Kaj samtempe la gemastroj mirigadis Ĉedi-n per gaja senartifikeco kaj per amo al modestaj ornamaĵoj de sia malvasta loĝejo. Du-tri floroj en vazo el simpla vitro jam admirigis ilin. Se ili povis akiri iun malmultekostan statueton aŭ tason, do la plezuro daŭris dum multaj tagoj. En ĉiu loĝejo troviĝis ekrano de vidaparato kun potenca sonreproduktilo. Kaj vespere, kiam familianoj, tio estas homoj, vivantaj pare kaj kun infanoj ĝis la aĝo, respektiva al komenco de la unua ciklo de la Tero, sidis en siaj loĝejoj, kontemplante malhelajn etajn platajn ekranojn, bruego de sonakompano tremigadis murojn, plafonojn kaj plankojn de malfortikaj domoj. Sed ties loĝantoj rilatis al tio kun mirinda indiferenteco. Juna dormo estis forta: ili sentis nenian bezonon pri legado, pensado aŭ des pli meditado. Tre multe da libera tempo oni malŝparadis por vantaj konversacioj, babiladoj kaj onidiroj.
Sur la strato de Floroj de Feliĉo troviĝis lernejo — morna konstruaĵo el ruĝaj brikoj meze de aĉa, piedpremita ĝardeneto. Lecionoj en la lernejo okazadis ekde mateno ĝis vespero. De tempo al tempo la lernejan ĝardenon kaj la apudan parton de la strato bruigis muĝo, sovaĝa fajfado kaj ŝrika ridado — la geknaboj petolis dum paŭzoj inter lecionoj. Eĉ pli forta bruo sonadis vespere: krioj, paŝado, insultoj kaj interbatiĝoj — kvazaŭ koŝmara sonĝo pri homoj, kiujn malbona sorĉisto transformis en simiojn.
La lernantoj loĝis en longa konstruaĵo malantaŭ la lernejo dum la tuta periodo, kiam ilin, jam forprenitajn disde la gepatroj, oni preparadis al distribuado laŭ profesiaj lernejoj kaj al selektado al «lovoj» kaj «mavoj». Terura needukiteco de la infanoj neniun ĝenis. Eĉ plenaĝuloj opiniis preskaŭ malhonoro helpi malsanulon aŭ maljunulon, montri respekton al maljuneco, cedi ion al aliulo. Ne tuj komprenis Ĉedi, ke ne speciala perverseco de tormansanoj, sed disvastiĝintaj psikologiaj kompleksoj de humiligiteco kaj malplivaloreco kulpis pri tio. Kresko de tiuj kompleksoj en la mondo de absoluta potenco iris samtempe en du direktoj, kaptante ĉiam pli multajn homojn kaj ĉiam pli forte ekposedante ĉiun aparte.
La stranga socio de la planedo Jan-Jaĥ, ŝajne, tute ne pensis pri tio, kiel plifaciligi vivon de ĉiu homo, fari lin pli trankvila, pli bonkora, pli feliĉa. Ĉiuj plej bonaj cerboj estis celitaj nur al malplikostigo de produktado, al plimultigo de aĵoj — oni devigadis homojn ĉasadi aĵojn kaj morti pro spirita malsato eĉ pli frue ol sia fizika morto.
Rezulte aperadis multego da maloportunaĵoj kaj pro nepripensita konstruado, kaj pro senzorga teĥnologio kaj senkvalita laboro. Junaj «mavoj» ricevadis nur primitivajn metiajn rutinojn — veran majstrecon posedis neniu. Maloportunaĵoj de la vivo kaŭzadis milionojn da nenecesaj konfliktoj inter homoj, kie ĉiu estis siamaniere prava, kaj kulpis pri tio la socia ordo de la planedo, deviganta homojn barakti en ĉiutagaj malagrablaĵoj, por kies forigo neniu faris ion ajn. La tormansanojn gvidis nek moralo, nek religiaj reguloj, ne parolante eĉ pri supera konscienco. Plene mankis konstanta, strikta kaj ĉiuflanke ellaborita sistemo de edukado de homoj kiel anoj de la socio. Nenio moderigis spontanean strebon fari spite al aliaj, venĝi sian humiliĝon al najbaro. Idiotaj kritikaj rimarkoj, insultoj, mokado je homoj en industrio kaj en sferoj de arto kaj scienco trapenetris la tutan vivon de la planedo, premante ĝin per venenita zono de infereco. Evidente, poste, ĉe la sama sistemo de regado, estos ĉiam malpli da bonkoreco kaj toleremo, ĉiam pli da kolero, mokoj kaj insultoj, pli karakteraj por paviana grego, ol por teĥnike evoluinta homa socio.
Antaŭ pli ol du mil jaroj kelkaj nacioj sur la Tero kredis, ke politikaj programoj, aplikitaj al ekonomio fare de totalisma potenco, povas ŝanĝi la iron de la historio sen anticipa preparo de la psikologio de homoj. Ne scipovante plibonigi la sorton de la popoloj, la dogmuloj tre forte influis sortojn de apartaj personoj. La Sago de Arimano trafadis sen misoj, ĉar nepreparitaj ŝanĝoj rompadis la delonge kaj per granda kosto atingitan stabilecon de la socio. La necesan mezumigon de sociaj fenomenoj oni ne sukcesis atingi. Male, plifortiĝis ĵetiĝado de unu ekstremaĵo al alia, sen scienca analizo kaj registrado de feliĉo kaj bonstato de homoj. Tio konsistigis la ĉefan plagon de oligarkiaj reĝimoj kaj tre demonstre estis manifestiĝanta sur Tormans.
La difektoj de la socia ordo de Tormans, kiujn antaŭe sciis Ĉedi Daan, metis ŝin en la pozicion de fremda, kvankam favora observanto. La senpera tuŝo kun la «difektoj» komenciĝis ekde la unuaj tagoj de la vivo sur la strato de Floroj de Feliĉo, kaj tiam la sentoj de Ĉedi iĝis tute aliaj.