UDEV: Unuiĝo de E-istaj Virinoj. Fondiĝis okaze de la UK en Buda­pest en 1929, ĉefe per la klopodoj de s-ino Marcelle Tiard, kiu funkciis kiel prez. ĝis sia morto en 1932; s-ino Marie Borel, Lyon, sekr. por Francujo; s-ino T. Yelland, fondinto kaj mastrino de la Int. Hejmo E-ista en Aspremont, Francujo, kaj s-ino Nóra Kozma, Budapest, VI. Andrássy-ut 5, ĝen. sekr. ekde ĝia fondiĝo. En 1932 s-ino Elise Jacobs, Flensburg, Germanujo fariĝis prez. kaj pliaj membroj akceptis la delegitecon por siaj landoj. La kotizo de unu svisa franko nun fariĝis nedeviga, por ke UDEV ricevu la subtenon almenaŭ moralan de kiel eble plej multaj E-istinoj en ĝiaj klopodoj: interesigi por E ligojn virinajn, feministajn kaj porpacajn kaj pruvi, per praktika laboro en aŭ por tiaj organizaĵoj, ĝian taŭgecon, eĉ neceson, kiel oficiala helplingvo en ĉia int. kunlaboro, (ĉe, kongresoj, konferencoj ktp). De ĝia fondiĝo UDEV aranĝis fakkunsidojn ĉe ĉiu UK.

(v. Feminismo.) — AMALIA BERGER.

UEA. — Plej grava organizaĵo de E. — Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: «Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj ­per malgranda maklera pago — oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.» La UK decidis «Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu nomo ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E–istaj Agentejoj.» Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita.

Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n–ro 30 (de la 1-a majo) de „Esperanto“ 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA.

Alia ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA.

Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en „E“ (12 majo 1908) fiksis la celojn: 1. Sub

la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvano kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. — 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝ­os en lingvaj diskutoj. — 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. — Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto.

La unua kunveno de UEA ok­azis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fakoj ekzistintaj tiam (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdelegitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223.

Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908–1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj entenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumentas la fakto, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги