Neatenditaĵoj aperis jam dum ŝia unua promeno kun Casor. Tormansanoj iris laŭ strato en kontraŭaj direktoj iel ajn, ne laŭ certa flanko. Tiuj, kiuj estis pli fortaj, intence iris kontraŭen, dispuŝante renkontatojn, devigante tiujn ĵetiĝi flanken, kaj malĝentile respondis al riproĉoj. Ĉie, kie trairejoj estis densigantaj homamason — ĉe parkaj pordegoj, ĉe pordoj de amuzejoj, de vendejoj (sur Tormans, samkiel ĉie, kie ekzistis malegaleco de distribuado, konserviĝis la mona sistemo de pripago de laboro por la du malsupraj klasoj de la socio), manĝejoj kaj veturiloj, — fortikaj viroj kaj virinoj dispuŝadis pli malfortajn samcivitanojn, penante trairi unuaj. Ĉion ĉi jam konis Ĉedi, kaj, malgraŭ la trejnita volo, ofte kaptadis sin je tio, ke ŝi apenaŭ retenas paroksismojn de indigno. La nepra strebo superi, antaŭi, almenaŭ por minuto, aliajn homojn povus ŝajni malsana idioteco al tiu, kiu ne konis la inferecan psikologion.
Iufoje Casor, pala kaj timigita, diris al Ĉedi, ke oni vokis ŝin en la lokan Domon de Kunvenoj por la «Renkontiĝo kun Serpento». Tiaj renkontiĝoj okazadis en ĉiu distrikto de la urbo du-tri-foje dum jaro. Malgraŭ ĉiuj penoj de Casor klarigi sencon kaj celon de tiuj renkontiĝoj, la esenco de la afero restis por Ĉedi nekomprenita. Finfine Ĉedi decidis, ke tio estas antikva kulta rito, kiu iĝis tradicio ĉe la nereligiaj homoj de la moderna Jan-Jaĥ. La teruro, kiun sentis Casor pri tiu invito, aŭ, pli ĝuste, ordono, suspektigis Ĉedi-n pri io malbona kaj ŝi insistis pri komuna vizito de la «Serpento».
Granda, malbone aerumita halo estis rapide pleniĝanta per homoj. Sidantajn en meza vico Casor-on kaj Ĉedi-n neniu atentis. La kunvenintoj sidis en nervoza atendo. Sur malhelaj vangoj de unuj montriĝis ruĝo de ekscito, aliaj, male, rimarkeblis pro flava paleco de siaj vizaĝoj. Kelkaj maltrankvile paŝadis laŭ larĝaj trairejoj inter la vicoj, mallevinte la kapojn kaj ion mallaŭte zumante, sed ne versojn, kiel komence pensis Ĉedi. Tormansanoj entute tre malofte laŭtlegis versaĵojn, ĝeniĝante pro sentoj, esprimitaj en poezio. Plej verŝajne ili zumis iajn parkeritajn formulojn aŭ regulojn.
La halo entenis ĉirkaŭ mil «mavojn», tio estas homojn ne pli aĝajn ol dudek kvin jarojn, laŭ la tera kalkulo.
Kvar batoj je granda gongo plenigis la halon per vibranta zumado de kupro. La kunvenintoj rigidiĝis en streĉitaj pozoj, rektiginte la dorsojn kaj direktinte rigardojn al la platformo de la malgranda scenejo, al kiu estis kunirantaj, mallarĝiĝante, la linioj de la muroj, de la plafono kaj de la planko.
El mallumo de koridoro, situanta malantaŭ la prilumita scenejo, elruliĝis kuba postamento, farbita per interplektiĝantaj nigraj kaj flavaj strioj. Sur ĝi staris «serpentulo» en longa nigra vesto, tenante en la mano malgrandan sontranssendilon.
— Venis la tago de renkontiĝo! — ekkriis li por la tuta halo, kaj Ĉedi rimarkis, kiel tremas la fingroj de Casor. Ŝi prenis la malvarmiĝintajn manojn de la junulino en la siajn, trankvilajn kaj varmajn, kunpremis ilin, sugestiante al la tormansanino animan trankvilon. Casor ĉesis tremi kaj per rigardo dankis Ĉedi-n.
— Hodiaŭ la regantoj de la granda kaj glora popolo de Jan-Jaĥ, — la «serpentulo» riverencis, — kontrolas vin per la nevenkebla scio de la Serpento. Tiuj, kiuj kaŝiĝos, mallevinte la okulojn, estas kaŝitaj malamikoj de la planedo. Tiuj, kiuj ne povos ripeti la himnon de fidelo kaj obeo, estas malkaŝaj malamikoj de la planedo. Tiuj, kiuj kuraĝos kontraŭstarigi sian volon al la volo de la Serpento, estas nepre enketendaj ĉe helpantoj de Jan Gao-Juar!
Casor tremeris kaj apenaŭ aŭdeble petis Ĉedi-n teni ŝin je la mano, ĉar tuj komenciĝos la plej timiga. Cedante al subita intuicio, Ĉedi metis Casor-on en katalepsian staton. Kaj ĝustatempe!