Cases Martin Miquel, kataluno, urba oficisto, aktoro kaj teatro-dir. ĉe amatoraj rondoj. Nask 16 jun. 1863 en Cartagena. E-isto de 1906. Estis prez. de Espero Kataluna, ĉefred. de Tutmonda Espero, senlaca propagandisto; konstanta korespondanto de int. E-gazetaro dum 1907–1914. Aŭtoro de tri amuzaj broŝuroj:
Cassel. Urbo en Germanujo; 171.000 loĝantoj. 3-a kongreso de SAT 11–15 aŭg. 1923; 2. 250 partoprenantoj el 18 landoj. Honorprez. prof. Einstein. Propono pri komunistigo de SAT farita de SEU-anoj estas reprenata. BRUIN.
Caw (ko) Janet, skotino, instruistino. Nask. 24 marto 1884 en Edinburgh. Magistro (Edinburgh-a Universitato). Instruas E-n en la loka grupo; tradukis kantojn, verkis poemojn.
Cecil (sesil) Robert, Lord, of Chelwood, anglo, eksmintstro. Nask en 1864. Kiel delegito de Sud-Afriko ĉe la Ligo de la Nacioj, estis en 1920–21 fervora subtenanto de E. Laŭ lia eldiro «helpa mondlingvo ne estas bezonata nur de la intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem.»
Cech (ĉeĥ) Rajmund, ĉeĥa aŭstriano, ŝtata kalkuloficisto. Nask. 2 majo 1896 en Wien. E-isto de 1912 Kas., sekr., kaj nun prez. de la ES «Danubio» en Wien. Aktive partoprenas ankaŭ en la laboro de la liglandaj E-organizoj. Prop. vojaĝo per lumbildoj en Hungarujo kaj Jugoslavujo, 1930. Depost 1920 gvidis kursojn. Tradukaĵoj en Germana E-isto, Aŭstria E-isto kaj HDE.
Cense (sans) Eugenie Francoise, francino, multjara administrantino de Centra Oficejo. Nask. 9 apr. 1883 en Sd. Judoce. Ŝi vizitis la universitaton en Paris. Dum 1901–08 kaj ankaŭ nuntempe loĝas en Polujo. En 1901 konatiĝis kun Volapŭk, sed baldaŭ fariĝis E-istino. Gvidis multajn kursojn en Lódz, Polujo. De 1908 post reveno al Paris oficistino de C.O. dum 15 jaroj. En 1910 la C.O. delegis ŝin por helpi al la organizo de la Kongreso de Int. Asocioj en Bruxelles, en 1913 partoprenis en 1a nomo de C.O. la duan Kongreson de Int. Asocioj en Bruxelles-Gand kaj 1a Kongreson de Bibliografio. Dum la milito ŝi dediĉis sin plene al la laboroj por Ruĝa Kruco, en la kunago de la germanaj E-istoj pere de Holando, Skandinavaj landoj kaj Svisujo. Tio faris ŝin suspekta, ĉiu korespondajo at ŝi estis kontrolata. Sekr. de la UK en Barcelona, Bern, Praha, red. de
Centrale Esperanto-Boekhandel estas societo en Hago, kies ĉefa agado estas disvendo de E-libroj. Post la disdono de dividendo (5–7%) la firmo ĉiujare donacas konsiderindan sumon al diversaj E-celoj.
Centra Oficejo, v. Esperantista Centra Oficejo.
Centra Presejo Esperantista. Tiun presejon fondis en Paris en 1904 la Presa Societo E-ista (v.). En 1908 ĝin akiris Viktoro Polgar kaj ĝin daŭrigis sub la sama titolo. La presejo ankoraŭ hodiaŭ ekzistas, kaj presis multnombrajn E-ajn gazetojn kaj librojn. Oni presis tie gramatikojn kaj vortarojn E-ajn por diversaj lingvoj. La laboristaro parolas E-e, kio plifaciligas la laboron. Post la morto de V. Polgar (9 jul. 1933) la presejon daŭrigas lia frato I.J. Polgar. Ejo ekde komenco: 33, rue Lacepede, Paris, 5. Laŭ I. POLGAR.
Cent tridek tri tagoj. Historia skizo de la hungarlanda proleta revolucio en 1919, kompilita el artikoloj de ĝiaj gvidantoj kaj aktivuloj. Ekrelo, 1931, 142 p., kun ilustraĵoj.
C.E.R. Bumy ps. de Kalocsay en la
Cesarini (ĉesarini) Fidia Romeo Giuseppe, italo, ŝtata ĉefoficisto en financoj. Nask. en Panicale. E-isto de 1915. Ricevis superan diplomon de Itala Katedro de E. En suda Italujo li faris eksterordinaran propagandon: paroladoj, artikoloj en tre gravaj gazetoj ; kursoj.
Champion (ŝampjon) Paul, franco, licea prof. en Avignon. Mortis en 1914. Fondis grupon en A. Bonaj tradukoj:
Chapelier (ŝapelje) E., belgo. Mortis 17 marto 1933. Kunlaboranto al
Chaussegros (ŝosgro) Vincent, franco, prof. Nask. jul 1861 en Brioude (apud St-Etienne), mortis 12 sept. 1932 en Brioude. E-isto de 1902, sekr. de la Pariza Grupo antaŭ la milito; de 7907 redaktis la monatan bultenon