La vortetoj
Se adjektivo havas komplementon, la plej uzata kaj klara sinsekvo estas: substantivo, adjektivo, suplemento. Ekz.: «La laboro postulanta grandan penon». Tamen, plurfoje, precipe de rusoj, sed ankaŭ de Z, estas uzata ankaŭ la sinsekvo: adjektivo, komplemento, substantivo. Se la suplemento estas mallonga, unuvorta, ankaŭ ĉi tiu sinsekvo estas tute bona, precipe, se oni volas plie akcenti la adjektivon ol la substantivon. Ekz. «La plenplena de homoj ĉambro».
En frazoj, kiuj montras post rekta parolo la parolanton, la predikato antaŭas la subjekton, escepte se la subjekto estas persona pronomo. Do: «Venu», diris Johano. Sed: «Venu», li diris.
En ĉefprop-oj la lasta vorto estu tiu, al kiu la rilata pronomo de l’ dependa frazo rilatas.
La personaj pronomoj akuzativaj (min, vin, lin, ŝin) laŭeble ne staru ĉe la fino de l’ frazo, ĉar tiamaniere, kiel Z. rimarkigis, ili ricevas troan akcenton; krome estas malagrable, ke ofte sinsekvaj pluraj frazoj rimas inter si. Ĉi tiujn vortetojn do oni kaŝu en la frazo, plej oportune estas ilin loki antaŭ la verbo.
v. Sintakso. — KALOCSAY.
W
Waart Gerarda de, nederlandanino, instr. Nask. 25 jun. 1887 en Dordrecht. E-isto de 1925. Propagandis E-n en Portugalujo en 1929 per diversaj paroladoj. En 1929, aŭtune, ŝi gvidis kurson por la Popoluniversitato en Hilversum, kaj post la kurso fondis Sekcion de LEEN. Poste gvidis kursojn por komerclernejo, klerigadkursoj, organizitaj de la urbo ktp. Propagandis ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo de H., kaj fondis du aliajn sekciojn de LEEN.
Wackrill (ŭaltril) Alfred Edward, anglo, inĝeniero. Nask. 11 febr.1862, mortis 16 aŭg. 1924 en London. Laboris super konstruo de Tay-ponto, en Skotlando. Ĉeftermezuristo en Cejlono. Pioniro de E en Britujo. Kelkajn jarojn redaktis «The British E–ist». Akademiano. Verkoj: «Korkordanco al la Ekzercaro»; «Venecia Komercisto»; «Ok Noveloj» (Arnold Bennett), angla traduko de «Esenco kaj Estonteco»; granda manuskripta konkordanco: «Z-a Trezorejo» (en la Biblioteko de BEA); kaj multe da unuaranga laboro literatura, pedagogia, recenza. Revizia redaktisto de la traduko de la «Nova Testamento».
Wadham (ŭodm) Frederick Edward, anglo, bankoficisto. Nask. 2 marto 1902 en Battersea, London. Instr. de E oficiale difinita de la Londona Kleriga Aŭtoritato, instruis en vesperaj lernejoj de 1923. Londona EK: sekr. 1926, vicprez. 1927, prez. 1929–33, dir. de instruado 1933. BEA: Konsilanto kaj membro de ekzekutiva komitato 1924–26 kaj denove de 1934; agado ĉe diversaj komitatoj, komisiano por la licenciata ekzameno de 1932. UEA-del. de 1923, brita ĉefdel. de 1933. Helpred. de «Int. Language» 1924–26. Trad. «Riĉa kaj sen mono» de E.P. Oppenheim, L.K. de 1932.
Wahl (val) Edgar Alexei Robert, von, balt-germano, instruisto de matematiko kaj fiziko en supera reallernejo, nun pensionita; antaŭe oficiro de la rusa milita maristaro. Nask. 11 aŭg. 1867 en Bogopol, loĝas en Tailimi, kie li estis komunuma delegito, 1911–17. Estis pioniro de E, kunfondinto de la unua ES en Rusujo, «Espero» en Petrograd. Verkis E-hispanan vortareton en 1889, laŭ la unua malgranda rusa de Z. Trad. el la rusa: «Princino Mary», rakonto de Lermontov, 1896. Kunlaboris al «La E-isto». Post la voĉdonado pri la ŝanĝoj en E, 1894, li forlasis la Emovadon kaj publikigis en 1922 la int. lingvon Occidental (v.) kaj la revuon Kosmoglott.
Waldenberg Aleksandro, polo, d-ro. La plej unua E-isto en la tuta mondo, laŭ atesto de Z («Universo», 1910/11, II. volumo). 5 dec 1878 kiel gimnazia kolego de Z li ĉeestis la feston de naskiĝo de «Lingwe Uniwersala», do li estas la unua «pra-e-isto».
Wallon (valon) Karl, germano, komercisto (oficejinstalaĵo). Nask. 25 jan. 1873 en Plesz (Silezio), mortis 7 aŭg. 1932 en Dresden. E-isto de 1889. Fondis grupon en Braunschweig, 1906, multe laboris ankaŭ en Aschersleben, Breslau, Frankfurt a. M. (artikolo, paroladoj, kursoj). Batalo kontraŭ Ido, 1911. Alfaris al E la germanan unuecan stenografion («Rapido», 1927)
Walter Carl, germano, eldonanto de E-aj libroj. Nask. 26 okt. 1868 en Stuttgart. Verkis la spritajn «Gaja Lernolibro», «Gajaj Vesperoj», «Gajaj Horoj», ĉiujn tri en la lastaj jaroj.
Wanek (vanek) Karl, aŭstro-germano, dir. de fabriko. Estis prez. de EG en Linz kaj de AEA. Multe klopodis por reunuigo de la E-movado en Aŭstrio.
Wanitsek (vaniĉek) Emil, germano, kasisto de la urba ŝparkaso en Bratislava. Nask. 2 sept. 1873 en B. (hungara nomo: Pozsony, germana: Pressburg.). Dum 1885–88 li estis volapükisto. E-isto de 1910. En 1911 li fondis grupon en B, kiun li gvidas ĝis nun. Li faris en B. pli ol 70 kursojn. En 1930 radio-kurso el B. Tradukis multajn poeziaĵojn kaj prozaĵojn. Ofte estis deklamata lia traduko «Ŝiprompiĝo» de Fr. Coppé.