— Seriozaj demandoj, Eviza, aperadis ankaŭ ĉe ni hejme. En la kriza epoko de la Erao de la Disa Mondo, dum la komenciĝinta fiasko de la kapitalisma eŭropa civilizo, antropologoj turnis sian atenton al indianoj hopioj, loĝintaj en dezero sudokcidente de Norda Ameriko. Ili vivis en kondiĉoj, multe pli malbonaj, ol tiuj sur Tormans, sed malgraŭ tio kreis specialan socion, laŭ multaj trajtoj similan al la komunisma, sed sur malalta materia nivelo. Al sciencistoj de la EDM hopioj ŝajnis ekzemplo kaj espero: liberaj virinoj, kolektiva zorgo pri infanoj, edukado per memstara labora agado ekde plej frua infaneco — ĉio ĉi kondukis hopiojn al alta inteligenteco kaj psika forto. Por miro kaj konfuzo de sciencistoj-eŭropanoj, post dek kvin jarcentoj da loĝado en malfacilaj kaj severaj kondiĉoj, hopiaj infanoj montris pli altajn kapablojn, ol dotitaj blankulaj infanoj. Mirigis ilia alta inteligenteco, atento, komplika kaj abstrakta pensado. Nature, el ili kreskis homoj, similaj al nunaj teranoj, seriozaj, pensemaj kaj tre aktivaj, gvidataj ne de eksteraj logoj kaj ordonoj, sed de interna konscio de neceso. Ankaŭ fizike hopioj estis pli perfektaj ol ĉirkaŭantaj popoloj. Mi memoras foton de unu junulino, ŝi tre similis al Ĉedi…
— Sekve, la mizero de Tormans ne malhelpos al leviĝo? — vigliĝinte, demandis Ĉedi.
— Mi estas konvinkita pri tio, — decideme diris Rodis. — Kio koncernas genetikon, do komparu la periodon de difektado de la genfonduso kun la akumulado de sanaj genoj dum evoluo de la homo sur nia planedo: kelkmil jaroj — kaj tri milionoj. La respondo estas klara.
— Kaj kion ni faru kun la senespere difektita psikologio? — demandis Eviza.
— Vi ripetas la eraron de psikologoj de la EDM, inklude la tiam faman Freŭdon. Ili opiniis dinamikon de psikaj procezoj statiko, opiniis specialajn fenomenojn kiel «libido» aŭ «menso» konstantaj, unufoje por ĉiam «gisitaj». En la realo tamen ekzistas nur impulsoj, kiuj facile kunordigeblas per edukado kaj ekzercado. Kiam oni komprenis tiun facilan aferon, komenciĝis turno for de la psikologio de posedanto kaj egoisto de la kapitalisma socio al la komunisma konscio. Neatendite evidentiĝis, ke alta nivelo de edukado faras miraklojn en homaj animoj kaj en socia aranĝo. Ekiris reakcio de subita transiro — lavango de bono, amo, memdisciplino kaj zorgo, kiu tuj levis ankaŭ la produktivajn fortojn. Homoj povus antaŭvidi sian ekflugon, se ili pripensus, kiel fortas la neesprimeble belaj antaŭsentoj de juneco — jen pruvo de la denaska beleco de sentoj, kiun ni portas en si, kvankam tre malmulte realigadis ĝin en la pasintaj epokoj.
— Sed ĉi tie ja mankas kredo je homoj, je pli bona estonteco? — defendis Eviza-n la astronavigaciisto.
— Ĝuste tial la tormansanoj venis al mistikismo, — diris Rodis. — Kiam homo ne havas apogon en la socio, kiam oni lin ne gardas, sed nur minacas al li kaj li ne povas apogiĝi je leĝo kaj justeco, li iĝas preta por kredo je la supernatura — lia lasta rifuĝejo. Fine de la Erao de la Disa Mondo la mistiko fortiĝis kaj en tiranioj de ŝtata kapitalismo kaj en landoj de pseŭdosocialismo. Senigitaj je edukado, malkleraj amasoj perdis kredon je ĉiopovaj diktatoroj kaj ĵetiĝis al sekteco kaj mistikismo. La nova turno de la historia spiralo revenigis la plej grandan parton de la homaro al ateismo de ekkono. Se eblas fari analogion, do nun estas la plej oportuna momento, por ke en la popolo de Tormans aperu nova, vera kredo je la homo.
— Kiam sur la Tero disvastiĝis mistikismo? — demandis Eviza.
— En la blua ciklo de la deksepa rondo. Historiistoj por tiuj tempoj uzas periodaron, kiu estis uzata en la kronikoj de la monaĥejo Ban Togolo en Karakorumo. Tieaj ermitaj kronikistoj senpartie registradis mondajn eventojn de la EDM, uzante du-strian sistemon de komparado de kontraŭdiraj radimesaĝoj. Foreco de la budaisma monaĥejo estis la kaŭzo, kial tie konserviĝis la kronikoj — tiutempe multaj historiaj dokumentoj en aliaj landoj pereis. En Ban Togolo restis la plej plena kronologio, kaj ni uzas ĝian kalendaron.
— Ĉu la granda batalo de la Okcidento kaj de la Oriento, aŭ la batalo de Mara,[26] same okazis en la deksepa rondo? — demandis Ĉedi.
— En la jaro de ruĝa, aŭ fajra, koko de la deksepa rondo, — konfirmis Faj Rodis, — kaj daŭris ĝis la jaro de ruĝa tigro.
— Amuza kronologio! — diris Eviza. — Sonas arkaike absurde.
— Ĝi ne estas tiom absurda, kiom ŝajnas unuavide. Ĉiu rondo kongruas kun averaĝa homa vivdaŭro kaj tial estas perceptata ne nur per racio, sed ankaŭ per sentoj.
— Ĉu en Ban Togolo konserviĝis kronikoj de pli frua periodo? — demandis Eviza.
— Ili foriras en profundon de tempoj, malantaŭ la Eraon de Miksiĝo de Sociformoj.
— Ĉu en la Malhelajn Jarcentojn? Tiuokaze ili trafas inter la kvina kaj la dektria rondoj. La EDM komenciĝis en la dekkvina, — faris rapidan kalkulon Ĉedi.
— Kaj finiĝis en la nigra ciklo de la deksepa rondo, — aldonis Rodis.
— Ĉu ne tempas ĉesigi la sciencajn okupiĝojn, en kiu ajn rondo ni estu? — proponis Eviza. — Ni lacigis Faj-on.