Brandt Roman, (ps. Oresto Golovnin), ruso germandevena, univ. prof. pri slavaj lingvoj, aŭtoro de multaj sciencaj verkoj. Nask. 16 dec. 1853 en Petrograd, mortis en Moskva 1920. B. estis konata ankaŭ kiel E-a kaj rusa poeto, aŭtoro de originalaj kaj tradukitaj fabloj, eld. 1886, 1899 kaj 1910. En 1908 li ellaboris propran projekton de universala lingvo «Romanizat» kaj en 1909 kompromisan reformon inter E kaj Ido. Tamen jam post unu jaro B. rezignis tion kaj fariĝis unu el la plej aktivaj partoprenantoj de la rusa E-movado. En 1914 kontraŭbatalis ŝovinistan haladzon en universitataj rondoj. En 1917 faris grandan funebran publikan paroladon pri Z en Moskva Universitato.

Brauer Karl, estono, eksinstruisto, nun supera impostinspektoro en Tallinn. E-isto de 1928. Estrarano de EAE, ETK ktp.

Braun Franz, aŭstro-germano, iama financa ĉefadministranto, en Rodaun ĉe Wien. De multaj jaroj funkciulo en UEU-Wien. Kunlaboranto de Aŭ. E‑isto.

Braun Stanislaw Zygmunt, (ps. Wiktor Elski) polo, oficisto. Nask 25 jun. 1893 en Czenstochowa. Originalaj poeziaĵoj. Verkis: Unuaj agordoj, 1910 (kune kun poemoj de Eska, S. Karolczyk.)

Brazila Esperantisto. Organo de BLE, fondita 1908; formato 27.5×18 cm.

Brazilo. Sur tiu vastega etendaĵo oni parolas la solan lingvon portugalan; dum granda permara aŭ surtera vojaĝo, kiu povas daŭri ĝis dekoj da tagoj, oni ne trovas, kiel en Eŭropo, la diversecon de idiomoj, kiu malebligas la interkompreniĝon. Krom tio, en la limnajbaraj landoj estas parolata la hispana lingvo, idiomo apartenanta al la sama familiobranĉo, kiel la portugala. Kaj, se estas vere, ke en Eŭropo hispanoj kaj portugaloj ne ĉiam sin interkomprenas, en la hispan-amerikaj landoj, kie la prononcado de la du tingvoj estas iomete modifita, la homoj de meza kulturo sin ordinare bone interkomprenas, eĉ se ĉiu parolas sian hejman lingvon. Brazilo estas lando de enmigrado: estas do nature, ke la fremdulo, tien ĉi veninta por fiksi loĝejon, penas eklerni la lingvon de sia nova loĝloko. La negocoj pri la ĉefa eksportkomercaĵo — la kafo — estas farataj en la brazilaj negocejoj pere de la portugala lingvo. Pri la importkomerco, la fremdaj vendistoj uzas plej ofte, pro sia intereso mem, la lingvon de la brazilaj aĉetantoj. La turismo ekkreskas nun dank’ al la koncernaj penoj de la Registaro. Nur malmulte da fremdtandanoj venadis antaŭ hodiaŭ viziti Brazilon, kaj eĉ tiuj malmultaj venis preskaŭ ĉiam el la plej proksimaj landoj, t.e. el la hispanlingvaj nacioj. Estas cetere konata fakto, ke en la novaj landoj, travivantaj ankoraŭ sian epokon de formiĝo, oni ordinare ne atentas kiel gravan aferon la kulturfakojn, kiuj ne havas praktikan aspekton kaj monan valoron. La kleraj homoj studas la francan kaj la anglan lingvojn, la germana kaj la itala estas ankaŭ scipovataj de multaj studemuloj, kiuj devas ilin studi por legi verkojn de siaj respektivaj fakoj (la medicino, la naturscienco ktp.). Ĉar la portugala lingvo ne estas tiel disvastigita kiel la cititaj, tial ne estas malfacile konvinki kulturitan homon pri la teoria utileco de E. Tio klarigas tiun gravan helpon, kiun E jam delonge ricevas de klarvidaj homoj. Estas certe, ke, se ne ekzistus la supre cititaj malhelpoj, tiu subteno estus jam haviginta al E rimarkindajn rezultatojn por ĝia definitiva kaj brila triumfo en la lando.

La unua brazila E-isto estis d-ro Baggi de Araujo, supera juĝisto en Stato Rio de Janeiro, kiu sciis E-n jam en 1896, ĝin uzadis por sia korespondado kun fremdlandaj E-istoj kaj pri ĝi skribadis en la gazetaro. A.C. Coutinho, kiu faris grandan servon al E tradukante la «Unuajn Lecionojn» de Cart en la portugalan lingvon, ŝuldas sian E-iĝon al d-ro Baggi de Araujo. Jam en 1897 la revuo „LI“ havis unu abonanton en Santos, nome F.P. Machado Reis, kaj K. Ostanoviĉ korespondadis kun F. da Silva, loĝanta en Sao Feliciano. Kredeble tiu ĉi lasta estis varbita en la movadon pere de Valdomiro Lorenz, klera ĉeĥo, loĝanta en Sao Feliciano depost 1896; (iam fervora E-isto Lorenz aliĝis al Ido, revenis al E kaj antaŭ nelonge akceptis Nov-E-n de Saussure).

En 1898 Medeirose Albuquerque, tre konata diverstema verkisto, kaj de tiam simpatianta E-n, skribis en «Revista Brasileira» (15 apr.) artikolon titolitan «Lingvo int. E.» La helenisto barono Ramiz Galvao publikigis en 1903, en la grava «Garnier almanako», kies direktoro li mem estis, artikolon pri E. En 1905 anekdotojn en E publikigis la gazeto «O Cinzel» (La Ĉizilo), en urbo Uba. En tiu sama jaro aperis en gazeto de Porto-Alegre (19 apr.) artikolo de C. Kraemer «Solresol kaj E», kaj en gazeto «Raio X», de tiu sama urbo, du artikoloj (31 aŭg. kaj 30 nov.). Ĉirkaŭ tiu epoko Reinaldo Geyer, en Porto-Alegre, skribadis en E-gazetoj artikolojn pri Brazilo.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги