— En la jaro de blua ĉevalo de la kvindekunua rondo, — ekridis Rodis. — Ni iru al mi. Ni multe pensis lastatempe. Kaj eĉ forgesas danci…
Post semajno al Rodis venis sendito de Ĉojo Ĉagas — la estro mem de la «liluloj» Jan Gao-Juar, aŭ mallonge Jangar, grandstatura homo kun akraj trajtoj de la granda vizaĝo.
El sub mallevitaj, kvazaŭ lacaj, palpebroj, atente, rekte rigardis klaraj, nenion esprimantaj okuloj de rabobirdo, senkompataj kaj sentimaj. Poste inĝeniero Tael klarigis, ke la estro de «liluloj» ĉiam rigardas kvazaŭ celante. Li estis tutplanede fama pafisto el kuglaj pistoloj, kiujn havis oficiroj de gardo kaj altrangaj oficuloj de Jan-Jaĥ.
Aroge rigardante al la gastino el la Tero, unuafoje vidita proksime, Jangar transdonis inviton de la reganto.
Faj Rodis promesis veni post kelkaj minutoj, sed la estro de la «liluloj» ne foriris.
— Al mi estas ordonite akompani.
— Mi konas la vojon en la verdan kabineton.
— Ne tien! Kaj al mi estas ordonite akompani!
«La cirkonstancoj ŝanĝiĝis», — pensis Rodis. Enirinte en sian ĉambron, ŝi rigidiĝis por kelkaj minutoj, por koncentriĝi kaj akumuli energion…
La estro de la «liluloj» iris je paŝo malantaŭe, ne ebligante al Faj Rodis elprovi lian psikan firmecon.
Ĉojo Ĉagas, atendante ilin, paŝadis laŭ ruĝaj tapiŝoj. Altaj kaj mallarĝaj fenestroj tralasis malmulte da lumo, kreante ŝatatan de tormansanoj rozkoloran duonmallumon. La reganto ĉi-foje ne proponis al la gastino eksidi. Rodis, ne vidinte konvenan meblon, kruciginte la krurojn, mallevis sin rekte sur la tapiŝon. Ĉojo Ĉagas levis la brovojn, per signo forpermesis Jangar-on kaj, paŝinte tien-reen laŭ la halo, haltis antaŭ Rodis, suspekteme kaj kolere rigardante al ŝi desupre malsupren.
— Ni demonstris la filmojn nur al tiuj, kiuj soifis scion, trairis maloportunan vojon al la stelŝipo kaj riskis esti kaptitaj fare de viaj kordonoj, — diris Rodis, ne atendante la demandon.
— Mi malpermesis publikan demonstron! — emfaze eldiris la reganto. — Kaj avertis, ke vi ne enmiksiĝu en la aferojn de la planedo!
— Publika demonstro ne okazis, — firme respondis Rodis. — Plenumante vian deziron, ni ne demonstris la filmojn al la tuta planedo. Probable, por tio vi havas kaŭzojn, ĉu?
— Mi malpermesis demonstri al iu ajn!
— Pri tio rajtas neniu ŝtato, neniu planedo en la universo. La sankta devo de ĉiu el ni estas rompi tian senprecedencan subpremon. Kiu rajtas malfermi al la pensanta estaĵo vojon al ekkono de la mondo? Faŝismaj diktaturoj de pasinteco de la Tero kaj de aliaj mondoj faris similajn krimojn, kaŭzante nekredeblajn malfeliĉojn. Tial kiam en la Granda Ringo oni trovas ŝtaton, malfermantan al siaj homoj vojon al scio, do tian ŝtaton oni detruas. Tio estas la sola okazo, donanta rajton al rekta enmiksiĝo en aferojn de fremda planedo.
— Ĉu povas juĝi ia via Ringo pri konkreta malutilo aŭ utilo en fremda vivo! — furioze kriis Ĉojo Ĉagas.
— Ne povas. Sed malpermeso ekkoni arton, sciencojn, vivon de aliaj planedoj estas neallasebla. Por establi kun vi amikajn rilatojn kaj interkomprenon, ni faris cedon, ne postulante tutplanedan demonstron de filmoj.
Ĉojo Ĉagas eligis malklaran sonon kaj pli rapide ekpaŝis laŭ la halo.
— Mi tre bedaŭras, — mallaŭte diris Rodis, — ke vi ne aprezis la stereofilmojn, kunportitajn de ni. Ili, kontraŭpeze al la premanta infero, kiun akumulis viaj prauloj tie, malsupre, pruvas finan venkon de la homa racio.
— Sed kio pri kontrolo? Kiu garantios plenan sendanĝeron de viaj filmoj? Tio estas propagando de fremdaj ideoj! Trompo!
— La komunisma socio de la Tero bezonas nek propagandon, nek trompon. Komprenu, reganto de la planedo! — Rodis salte ekstaris. — Por kio tion bezonus la Tero? Vi estas saĝa homo, malgraŭ ĉiuj limigoj de la diktatoraj kondiĉoj! Ĉu vi ne sentas, ke nia sola deziro, antaŭ ol ni forflugos hejmen, estas — kiel eble plej multe fordoni al vi, helpi al viaj homoj trovi vojon al alia vivo… senpage! Ne ekzistas pli alta ĝojo por homo, ol doni kaj helpi, komprenu do!
Ŝi tenis antaŭ la vizaĝo la impete kunkroĉitajn manojn kaj rigidiĝis je duonpaŝo for de Ĉojo Ĉagas, kliniĝinte antaŭen, kiel edukistino aŭ patrino de malsprita infano.
Pasia konvinkeco de la vortoj de Faj Rodis impresis la reganton. Li penseme ekrigardis al la planko kaj silente kondukis Rodis-on en la ordinaran lokon de iliaj renkontiĝoj — en la verdan ĉambron kun nigra meblaro kaj la aŭgura globo el vitroida kvarco. Tie li prenis sian pipon kaj eksuĉis el ĝi fumon kun la akra odoro, jam konata de Rodis.
— Homoj, — diris Ĉojo Ĉagas, kovrante per la palpebroj siajn mallarĝajn okulojn, — estas ombroj, ne havantaj signifon en la historio. Vivas nur iliaj faroj. Faroj estas granito, kaj vivoj estas sablo. Tielas antikva maksimo…
— Ĝin konas ankaŭ mi — de niaj komunaj prauloj… Sed rememoru, ke homamaso kaj reganto — dialektika unueco de kontraŭaĵoj — dise ne ekzistas. Kaj ambaŭ flankoj estas malkleraj, sadisme kruelaj, malamantaj unu la alian, speciale kiam maturiĝas kontraŭdiro inter socia komplikeco kaj spirita mizereco.