Couteaux (kuto) Jean, franco, d-ro de leĝoscienco, direktoro de granda hospitalo. Nask. 31 okt. 1884 en Sainghin-en-Melantois (apud Lille). E‑isto de 1904, jam en tiu jaro li fondis multajn grupojn kaj komencis ageman propagandon tra tuta Francujo. Li estis sekr. de la E-a sekcio de la «Latina Kvartalo» de 1911 ĝis 1914. En 1911 fondis, kaj redaktis kun Dubois, la int. revuon «Vekiĝo» por la defendo de E. En 1920 li restarigis la E-an federacion de la Pariza regiono kaj estis ĝia prez. ĝis 1928. Ludis ĉefan rolon en reorganizo de SFPE en 1922–1923, ĝen. sekr. de SFPE de 1923 li estas la animo de la propagando. Dum 30 jaroj li faris multajn paroladojn kaj artikolojn. Sed precipe per sia ĉiutaga agado, malgraŭ sia tre grava profesia funkcio, li havis plej efikan influon sur la vivon de E en sia lando. Preskaŭ sola dum longa tempo li prenis sur sin tiun pezegan taskon, iniciatante fondon de grupoj, korespondante kun ĉiuj, direktante ĉion eĉ en la plej malgravaj detaloj. Nun ankoraŭ li estas la centra akso de la SFPE. Ĉiujare verkis modelajn raportojn, kiuj prezentas plenan historion de la prop. movado en Francujo. Trad. en ritma prozo de Richet:
Coutinho (kotinju) Antonio Caetano, brazilano, farmaciisto. Trad. la «Unuaj Lecionoj» de Cart. LK de 1905.
Couto Fernandes (kotu fernandiŝ) Alberto, brazilano, teknika telegrafa subdirektoro, emerita. Prez. de BLE, reelektita depost 1910, prez. de BKE. Prezidis la 2-an B. Kongreson de E. Gvidis tre multajn kursojn. LK-ano dum jaroj. Verkoj:
Courmont v. Avril.
Couturat (kutüra) Louis, franco, dro, prof. de filozofio, logikisto. Nask. 1868, mortis 3 aŭg. 1914 dum aŭtomobila katastrofo. Aŭtoro de la fama verko pri la mondlingvoj «Histoire de la Langue Universelle», en kiu estas analizitaj ĉ. 60 projektoj de la paroleblaj artefaritaj lingvoj. «La fakta inspiranto kaj gvidanto de la Delegitaro» (v.) poste «la fakta gvidanto de la tuta Ido-movado.» (Drezen, Historio de la Mondolingvo, p. 182–96.)
Cox (koks) George, anglo, majorgeneralo. Mortis 27 okt. 1909. Servis en la brita armeo (1861–98) en Malto, Egiptujo, Sudafriko. E-istiĝis 1905, multe laboris por la gazeto
Cozic (kozik) Louis, franco, inĝeniero. Prezidinto de la Asocio de la Inĝenieroj de ŝtataj publikaj laboroj. Nask. 27 febr. 1879 en Paris. Fervora propagandisto, prez. de la Fed. de la Pariza Regiono.
Cresp Charles, franco, fotografa informisto en Cannes. De 1908 seninterrompe UEA-del. Laŭ lia iniciato la urbo Cannes uzas E-n por la trafikindikado.
Crowley (kroŭli) Ralph, anglo, kuracisto, medicina ĉefoficisto de la ministerio de instruado. Nask. 11 febr. 1869 en Croydon. Dumviva membro kaj vicdel. de UEA.
Csáder (ĉader) Sandor, hungaro en ĈSR, bankoficisto. Nask. 16 okt. 1902 en Samorin-Somorja. E-isto de 1921; de tiam kas. de la EG en Bratislava. Ĉefdelegito poste en 1927–31 prez. de TEJA. Laboras ĉe la skoltoj. E kunlab. de div. ĵurnaloj en Slovakujo. Noveltradukoj en
Csapó (ĉapo) Gyula, hungaro, lignokomerca oficisto. Nask 23 febr. 1906 en Jimbolia (tiam Hung., nun Rum.) E-isto de 1921. Gvidanto de la movado en Timiŝoara.