Warden (ŭordn) John Mabon, skoto, aktuaro (asekura matematikisto). Nask. 8 okt. 1856 en Edinburgh, mortis 7 marto 1933 en E. Dum kvindek jaroj (1. 1. 1874 ĝis 31. 12 1923) en unu vivasekura societo (Scottish Equitable). «Felow» de la Fakultato de Aktuaroj; ĉiam interesata pri matematikistaj problemoj, stenografio (kolektis ĉirkaŭ 5,000 librojn pri ĝi), kaj genealogia serĉado. En 1903 lernis E-n; de 1905 instruis ĝin; multe propagandis kaj prilaboris ĝin. 1916–1922 prezidanto de BEA; de 1909 LK, de 1920 akademiano kaj vicprez., prez. de 1931. Servis en komitatoj de la antaŭa Centra Oficejo, kaj estis prez. de la Konstanta Kongresa Komitato. Ĉeestis ĉiujn UK de 1905, kun escepto de tiu de 1915 (San Francisko). Unu el verkintoj de «Edinburga Poŝvortaro E-a», (unua eldono 1915), dekkvara, reviziita kaj pligrandigita eldono 1931. Ĉefredaktoro por «La Sankta Biblio» 1926.
Waringhien (varengjen) Gaston, franco, licea profesoso, literatura recenzisto de radio Lille P.T.T. Nask. 29 jul. 1901 en Lille. Prop. delegito de la Norda Federacio de SFPE, sekr-a red. de Politika Sociala Revuo. Gvidis kursojn, sed konata precipe sur la literatura, gramatika kaj vortara kampoj, kunlaboras en la Bulteno de la «Ligue française des Amis de l’E». Kunlaboranto de L.M., kie li aperigis krom recenzoj kaj literaturaj studoj poemojn originalajn, kaj tradukitajn el Heine, Baudelaire, Hugo, Heredia, ktp. Liajn tradukojn, distingas brila formo, granda enhava fideleco, arta lingvo, perfekta transdono de sento kaj penso. En siaj pripoeziaj recenzoj, kiuj atestas pri larĝskala kaj delikata kulturo, lin pleje interesas stilaj kaj formaj problemoj. Multe li okupiĝis pri poeziaj demandoj, la rezultojn de siaj studoj li resumis en sia «Skizo de E-a metriko», aperinta en la libro «Parnasa Gvidlibro» (1932), kiun li verkis kune kun Kalocsay. Kelkaj liaj lingvaj studoj aperis en la Lingva kritiko de HDE. Granda laboro de li kuŝas en la Plena Vortaro de E, 1930. LK de 1926. — TOTSCHE
Warnier (varnje) Georges, franco, administranto de komercaj societoj. Nask. 5 okt. 1884 en Paris. Agema membro de Rotary-Klubo. E-iĝis en 1903 kaj de tiu momento ne ĉesis propagandi per ĉiuj rimedoj. En 1906 fondis la «Librejon de E». De 1906 ĝis 1913 gvidis multajn kursojn. Sekr. de la X-a Kongreso, Paris, 1914. Prez. de la Pariza grupo de 1924. Prezidis la Lokan Komitaton de la XXIV-a Kongreso, Paris, 1932, kaj tiun kongreson li sukcesigis malgraŭ gravegaj malfacilaĵoj. Malavare fondis kun Archdeacon la «Domon de l’ E», kiu subtenas ĉiujn praktikajn formojn de propagando en Francujo, kaj kies vicprez. li estas. Disvastigis E ĉe la Rotarianoj. Membro de la Konsilantaro de la Int. Cseh-Instituto de E; efike helpis al enkonduko de tiu ĉi instrumetodo en Francujo, kaj al ĝia sukceso. Unu el la plej agema francaj propagandistoj, precipe en komercistaj medioj. Krom artikoloj, li verkis kun Chavet: «E-Manuel», 1906 (55.000 venditaj ĝis 1932; «Dictionnaire français-EK», 1911; «Corrigé d’ E-Manuel», 1912.
Warszawa (elp. Varŝava, E-a nomo Varsovio), ĉefurbo de Polujo, sur ambaŭ bordoj de la rivero Wisla (Vistulo), 1.100.000 loĝantoj. En 1887 tie eliris «la unua broŝuro pri E», tie Z verkis ĉiujn siajn ellaboraĵojn E-ajn, tie li pasigis sian preskaŭ tutan vivon ekde sia 12-a jaro, tie en la hebrea tombejo troviĝas la tombo de Z. Ĉe strato Dzika, nuntempe nomata Zamenhofa sub n-ro 9, kie dum multaj jaroj loĝis kaj verkis Z, nun estas enmurigita tabulo honore je lia memoro. La lastajn jarojn de sia vivo Z pasigis en la loĝejo ĉe strato Królewska 41. Plenmerite W. estas nomata lulilo de E. Krom la Majstro en W. vivis kaj kreadis 1a unuaj pioniroj de E-movado kaj literaturo: Grabowski, Zakrzewski, Kabe, Leo Belmont, Wasniewski, ktp. Pilgrimoj al W., precipe al la tombo de Z, okazadas relative ofte, menciindaj ĉefe: 6 aŭg. 1927 post la UK en Dancigo kaj 9 aŭg. 1931 post la UK en Krakovo. (v. Dzika 9, Królewska 41, Monumento de Z, Polujo, kaj Z.) — E. WIESENFELD.
Washington. Ĉefurbo de Usono; 486.280 loĝantoj. — 6-a UK 15–20 aŭg. 1910; 357 kongresanoj el 20 landoj (60 anoj el Eŭropo). Provo de tutmonda organizo.
Wasniewski Jozefo, polo, ĵurnalisto. Nask. en 1859, mortis 19 febr. 1897. Unu el plej agemaj unuaj pioniroj de E, «Nia Apostolo en Polujo». (L.I. N-ro 3, 1897.) Liaj verkoj troviĝas en «La E-isto», «L.I.» kaj «Fundamenta Krestomatio». En 1896 lia originala novelo «En la Brikejo» estis premiita dum la unua E Lit. Konkurso de L.I. Li la unua komencis la tre gravajn vojaĝojn inter-E-istajn.
Watzinger (vacinger) Franz, aŭstrogermano, fakinstr. en Villach. Nask. 15 aŭg. 1898 en V. Propagandis en Kärnten. Aranĝas ĉiujare kursojn. Kunlaboris al HDE; „E“ kaj «La Socialisto».