Ĉedi komprenis, ke la domoj estis konstruitaj iel-tiel kaj ne estis kalkulitaj por tia nekredebla kvanto de loĝantoj. Kaj la strato estis planita sen atento de resonado kaj iĝis amplifilo de bruo. Ĉiuj penoj malstreĉiĝi kaj transiri al interna kontemplado fiaskis. Tuj kiam Ĉedi sukcesadis forbari sin de la malagorda ĥoro de sonoj, tiam subite bruadis longaj kaj akraj frapoj. Evidentiĝis, ke tio frapadis pordoj en domoj aŭ veturiloj. Tormansanoj, ne edukitaj socie, eĉ opiniis ŝiko pli forte frapfermi pordon. Al Ĉedi antaŭ ĉio ĵetiĝis en la okulojn, ke tormansanoj tute ne scipovas konformigi sin al la kondiĉoj de sia densa vivo kaj plu kondutas tiel, kvazaŭ hieraŭ forlasis vastajn stepojn.
Ĉedi aliris la fenestron, elirantan sur la straton. La maldikaj malglataj vitroj misformis la konturojn de la kontraŭa domo, kiu kiel morna giganto ŝirmis la ĉielon. La akrevidaj okuloj de Ĉedi rimarkis fumeton de gasoj, saturitaj per karbona kaj plumba oksidoj, leviĝantan el subteraj tuneloj, destinitaj por pezaj urbaj transportiloj.
Unuafoje ne per imago, kiel dum lecionoj de historio, sed per la tuta korpo sentis Ĉedi malvastecon, premantan atmosferon kaj maloportunecon de la urbo, konstruita nur por plej malmultekoste nutri kaj provizi per ĉio necesa sennoman amason da homoj — abstraktan kvanton da konsumantoj de nutraĵo kaj akvo.
Ne eblis pensi pri koncentriĝo kaj ripozo, ne lerninte forbari sin de la senĉesa kakofonio.
Al la vesto same necesis kutimiĝi. Ĉedi tremigis ĉiujn muskolojn de la korpo, masaĝante la haŭton, jukantan sub la vesto. Pri la supra vestaĵo oni ne povus plendi. Ŝtalkolora bluzo kun alta kolumo, zonita per mola nigra zono, kaj larĝa pantalono el sama ŝtofo plaĉis al Ĉedi. Sed oni devigis ŝin surmeti ankaŭ malsuprajn vestaĵojn: tute nekonatan por teranino mamzonon kaj rigidan jupeton. La novaj amikoj kredigis Ĉedi-n, ke apero sur strato sen tiuj strangaj iloj povas kaŭzi skandalon.
Ĉedi obeis kaj sidis duonnuda, dum la gastigantino kaj ŝia fratino klopodis, adaptante la veston. La cindraj haroj de Ĉedi jam en la ĝardenoj Coam iĝis peĉ-nigra malmola hararo, kian junulinoj de la planedo Jan-Jaĥ ŝatis porti aŭ senorde hirtita, aŭ plektita en du striktaj mallongaj harligoj. Kontaktaj lensoj ŝanĝis la koloron de la okuloj. Nun, kiam Ĉedi aliradis al spegulo, al ŝi rigardadis fremda kaj iel malagrabla vizaĝo. Sed du ŝiaj gastigantinoj senlace admiradis ŝin, promesante multegajn venkojn super viroj. Sed ĝuste tion Ĉedi strebis malpleje. Rapida plenumo de la misio dependis de plena libero de ŝi kiel observanto.
La amikoj de Tael kondukis Ĉedi-n ĉi tien nokte. La strato Hej-Goj, alivorte de Floroj de Feliĉo, estis loĝata de «mavoj». Ŝin akceptis geo de junaj tormansanoj kaj fratino de la gastigantino, provizore loĝanta ĉi tie.
La trisilaba nomo de tiu juna virino mallongiĝis kiel Casor. Ŝi proponis sin kiel akompanantinon de Ĉedi laŭ Saĝejo. Por junaj — kaj speciale por belaj — virinoj promenoj laŭ la ĉefurbo de Jan-Jaĥ vespere estis danĝeraj, ne parolante eĉ pri nokto, kiam eĉ fortaj viroj ne aperadis sur strato sen ekstrema neceso. Virinojn ofendadis aŭ atakadis precipe junuloj, obsedataj de seksa psikozo. Belo, anstataŭ esti defendo, nur pli forte altiradis junajn banditojn, kiel rabobestojn altiras odoro de sango.
La fidela blua SDP kun la submetitaj piedoj kuŝiĝis sub la liton (ĉi tie oni dormadis sur altaj kuŝejoj el fero aŭ plasto) kaj estis kovrita per la litkovrilo, mallevita ĝis la planko. Tio estis antaŭgardo, kiel oni klarigis al Ĉedi, por ke la gemastrojn oni ne eksuspektu pri ligo kun la loĝantino de la Tero. Oficiale Ĉedi estis traktata kiel gastino de familio de inĝeniero de grandega fabriko, kaj kontakton de la stelŝipanino kun malkleraj, needukitaj «mavoj» oni opiniis nepermesebla. La gemastroj povus pagi pro tio per ekzilo el la ĉefurbo. Serioza danĝero: en aliaj lokoj de la planedo la vivo estis pli malfacila. Tie homoj ricevadis kontraŭ sia laboro malpli grandan pagon kaj tial havis malpli multe da mono por nutrado, por akirado de aĵoj kaj por amuzoj.
Al la loĝantoj de Saĝejo kaj de ankoraŭ du-tri grandegaj urboj sur bordo de la Ekvatora maro enviis la ceteraj, malpli feliĉaj loĝantoj de Jan-Jaĥ.
La esenco de tiu feliĉo restis nekomprenebla por Ĉedi, ĝis ŝi komprenis, ke riĉo kaj malriĉo sur la planedo Jan-Jaĥ estis mezurata per sumo de etaj aĵoj, persone posedataj de ĉiu. En la tutplaneda skalo, en ekonomiaj informoj, en mesaĝoj pri sukcesoj figuris nur aĵoj kaj estis plene ekskluditaj la spiritaj valoraĵoj. Ĉedi poste konvinkiĝis, ke memperfektiĝo ne konsistigis taskon de la homaro de Jan-Jaĥ.