Pluraj elmontroj por E estis do registrataj, precipe en Rio de Janeiro, Rio-Grande-do-Sul kaj Minas‑Gerais, sed ĉiuj tiuj E-istoj agadis izole, sen ia komuna asocio por la organizado de sistema propagando.
Nur 7 marto 1906 d-ro Joao
En la lastaj tagoj de majo 1906 d-ro Everardo
Kiam Backheuser komencis la lecionojn pri la lingvo int., tiu ĵurnalo publikigadis jam de kelka tempo kursojn pri la franca kaj angla lingvoj; post la tria aŭ kvara leciono li komencis ricevi leterojn, skribitajn de personoj, kiuj antaŭ la kursostarigo sciis nenion pri la lernota lingvo. En tiuj leteroj estis malmulte da eraroj, kaj, kontraŭe, la malmulta leteroj redaktitaj en franca aŭ angla lingvo venis al la respektivaj instruantoj preskaŭ nelegeblaj, pro la multaj eraroj.
Animite de la sukceso de tiu propagando, d-ro Backheuser proponis la fondon de E-Klubo. Lia ideo estis entuziasme akceptita, kaj granda nombro da homoj enskribiĝis kiel anoj. La 29 junio pli ol 100 personoj kunvenis en la sidejo de «O Pais» kaj tie fondis klubon, kiu ricevis la nomon «Brazita Klubo E» (BKE). Estis aklame nomita la jena estraro: prez. d-ro
BKE, kiu ankoraŭ vivas kaj estas la plej aktiva en Brazilo, komencis sian agadon efektivigante brilan serion da paroladoj kaj malfermante kursojn en diversaj oficialaj lernejoj (Nacia Gimnazio, «Pedagogium», Milita Kolegio). Krome en apartaj lernejoj kaj en asocioj (Spencer Lernejo, Colomy Club, Asocio de Komercoficistoj ktp.)
Sekvis baldaŭ la fondo de aliaj grupoj en Rio de Janeiro. «Verda Stelo», Laboristara Grupo E-ista kaj S oeieto Brazila E-ista.
Proksimume ĉe tiu epoko alvenis al Rio de Janeiro la franca E-isto Paul
La unua ago de la registaro subtene al E estis la decido de la Ministro de Publikaj Laboroj, d-ro Lauro
En apr. 1907 ekaperis la
La serio de la naciaj kongresoj de E komenciĝis 13 jul. 1907; kiam en Rio de Janeiro estis inaŭgurata la 1-a Kongreso, kies solena malferma kunsido estis prezidata de la Ministro de Interno mem, d-ro Tavares de Lira.
Tiu Kongreso decidis la fondon de la Brazila Ligo E-ista (BLE), por kunigi ĉiujn grupojn. De tiu tempo aliĝis al la Ligo 81 grupoj, el kiuj multaj havis efemeran ekzistadon. La unua estraro de la Ligo konsistis el Backheuser, prez. Reinaldo Geyer, sekr., Manuel Paiva Araujo, kas.
Ĉe la sekvintaj kongresoj regis, kiel ĉe la unua, granda entuziasmo; ili estis la jenaj: 2-a, en Sao Paulo (1909); 3-a, en Petropolis (1910); 4-a, en Juiz de Fora (1911); 5-a, en Rio de Janeiro (1913); 6-a, samloke (1921); 7-a, samloke (1923) kaj 8-a, en Vitoria (1926). Ilin ĉiujn ĉeestis reprezentantoj de pluraj ministroj kaj de prezidantoj de la ŝtatoj; la federacia registaro helpis materiale tiujn kongresojn, konsentante al ilia estraro senpagan telegrafadon pri la kunveno kaj, ankaŭ senpagan veturadon al la kongresanoj, kiuj sin direktis al la kongreslokoj ekster la ĉefurbo. Al la 7-a la prezidanto de la respubliko, d-ro Artur Bernardes, irigis oficialan reprezentanton al la solena malferma kunsido, kaj la ministro de interno, d-ro Joao Luiz Alves, ĝin persone prezidis. Ĉe la 8-a, la registaro de ŝtato Espirito Santo akceptis la kongresanojn kiel oficialajn invititojn kaj pagis tute la elspezojn, kiujn ili faris kiel ŝtataj gastoj.
Krom la cititaj oficialaj agoj, la brazila registaro ĉiam elmontras sian subtenon al E en diversaj manieroj.