La teranoj malŝparis ioman tempon, ĉirkaŭveturante marĉan koton, kaj transiris la fluejon tie, kie du montetoj de la alta bordo estis disigitaj per la valo de la alfluanto, faciligante leviĝon al la centmetra deklivo. La vojsento ankaŭ ĉi tie ne trompis la teranojn. Tuj kiam la vojaĝantoj surgrimpis la bordon, ili ekvidis grandegan urbon. Ĝi lokiĝis nur je kelkaj kilometroj for de la rivero. Nur alteco de la bordo kaj siaspeca refrakto de aero, ardigita super la salaj lagoj, malhelpis al la teranoj jam de sur la montoj ekvidi la plej grandan urbon de la vosta hemisfero — Kin-Nan-Te-n. Eĉ de malproksime ili rimarkis, kiom pli bone konserviĝis la malnova parto de la urbo, ol la poste konstruitaj distriktoj. Turoj, similaj al arkaikaj pagodoj de la Tero, fiere altis super mizeraj ruinoj, etendiĝantaj laŭ la periferio de la antikva urbo.
Okedraj, multetaĝaj, iomete supre mallarĝiĝantaj turoj kun pompaj ornamaĵoj, elstaraĵoj kaj balkonoj brilis per buntaj tegaĵoj kun ripetiĝantaj bildoj de timige torditaj vizaĝoj inter sinuoj de ree samaj serpentoj aŭ de stiligitaj finialoj el diskaj floroj de Tormans. Aliaj pagodoj ŝajnis zonitaj per maldikdentaj palisaroj el nigra metalo, alternantaj kun etaĝoj el grizaj metalaj platoj, kovritaj per hieroglifoj, aŭ el kradoj, tratranĉitaj per krucaj truoj.
La turoj staris sur arkaj sokloj. Iam ilin ĉirkaŭis ĝardenoj kaj basenoj, nun de ili restis nur putrintaj stumpoj kaj kavoj kun ceramika tegaĵo.
Gen Atal penis rememori, kie sur la Tero li vidis similan arkitekturon. En kiuj restaŭritaj urboj de la antikveco?
Ĉu ne en la oriento de Azio?
Aerodromoj, taŭgaj por alteriĝo de avioj, lokiĝis ĉe la ekvatora flanko de Kin-Nan-Te. La vojaĝantoj devis trairi la tutan urbon, sed ili nur ĝojis pri tiu eblo. La antikva urbo estis pririgardinda, eĉ se ili malŝparus kroman tagon. La teranoj kun peno zigzagis en ruinoj de konstruaĵoj de la lasta periodo de Kin-Nan-Te. Ŝtormoj aŭ etaj tertremoj, preterintaj la urbon Ĉendin-Tot sur la bordo de la Spegula maro, ĉi tie detruis malfirmajn, haste konstruitajn domojn, farinte ilin aĉaj amasiĝoj de ŝtonoj, platoj kaj traboj. Nur giganta krudfera tubo de antikva akvodukto, apogiĝanta al feraj serpentoj, torditaj kiel spiralaj risortoj, rekte kaj persiste tranĉis la ĥaoson de ruinoj. Ne malpli majeste aspektis kolosa pordego ĉe limo de la Malnova urbo. Ĝi havis ok simbolajn pasejojn. Pezaj portaloj kun angulecaj tegmentoj apogiĝis al kvadrataj kolonoj, altaj je ĉirkaŭ dek kvin metroj. La teranoj iris tra la centra pasejo, kvazaŭ enirante en alian mondon. Ĉi tie sentiĝis sama malbonkora monumenteco de arkitekturo, kiel en la ĝardenoj Coam, sed pli malkaŝa. Ĉiu el grandegaj konstruaĵoj estis destinita por malgrandigo de homo, por ke li sentu sin sensignifa facile ŝanĝebla peco de la socia meĥanismo, en kiu li plenumas laboron, ne rezonante kaj ne postulante komprenon.
Sigelo de morto eĉ pli akre sentiĝis en la centra parto de la urbo ĉe rigardo al sekiĝintaj lagetoj, kanaloj, al putrintaj arboj de parkoj, al krutaj, bravaj arkoj de pontoj, senutile ĝibiĝantaj super senakvaj fluejoj. Egalmezuraj paŝoj de la teranoj kaj klara trotetado de la SDP-oj, ree ekstarintaj sur siajn malmolajn kruretojn, eĥe bruis sur ŝtonaj platoj de stratoj kaj placoj.
Larĝaj ŝtuparoj kondukis al grandaj konstruaĵoj, ĉirkaŭitaj de kolonoj, ankoraŭ konservintaj klarajn kolorojn. Orgojle kurbiĝis levitaj anguloj de tegmentoj; pordaj pasejoj en formo de grandaj serurtruoj ŝajne kaŝis ion malpermesitan. Anstataŭ kutimaj kapiteloj la kolonoj estis kronitaj per komplika plektaĵo de konzoloj. Iliaj sokloj ordinare montris aŭ ŝnuritajn homojn, dispremitajn per pezo, aŭ skvamajn ringojn de serpentoj.
La vojaĝantoj preteris amasiĝon de altaj domoj kaj trovis sin antaŭ giganta, evidente, tre malnova turo. Ĝiaj dek du kornicoj parte estis falintaj, nudigante internan strukturon de komplikaj trairejoj, nigrantaj en diko de kadukaj muroj. Al la teranoj blovis mistero, stranga antaŭsento ekregis ilin. Al tio, verŝajne, helpis ankaŭ du malbonaŭguraj statuoj el kruda metalo, blankiĝinta pro kalkaj fluetoj, gardantaj la alirejon de la turo.
En strangaj vestoj, kun furioze kunpremitaj pugnoj kaj malbelege elstarigitaj ventroj, ili staris, dismetinte la krurojn. La vizaĝoj, modlitaj kun speciala esprimivo, per ĉiu trajto esprimis malspritan kruelon. En la larĝa, dense kunpremita buŝo, en profundaj sulkoj, deirantaj de la plata nazo al la mentono, en la okuloj, elstarigitaj sub la pezaj oblikvaj brovoj, sentiĝis senbrida strebo murdi, turmenti, treti kaj humiligi. Ĉiujn fiaĵojn, al kiuj kapablas homo, kolektis la lertaj skulptistoj, kiel en fokuso, en tiuj abomenaj vizaĝoj.
— Ĉi tie eĉ odoras malagrable, — diris Tivisa, rompante pezan silenton. Kaŭriĝinte, ŝi ekrigardis grasajn makulojn sur plato. — Sango! Tute freŝa sango!
La mistera silento de la antikva urbo iĝis minaca. Kiu povis lasi spurojn de sango sur platoj de la placo? Ĉu bestoj aŭ homoj?