Radioj de la suno jam glitis paralele al la supraĵo de la altebenaĵo, kiam la montopasejo larĝiĝis. La horizonto komencis iri malsupren. Malantaŭe restis la vasta malaltaĵo kun la praarbaro, kaj antaŭe, en direkto de la ekvatoro, etendiĝis ŝtona ĥaoso de diverskoloraj masoj, eroziitaj jam antaŭ la sekiĝo de la planedo. Krestoj, dentoj, regulaj konusoj kaj ŝtupaj piramidoj, intermontejoj, kiel ŝirvundoj, muroj kun arkitekture regulaj ensembloj de kolonoj, terglitaĵoj kaj sekaj fluejoj — ĉio intermiksiĝis en bunta labirinto kun makuloj de densaj ombroj, jen bluaj, jen viole-nigraj.
Tre malproksime en nebulo, lumigita per la purpura malalta suno, la ĥaosaj amasiĝoj glatiĝis, nerimarkeble transirante en dezertan stepon de la ebenaĵo Men-Zin. Tra la polvigita horizonto apenaŭ briletis akvo. La purpura nebulo iĝis tie disŝirita vico de bluaj nubetoj, malalte kuŝantaj super la stepo.
Ĉi tie estis pli malvarme, kaj la teranoj ekiris malsupren kure. La sinuan vojon iuloke baris falaĵoj. La vojaĝantoj kuradis horon post horo, kaj apude, ne postrestante, polvis la tri SDP-oj. Pli malalte aperis zono de sabloj, surblovitaj de vento de pasintaj tempoj sur antaŭmontajn deklivojn. La sablaj surblovaĵoj krucpasadis la vojon en ĝiaj sinuoj per akraj krestetoj.
Tivisa anhelis, rimarkeble laciĝis ankaŭ Tor kaj Gen. La astrofizikisto subite haltis.
— Propre, por kio ni kuras, kaj eĉ tiel rapide? La akvo sur la horizonto estas ankoraŭ malproksima, kaj baldaŭ noktiĝos. Ja precizan tempon de veno al Kin-Nan-Te ni ne difinis.
Tivisa ekridis kaj restarigis sian spiradon.
— Ĉu vere? Probable, en ni regas subkonscia deziro foriri pli malproksime for de la malagrablaj arbaroj kaj iliaj loĝantoj. Ni ripozu!
Vertikalaj strioj de gipsaj kristaloj trais tranĉon de la monteto, sub kiu ekbivakis la teranoj. Por sekureco ili metis la SDP-ojn ĉirkaŭ la bivako, ne ŝaltinte la kampon, sed barinte sin per bariero el nevideblaj radioj, ligita kun aŭtomata defenda relajso.
— Por la okazo, se ankaŭ ĉi tie loĝas kapmanĝantoj, — ridetis Gen Atal, agordante la barieron.
Tor Lik penis komunikiĝi kun la stelŝipo per reflektita radio, sed sensukcese. Povumo de SDP ne sufiĉis por krei propran ondokondukilon, kaj sen ĝi tiom malproksima komunikado postulis scion de atmosferaj kondiĉoj.
…Tivisa vekiĝis pro facila bruo kaj ne tuj komprenis, ke tio estas susuro de vento, alfluginta en la antaŭtagiĝa horo el vastaĵoj de la ebenaĵo Men-Zin. Kreskantaj ĉirkaŭe dornaj arbustetoj similis al funebre kliniĝintaj naninoj kun haroj, implikitaj kaj mallevitaj ĝis la sablo. Ili moviĝetis, malĝoje balancante la kapojn. Venis trista sento kaj tuj malaperis. Tivisa ne sciis, ĉu ĝin vokis la delonge ne aŭdita susuro de vento — ĉiama akompananto de vivo sur la Tero — aŭ tiuj malgajaj vegetaĵoj de tormansa dezerto.
Ili ree ekiris. La vojo iĝis pli bona. La SDP-oj entiris la mallongajn malmolajn kruretojn, anstataŭiginte ilin per rulaĵetoj kun molaj grundkroĉiloj, elmetis ŝtupetojn por piedoj, kaj centre leviĝis stango por apogo kaj stirado. Ŝatantoj veturadis sur SDP sen apogo, esperante al tuja reago kaj trejnita sento de ekvilibro. Tiam simpla veturado iĝadis sporto. Tivisa en sia malhel-grenata skafandro kun rozkolora ornamaĵo, kun la flirtanta nigra hararo, bele kaj lerte ekvilibrante sur la piedaj ŝtupetoj, rapidis tra la dezerto, Gen Atal ekadmiris ŝin kaj preskaŭ renversiĝis, kiam lia SDP bremsiĝis antaŭ turno.
Tivisa donis tian rapidon de veturado, ke post du horoj ili jam malleviĝis en larĝan arbaran valon. Iam ĉi tie fluis potenca rivero. Senigita je nutranta ĝin baseno post elhakado de arbaroj, barita per digoj, ĝi iĝis ĉeno de lagoj, kies elvaporiĝo iĝadis des pli forta, ju malpli da akvo restadis kaj ju pli seka iĝadis la klimato. Baldaŭ nur apartaj lagetoj de densa salakvo tiriĝis vice laŭ la plej profunda strio de la eksa fluejo. Ruĝaj, malmolaj, kiel betono, sabloj kovris la randojn de la valo. Pli proksime al la akvo ili iĝis pli helaj, rozkoloraj, kaj ĉirkaŭ la lagoj per lumradia ludo tranĉis la okulojn bordero el turkisaj, ametistaj kaj lilaj kristaloj. Samaj kristaloj ĉirkaŭis trasalitajn restaĵojn de malvivaj arbotrunkoj, elstarantaj ie el malprofunda blua akvo per kurbaj stumpoj, disfendaĵoj kaj branĉoj en peza varmego super senmova glataĵo de la lagetoj.