. Einstein, red. Z.