Christanell (kristanel) Franz, aŭstriano, d-ro, pastro kaj gimn. prof. de matematiko kaj ’fiziko en Salzburg. («Borromaeum»). Nask. 14 jun. 1880 en Meran (nun en Italujo). Kun E li konatiĝis per d-ro Nezlederer en 1920. En 1921 kunfondis neŭtralan grupon en S. kaj restis ties animo. En 1925 prez. de la Aŭ. E Kongreso en S. kaj en 1926 prez. de AED. Gvidis multajn kursojn, nun laŭ Cseh-metodo. Enkondukis E-n kiel oficialan libervolan fakon en sia lernejo jam en 1922 kaj en 1928 fondis IKUE-grupon por studentoj kaj pastrokandidatoj. Verkis prop. broŝuron, 1924, gvidlibron pri S., 1924, libreton
Christensen (kristensen) Alf, norvego, komercisto kaj konsulo en Kristiansand, instruisto de lingvoj. Nask. 10 majo 1900. Studis komercon en Francujo, Anglujo, Germanujo kaj Hispanujo. E-isto de 1908. Prez. de «Sörlandets E-sammenslutning», 1920. Revigliĝis 1931 kaj estiĝis vigla kaj ideriĉa propagandisto per gazetoj paroladoj en radio kaj en multaj asocioj. Instruas E-n krom aliaj lingvoj ĉe la komerca gimnazio en K. Depost jan. 1933 red. de la N E-bladet.
Christensen Alfred, dano, kompostisto. Nask. 28 jun. 1886 en Nyborg mortis 13 jun. 1932. Vigle propagandis ĉefe pergazete. Prez. de CDEL dum 1927–32.
Christensen (kristensen) Parley Parker, usonano, advokato Nask. 19 jul. 1869 en Weston (Idaho). Sekr. de Konstitucia Kongreso por krei ŝtaton Utah (1895); ŝtata advokato; ano kaj prez. de ŝtata parlamento 1910–12. Kandidato de Partio de Farmistoj kaj Laboristoj por prez. de Usono (1920). Vojaĝis ĉirkaŭ la mondo en 1920–22 uzante E-n. Vicprez. de EANA 1931–32. Instruas E-n en superaj lernejoj de Los Angeles kaj Pasadena (California).
Christie Sören Engesgaar, kand. de juro, redaktoro en Oslo. Nask. 30 jul. 1889. E-iĝis en 1907 per kurso en la gazeto «Urd». Estrarano de EK en Oslo 1908, iniciatoro kaj kunfondinto de NEL 1911 faris paroladojn kaj kursojn en Kristiansund, 1908, en Oslo 1908–11 kaj 1914–18, en Trondhjem 1916–17. Verkis lernolibron, 1912, 1000 ekz.
CK: Centra E-Komitato.
Clark, (klark) Walter John, anglo. Mortis 30-jara, 18 majo 1911. Finance kaj labore subtenis la movadon enlande kaj internacie. Verkis la bonegan historian verkon «Int. Language, Past, Present, and Future» (1907).
Clavenna (klavena) Attilio, italo, industriisto, librotenisto. Nask. 22 jun 1881 en Milano. E-isto de 1911, de tiam fervora propagandisto kaj prez. de la EG en Sampierdarena (Genova). Dum la milito estrarano de la landa societo. Diversaj kursoj. Membro de IKE.
CO: Centra Oficejo, v. E-ista Centra Oficejo.
Codorniu (kodorniu) Ricardo, hispano, arbara inĝ. Nask. 1846 en Cartagena mortis 26 sept. 1923 en Murcia. Direktis la rearbarigon de Montaro Espuna, verkis profesiajn verkojn. Fondis la H. Societon por prop. de E 1 febr. 1903 Verkis la unuajn H. broŝurojn pri E. Kunlaboris al multaj E-gazetoj.
Cogen (kogen) Leon Paul Charles, belgo, d-ro pri leĝoscienco pacjuĝisto en Ninove, antaŭe advokato. Nask. 18 sep. 1876 en Gent. Konas la ĉefajn eŭropajn lingvojn (krom slavaj), elpensinto de kalendarreformo (ankaŭ prelego dum Som. Univ., 1928); ktp. E-isto de dec 1898 post legado de artikoloj de Lemaire en
en
Colas (kola) Claudius, franco, oficisto ĉe eldonejo. Nask. 29 nov. 1884 en Saint-Huruge (apud Macon), mortis 11 sept. 1914, ĉe la Marna batalo. Estis pioniro de E en franca katolikaro. Li kunlaboradis kun Richardson por starigo de IKUE, 1910. Red. de Espero Katolika. Fondinto kaj direktoro de franca prop. revuo L’ E-iste catholique. Organizis la unuan Kongreson de Katolikoj E-istoj en Paris 1910; la 4-an en Roma, 1913, la 5-an en Lourdes, 1914, kies kuniĝon malhelpis la milito. Li faris multajn kursojn kaj paroladojn, ĉiam fervora kaj tiel ĉarme simpla kiel sindona; en Kanado ruĝhaŭtuloj alnomis lin «Katsenio» (Arda Fajro). Li laboris en la