La kombilo de teroro de tempo al tempo kombis amasojn da «lovoj», altrangajn «serpentulojn», sciencistojn kaj «okulojn de la reganto», lasante neforgeseblan teruron. Timo de responso senigis homojn je iniciatemo. Timo de ajna risko kaj serĉado de senkulpigoj por ĉiuj vivokazoj estis preskaŭ ĉefa afero en laboro de tiuj homoj. Ili iĝis netaŭga homa materialo, simile al homoj, travivintaj katastrofon, kiuj ne plu povas lukti kontraŭ ajnaj malfacilaĵoj, ĉar la antaŭaj travivaĵoj paralizis iliajn cerbojn kaj volojn.
Ĉojo Ĉagas malamis sian ĉirkaŭaĵon, sed ne povis trovi eliron el la senelirejo, kien kondukis lin daŭrigo de la malnova politiko de la Saĝa Rifuzo.
Ĉojo Ĉagas batis la tablon per la eĝo de la mano. «Kaj por kio entute li serĉu eliron? La konfuzon alportis kun si la homoj, venintaj el la fora prapatrujo. La Tero estas senfine malproksima en spaco kaj tempo — fakte neatingebla. Baldaŭ la stelŝipo foriros hejmen, ĉio restos kiel antaŭe. Ili vane malŝparu sian tempon kaj foriru plej baldaŭ! Hodiaŭ li ekrevis, kiel stulta «mavo», kaj jam ne unuafoje! La belo, ne, io nekomprenebla en tiu sorĉistino rompas lian volon… Sufiĉas! Ĉu valoras garantiulino? Mi nur premu la butonon de voko… ne, sur la mara kabo sidas la diabla stelŝipo, kaj ankoraŭ la dua estis vokita por helpo. Ĉu sendi ŝin en la urbon? Tio estas apenaŭ racia. Kun sia akrega racio kaj satana delogeco ŝi kaŭzos menskonfuzojn. Mi ordonos al Tael veturigi ŝin en la Konservejon de Historio. Ŝi fosu montojn de dokumentoj, dum ŝiaj helpantoj pasigos en la urbo la permesitan tempon. La Konservejo troviĝas en malnova templo, ĉirkaŭigita per ĝardeno kaj muro, kaj «okuloj de la reganto» kun Tael zorgos, ke ŝi ne eliru el la destinita loko. Tael — kaj se li same trafos sub ŝian potencon? Stultaĵo, li estas tro senvalora, por imagi sin amiko de Rodis! Tamen, ni gvatu ilin ambaŭ. Io jam timigis ŝin. Eble, Tael? Se ŝi deklaris pri la rezigno de filmelsendoj, do, sekve, la teranoj komencis kompreni, kiu estas la mastro ĉi tie!»
Ĉojo Ĉagas etendis la manon al la ŝranketo, trovis sekretan risorton kaj prenis el elsaltinta kesteto globeton de odora nigra substanco. Li metis ĝin en la buŝon kaj, malrapide maĉante, fiksrigardis en profundon de la kristala globo.
Tiutempe Faj Rodis, malkontente sulkigante la brovojn, rigardis al si en la spegulo. Ŝi sentis ĉeeston de gvatantoj. Tiu konstanta subrigardado komencis ŝin inciti. Ŝi ŝaltis ekranadon, karesinte per la mano sian nigran SDP-on, kiel la solan proksiman kaj fidelan estaĵon.
«Sufiĉas ludi!» — la vesto de
Eksonis voksignalo el «Malhela Flamo».
— Ĉu vi estas laca, Rodis? — demandis Grif Rift.
— Ne. Simple malkontenta pri mi. Ĉion mi faras mise. Malbone mi komprenas tiun ĉi vivon kaj faras eraron post eraro… Ho ne, estas nenio serioza, — trankviligis ŝi, rimarkinte maltrankvilon sur la vizaĝoj de la amikoj.
— Kaj ĉe ni ĉio estas bonega, — diris Olla Dez. — Antaŭ horo ni unuafoje banis nin en la maro de Tormans. Kaj imagu, ni ĉiuj havas strangan senton de nekontenteco, mi ne komprenas, kial.
— Kaj mi finfine komprenis, — diris Neja Holli, — ĉi tie konsisto de saloj kaj ilia koncentriteco estas alia, ol sur la Tero.
— Tiuokaze ankaŭ tormansanoj ne ricevas ĝojon de maro, — diris Faj Rodis, — ja ilia sango, samkiel la nia, heredis la konsiston de akvo de la Monda oceano de la Tero. Ili portas en la sango la teran maron kaj, probable, sopiron pri ĝi…
La mallonga intervidiĝo finiĝis. Rodis, ne atinginte la kutiman internan trankvilon, ree okupiĝis pri la pentraĵo, skizante figuron de forta, scianta virino, simbolanta Mezuron. La virino kliniĝis al la homoj kun etendita mano, preta abrupte levi supren la unuan, kiu altiriĝos al ŝi. En ŝia vizaĝo estis sama konvinkiteco pri fina venko, kiel ĉe Tael. Antaŭnelonge, vidinte la novan varianton, Tael diris al Rodis, ke la «Mezuro» iĝis simila al ŝi.
Rodis laboris dum preskaŭ tuta nokto, ne suspektante, kiom baldaŭ ŝi devos forlasi la ĝardenojn Coam.
Ĉapitro 10
Sago de Arimano
Ĉedi Daan ankoraŭ ne kutimiĝis al bruo de la tormansa ĉefurbo. Neatenditaj sonoj penetradis en ŝian nanan ĉambreton sur kvara etaĝo de domo en la malsupra parto de Saĝejo. Konstruitaj el malmultekostaj sonkondukantaj materialoj, la muroj kaj la plankoj zumadis pro paŝado de homoj, loĝantaj supre. Aŭdeblis akra, neharmonia muziko. Ĉedi penis determini, de kie venas tiu malagorda bruo, por kompreni, por kio tiel bruas homoj, komprenantaj, ke pro malbona konstruo de siaj domoj ili malhelpas al la najbaroj. La tuta domo resonadis, la aŭdon senĉese tranĉadis frapoj, knaroj, fajfo, vibrado de akvokondukaj tuboj en la maldikaj muroj.