Calais. (kale). Havenurbo kaj banloko en Francujo; 72.000 loĝantoj; loko de la unua iom grava int. E-kunveno. La E-grupo de Calais kaj la angla havenurbo Dover, utiligante la kuradon E de la aŭtomobilaj boatoj, organizitan de la Aŭtomobila Klubo de Francujo, decidis aranĝi int. feston en E. La inviton akceptis pli ol 120 E-istoj (laŭ Privat 200, laŭ UEA-Jarlibro 1932 180) plejparte de Britujo kaj Francujo krome Capé el Alger Stavenhagen el Berlin, Seynaeve el Courtrai (Belgujo) kaj Kühnl el Praha. 7 aŭg 1904 oni malfermis la kunvenon en Calais, prezidis kapitano Capé-Montroisier. La kongreso diskutis la demandojn: Pri la akcento tonika; oni alprenis la decidon: «Ni devas ĝuste konservi la tonikan akcenton; la profesoroj devas insisti pri la utileco de tiu regulo». 2. Pri la ortografio de la personaj kaj urbaj nomo 3. Pri E-ista signeto; oni decidis: «La signo de la rekono por la E-istoj, kiun oni rekomendas por la kunvenoj k. c., estas la verda kvinpinta stelo». La 8-an la partoprenantoj per vaporŝipo «La Nord» vojaĝis al Dover, kie la E-istoj akceptis la gastojn entuziasme. Oni disiĝis nur je la 11-a vespere, kiam la gastoj forvojaĝis sur la sama ŝipo: En ambaŭ urboj de la festo okazis oficialaj akceptoj de la urbestraroj, bankedoj kun festparoloj ktp. La kongreso signas la komencon de la UK-j. — I. ŜIRJAEV.
Cambridge. Universitata urbo en Anglujo, 58.800 loĝantoj. — 3-a UK 12–17 aŭg. 1907, 1317 partoprenantoj el 35 landoj; provo de int. monsistemo: spesmilo. Unuafoje ŝtata registaro (Belgujo) reprezentis sin dum E-kongreso.
Cameron (kameron) Percy James, (Norémac), brito, oficisto Nask. 5 sept. 1884 en London. Liberpensulo, vegetarano, kontraŭmilitulo. Eklernis E‑n en 1905. Sekr. de Londona EK 1912–16. Verkis recenzojn por British E-ist, E kurson por sindikataj gazetoj kaj okazajn artikolojn.
Camosato (kamozatu) Benjamin, brazilano, dentkuracisto. Fond. kaj unua prez. de «Societo Sankta Katarino» (1907) en Florianopolis, kaj de «Sud-Brazila E-istigilo» (1927) en Porto Alegre. Dir. de la revuo «Brasil Filatelico», kiu publikigas artikolojn en kaj pri E.
Campanile (kampanile) Enrico, italo, reĝa notario. Nask 4 nov 1861. Prez. de Napola E Grupo, Fervora propagandisto; gastamo kaj bonhumoro.
Cannes. (kan). Franca urbo, «Perlo de la Riviera»; 45.000 loĝantoj; la unua urbo en la mondo, kiu uzis E-n por la trafikindikado. v. Trafiksignaloj.
Canuto (kanuto) Giorgio, italo, d-ro med. kaj jura, univ. prof. de jurmedicino en Torino. Nask. 3 jun. 1897 en Torino. Interesiĝis pri E depost 1925 kaj komencis sian agadon per instruado kaj prez. de la loka grupo. De 1928 vicprez. de IEF Akcelis la kunlaboradon de gvidantaj italaj E-istoj. En 1929–30 kurso per radio (Torino) Membro de la reorganiza komitato, Paris, 1932. Prop. artikoloj; sciencaj studoj en Int. Medicina Revuo.
Capdevila i Buil Eduard, kataluno, presisto. Nask 9 jun. 1906 en Barcelona. E-isto de 1921. Prez. de loka EG. Kas. kaj sekr. de KEF, afergvidinto de
Capé (kape) Auguste, (ps. Auguste Montrosier), franco, kapitano. Nask. 4 jul. 1868, mortis 1916, ĉe la milito. Tre fervora propagandisto, faris multajn paroladojn, precipe dum sia restado en Alĝerio kaj tie fondis nombrajn grupojn, gvidis nombrajn kursojn. De 1904 artikoloj en E-aj gazetoj. La 7 aŭg. 1904, en Calais, (v.) li prezidis kunvenon de E-istoj, kiu estis la «patrino» de niaj UK-j. En 1905 iniciatis la fondon de la gazeto Alĝeria Stelo. Fondis kaj direktis la ilustritan revuon
Carbonell y Bosque Antonio, hispano. De 1908 estas seninterrompe del. de UEA (Alcira).
Carles (karl) Alphonse, franco. Mortis en 1930. E-isto de 1898 (almenaŭ). En 1904 fondis la grupon de Beziers. En 1906 iniciatis la E-ajn konsulojn, komenco de UEA (v. T. Rousseau). Verkis:
Carolfi (karolfi) Modesto Eugenio, italo, pastro. Nask. 5 aŭg. 1884 en S. Giorgto Piacentino. E-isto de 1912. Gvidis pli ol 200 E kursojn. Tre multe laboris por E. Liaj verkoj: