La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia malsaniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien.

Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlibron 1934 p: 6–16.

Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908–1933, verkita de Georgo Agricola (Jarlibro 1933), kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.

Ueda Hanĵi, japano kuracisto. Nask. 15 sept. 1883 en Ĥuknoka-ken. E-isto de 1925. Fond. kaj prez de Oomota EG, kaj tiea UEA-del. Konsilanto de Kiuŝu EL. — (Kuw.)

Ueda Koozoo, japano, prof. de farmacia kolegio de agasaki. Nask. 9 nov. 1900 en Hyogo-ken. Del. de UEA. Prez. de 22ª J E-Kongreso en N.

Ueno Takao, japano, komercisto. Nask. 18 febr. 1885 en Tôkyô. E-isto de 1922. Fondis E-fakon en sia firmo Kjokko-Sa kaj multe importis E-librojn ekde aŭg. 1923. Unu el la dir. de JEI. — (Kuw.)

UEPL: Universala E-ista Pacifista Ligo. v. Pacifismo.

UFE: Universala Federacio E-ista, v. Organizo.

UHA: Universala Homama Asocio. v. Oomoto.

Uhlmann (ulman) Fr., germano svisa, d-ro med. Verkis lernolibron, vortareton, trad. «Kulturceladoj de la nuntempo» de Forel, 1911. Kunlaboris al „E“, «Monda Poŝto», «Int. Med. Revuo», «Vespera Horo».

Uitterdijk (ojterdejk) Dreves, nederlandano, institutestro, poste korektisto. Nask. 25 febr. 1866 en Roodkerk. E-isto de 1898. L.K. de 1905. Pioniro de la E-movado en Nederlando. Verkis la unuan detalan lernolibron por nederlandanoj, kiu aperis 1 dec. 1901. Fondis en majo 1902 gazeton «Holanda Pioniro», de li red. kaj adm., kiu vivis ĝis 1905. Verkis vortarojn kaj ekzercarojn, faris paroladojn, gvidis kursojn, verkis prop. artikolojn. Helpis al starigo de la NES. Oferinte por E en la unuaj jaroj sian tutan liberan tempon, sian energion kaj tutan ŝparmonon, post 1905 iom malpliaktiviĝis. Tamen li prizorgis ĝis 1923 recenzrubrikon en restarigita «H. Pioniro». En 1925–27 li redaktis «H. E-Pioniron» kaj «Wereldtaal», partoprenis en nova organizo NEA, verkis novan lernolibron kaj trad. amuzan libron «Longkrurulo». UK: Universala Kongreso. v. Kongresoj.

Ullrich (ulriĥ) Franz, germano. Nask. 22 jan. 1897 en Bürgstein (iam en Aŭstrujo, nun en Ĉeĥosl.). E-isto de 1920. Gvidis multajn kursojn. Longjara sekr. kaj estro de «Nordbobema E-Distrikto». Kunlaboris al diversaj gazetoj. Verkis: «Skizoj el E-ujo», 1934.

Ungár Imre, hungaro, pianovirtuozo. Nask. en 1909. Gajnis la unuan premion de la Chopin-konkurso en Varsovio 1932. Grandsukcesaj koncertoj en multegaj landoj. Estas blindulo, E-n uzas praktike dum siaj eksterlandaj vojaĝoj.

Universala Esperantista Pacifista Ligo. v. Pacifismo.

Universala Esperanto-Asocio. v. UEA.

Universala Esperanto-Asocio. «Historia Skizo de 1908–1933» de Hans Jakob. 1933, 110 p. Grava historia superrigardo pri la plej grava institucio de E. Precipe interesa kaj detala estas la ĉapitro «UEA dum la milito». La verkon kompletigas statistikaj tabeloj.

Universala Esperanto-Metodo. Verkita de W. Benson. 1932, 560 p., kun 11.000 bildoj. Grandioza instruverko por memlernantoj. La unua parto prezentas per rekta bildmetodo la gramatikon, vortojn kaj frazkonstruon. La dua parto konsistas el ampleksa krestomatio, la tria estas vortaro, en kiu la vortoj estas klarigataj per bildo, difino kaj granda parto de la vortoj en 40 naciaj lingvoj. La kvara parto enhavas listojn de samspecaj vortoj laŭ alfabeta aranĝo.

Universala Homama Asocio, v. Oomoto.

Universalaj Kongresoj, v. Kongresoj.

Universala Terminologio de la Arkitekturo. (Arkeologio, arto, konstruo kaj metio). De F. Azorin, 1933, 215 p. «La verko enhavas ĉ. 2000 fakvortojn kaj 2000 desegnojn, ĉiu radikvorto estas tradukita en 6–8 lingvojn. Do ĝi estas gravega gajno en nia fakvortara literaturo… La desegnoj ĝin faras kvazaŭ atlaso de la arthistorio… Sed lingvaj malkor­ektaĵoj.».(y, Lingvo Libro, 1934, p: 12)

Universala Vortaro de la lingvo internacia, eld. de Z en 1894, Varsovio, 52 p, 5-a eld. 1906 95 p. Ĝi entenas krom la 900 vortoj de la «Unua Libro» 1740 novajn radikvortojn (kun tradukoj angla, germana, franca, rusa, kaj pola), troviĝantajn en la ĝis tiam aperintaj verkoj, artikoloj kaj tradukoj en E. Ĉiu gramatika finiĝo kaj afikso ludas en ĝi rolon de memstara vorto. En 1905 ĝi konsistigis la trian parton de la «Fundamento de E», (v.) do ĝi fariĝis netuŝebla. — M. ŜIDLOVSKAJA.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги