— Do, vi ne kredas je ni, ne opinias necesa la renverson?
— Jes. Mi aŭdis nur malplenajn vortojn. Vi kaj viaj kompliculoj ne havas sciojn, ne ellaboris programon kaj ne esploris la situacion. Vi ne scias, de kio komenci, al kio strebi, krom hierarkiaj remetoj en la supera klaso de Jan-Jaĥ.
La «serpentulo» ekstaris kun la ŝtona vizaĝo. Kun peno li deklaris, ke estas ankoraŭ unu peto, pri kiu, li esperas, la teranoj ne rifuzos al li.
— Sciigu al niaj kuracistoj rimedojn por plilongigo de vivo. Kiel vi atingas vian forton kaj belon kaj vivas duoble pli longe ol ni.
— Por kio vi sciu?
— Kiel por kio? — ekkriis la oficulo.
— Ĉio devas havi celon kaj sencon. Longa vivo necesas al tiuj, kiuj estas spirite pli riĉaj, kiuj povas multe doni al homoj, sed se tio ne estas, do por kio? Estas milionoj da vi, zorgantaj pri nenio, krom vi mem, viaj privilegioj, da indiferentaj parazitoj, sen konscienco, moralo, devo. Vi deflankiĝas de viaj rektaj devoj kaj samtempe prenas al vi centoble pli, ol ĉi tie estas donata al ajna alia ano de la socio. Kiaj konvinkoj permesas al vi agi simile al rabistoj, finante la aferon de viaj stultaj antaŭuloj, kiuj elĉerpis la rimedojn de la planedo kaj de la homaro de Jan-Jaĥ? Ĉu via kapo ne turniĝas dum rigardo en la grandegan abismon inter vi kaj la popolo?
La «serpentulo» eligis malklaran sonon, kunpremis la pugnojn, piedfrapis kaj subite impetis al la elirejo.
— Haltu!
La neordinare akra kaj nevenkeble potenca ordono de la tera virino katenis lin al la loko. Obeante, li humile rigardis al Rodis. Tiu per nekapteble rapida movo, karaktera por la teranoj, pasigis la manojn laŭ lia vesto, trovis en la interna poŝo sur la brusto pezan skatoleton kaj revenis al la SDP. Facila klako — kaj ĉiuj registraĵoj estis forviŝitaj. Kaj Rodis remetis la skatoleton. Dum tuta tiu tempo la oficulo staris kiel fosto, ripetadis laŭte: «Mi nenion memoras, tute nenion memoras», — ne sentante, kiel ankaŭ en lia kapo forviŝiĝas memoro pri la okazinta konversacio. Faj Rodis kun siaj naturaj kapabloj ne bezonis IMM-on. La «serpentulo» ektrenis sin al la pordo, riverencis kaj malaperis. Rodis malŝaltis la sondefendon, kaj tuj eksonis signaloj de voko. Aperis bildo de Eviza, maltrankvila kaj pro tio eĉ pli ĉarma.
— Ĉedi estas grave vundita. Kun frakaso de ostoj. Ŝi estas ĉe mi en la hospitalo.
Eviza listigis kuracilojn kaj instrumentojn, ricevendaj el «Malhela Flamo», kaj diris, ke ŝi kun Norin tuj iros al la urbestro, por averti lin pri sendo el «Malhela Flamo» de aŭtomata diskavio kaj por interkonsenti pri loko de ĝia alteriĝo.
— Ĉu Ĉedi estas en konscio?
— Dormas.
— Mi venos.
Rodis metis la eĝon de la manplato vertikale (la signalo de fino de komunikado) kaj komutis la SDP-on al la gvida signalo de la ŝipo.
Vir Norin kaj Eviza venis al la urbestro en grandan domon sur monteto, nemalproksime de la Centra hospitalo. Centoj da homoj svarmis laŭ malhelaj altaj koridoroj, kien estis elirantaj multegaj pezaj pordoj. La ĉiopovaj kartetoj faris sian efikon. Ambaŭ teranojn oni kondukis al la estro, eĉ al kies sekretarioj ordinaraj «mavoj» kaj «lovoj» de la ĉefurbo povis trafi nur post kelkaj monatoj da atendo.
Grandega ĉambro kun giganta tablo substrekis la valoron de la oficulo — granda, prizorgita kaj senfine gravmiena, sidanta en profunda fotelo. Li ekstaris kun rimarkebla peno, riverencis kaj ree plaŭdfalis sur sian lokon, silente montrinte al Vir kaj Eviza seĝojn antaŭ la tablo.
Vir Norin en kelkaj vortoj esprimis la peton. Sekvis longa silento. La oficulo foliumis iajn paperojn, kuŝantajn antaŭ li, levis la okulojn, kaj la teranoj ekvidis la konatan malspritan orgojlon, kiu faris similaj ĉiujn «serpentulojn».
— La okazo estas neordinara. Neniam oni per aŭtomatoj pafis al la urbo. Mi ne povas permesi.
— Sed tiaspecaj urĝaj sendoj dum jarmiloj estas praktikataj sur la Tero. Tio estas absolute sendanĝera! — kredigis Vir Norin.
— Kaj se io paneos? Se la disko falos en lokon de loĝado de gravaj personoj…
— Komprenu, tio ne povas okazi!
— Tutegale tielaĵoj ne estas en la ukazoj. Necesas demandi la Kvaropan Konsilion!
— Do demandu! Temas pri vivo de homo!
La «serpentulo» iĝis timigite-indignanta, kvazaŭ oni ofendis la superan potencon en lia persono.
— Eĉ se mi kuraĝos uzi la rektan komunikan kanalon, por raporti, do tutegale ne eblas tuj ricevi permeson. Kaj mi ne estas certa, ke la decido estos pozitiva.
Eviza salte ekstaris, ŝiaj okuloj ekbrilis. Ekstaris ankaŭ Vir Norin. Ili rigardis unu al la alia kaj subite ekridis.
— Ĉu veras, ke altaj estraj personoj estas destinitaj por fari responsajn decidojn? — milde demandis Eviza.
— Nur tiel!
— En la leĝoj estas nenio permesanta sendon de aŭtomato. Sed estas ankaŭ nenio malpermesanta, ĉu ne?
La «serpentulo» esprimis ian konfuzitecon, sed baldaŭ rekonsciiĝis.
— Se ne estas skribita en la leĝoj — sekve, nepermesita.
— Vi estas destinita ĝuste por solvo de neantaŭviditaj situacioj, alie por kio vi estas ĉi tie?
— Mi estas por gardi interesojn de la ŝtato, — orgojle diris la «serpentulo».