Usono (populara formo de landnomo Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko). Usono kaj Kanado kune prezentas grandan areon kun pli ol 130 milionoj da loĝantoj, kie la angla lingvo estas preskaŭ la sola parolata. Oni do ne sentas la bezonon de helpa lingvo tiel forte, kiel en aliaj landoj, kies lingvoj ne havas egale grandan disvastiĝon, kaj pro tio E ne estas tiel multe akceptata, kiel en multaj aliaj landoj. Ankaŭ la E-istoj de U. ne povas ofte renkonti kaj viziti alilandajn kaj alilingvajn E-istojn, kaj ne povas ricevi praktikajn helpojn per la uzado de E tiom, kiom ekz. la E–istoj de eŭropaj landoj.

Tamen E-istoj troviĝis en U. de la unuaj tagoj de la movado. En 1887 Amerika Filozofia Societo (v.) en Philadelphia, post studado de Volapük, kiun ili ne povis aprobi, proponis al aliaj intelektaj societoj de la mondo kongreson por krei int. lingvon, laŭ principoj tute similaj al tiuj, sur kiuj estas bazita E., pri kiu ili tiam sciis nenion, sed pro manko de respondoj, la proponita kongreso ne efektiviĝis. Tamen Henry Phillips, sekr. de la Societo, tradukis la unuan lernolibron de Z. sub la titolo «An Attempt Towards An International Language, by Dr. Esperanto», kaj eldonis ĝin en 1889. Li ankaŭ proponis verki vortaron, sed lia longa malsano kaj morto (en 1895) malebligis tion kaj estis granda perdo rilate al la progresigo de E en U. Nelonge post la apero de E R.H. Geoghegan, unu el la unuaj angleparolantaj E-istoj, venis el Anglujo al U. kaj laboris diligente por E. Li tradukis en anglan lingvon la unuajn lernolibrojn de Z kaj lia profunda scio de orientaj kaj aliaj lingvoj estis utilaj en la propagando de E ĉe la neeŭropaj popoloj. En tiuj fruaj tagoj F.G. Morin en Chicago kaj A.G. Beaman en Milwaukee, inter aliaj, estis pioniroj de la afero.

Dum multaj jaroj, tamen, la afero, kiel aliloke, kreskis tre malrapide. Nur izolaj fervoruloj laboris en la kampo. Nur en 1905 ĝi komencis antaŭeniri sur la vojo de sukceso. 16 febr. 1905 kelkaj interesatoj en Bos­ton fondis la unuan grupon en U., kies prez. estis John Fogg Twombly, sekr. Edward K. Harvey. 23 marto 1905 la Bostonaj E-istoj fondis nacian asocion, Amerika E-ista Asocio, kies prez. fariĝis Charles A. Matchett, sekr. Harvey kaj Twombly. En tiu jaro aperis ankaŭ grupoj en New­ York, Phiadelphia kaj atiloke; en 1906 en Chicago Seattle kaj multaj aliaj lokoj. Tre konata usona ĵurnalisto, George B.M. Harvey, subtenis la movadon fervore, presante en grava gazeto «North American Review», kiun li redaktis, propagandajn artikolojn kaj lecionojn kaj varbis al la afero multajn gravajn personojn. Laŭ raporto de la sekr. de la nacia asocio, en jan. 1907 ekzistis en Usono kaj Kanado 82 konataj grupoj kaj rondoj. En jan. 1907 la asocio komencis eldoni gazeton «Amerika E-ista Revuo». (Jam en okt. 1906 Arthur Baker en Oklahoma City estis fondinta gazeton Amerika E-isto».) En 1908 ĉe la unua landa kongreso en Chautauqua (ŝtato New York) oni renomis la asocion E-ista Asocio de Norda Ameriko (EANA) kaj Edwin C. Reed fariĝis sekr. kun sidejo en Chicago. Amerika E-ista Revuo ĉesis ekzisti kaj Amerika E-isto fariĝis oficiala organo de la asocio. En 1910 la 6-a UK okazis en Washington. 357 E-istoj ĉeestis, el 20 landoj, i.a. Z. 16 regn­estroj estis oficiale reprezentataj. Prezidis John Barret;, direktoro ĝenerala de Panamerika Unuiĝo, kaj prez. de EANA. Oni prezentis en parko dramon de Shakespeare «Kiel Plaĉas al Vi», trad. de d-ino Ivy Kellerman Reed.

Poste en Usono kiel en aliaj landoj, venis malfacilaj tagoj por la afero kaj la nombro de interesatoj malgrandiĝis. Pro la premo de personaj aferoj, Reed ne povis plu teni la direktadon de la asocio, kaj en 1913 kelkaj fervoraj E-istoj en ŝtato Massachusetts, i.a. Edward S. Payson, George W. Lee, Ernest F. Dow, d-ro C.H. Fessenden kaj f-ino E.J. Meriam, entreprenis la malfacilan taskon. Spite de ĉiuj malhelpoj la gazeto aperis regule kaj landa kongreso okazis ĉiu­jare. En 1915 okazis en San Francisco dum la Ekspozicio Panama-Pacifika la 11-a UK, organizita de D.E. Parrish, prezidis R. Colquhoun. Pro la milito tiam furiozanta nur 163 E-istoj ĉeestis, el 16 landoj; 17 regnestroj estis oficiale reprezentataj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги