— Pli ol kvincent, — tuj respondis Rodis, — tricent markas nuancojn de pasio, kaj ĉirkaŭ mil kvincent priskribas homan belon. Kaj ĉi tie, en libroj de Tormans mi trovis nenion, krom mizeraj penoj priskribi, ekzemple, belan amatinon per ilia malriĉa lingvo. Ĉiuj iĝas similaj, perdiĝas poezio, la sento obtuziĝas per monotonaj ripetoj. La oligarkoj (certe, per siaj kleraj helpantoj) despere luktas por kaŝi de homoj iliajn spiritajn kapablojn kaj ligitajn kun tio grandajn fortojn de la homa naturo. Samtiel ili penas malpligrandigi kaj senvalorigi la fizikan belon, por ke ordinara homo en nenio povu opinii sin pli bona aŭ pli alta ol la regantoj. Iliaj kleraj servantoj ĉiam pretas primensogi, negante la spiritajn fortojn, kaj priridi la belon.
— En la antikva tempo de Eŭropo kaj Proksima Oriento, de la mezepoka Hindujo, — daŭrigis Rodis, — la korpa amo interplektiĝis kun religio, filozofio, ritaro. Poste sekvis reakcio: la Malhelaj Jarcentoj, leviĝo de religio kaj malakcepto, subpremo de erotiko. Nova reakcio — kaj en la EDM renaskiĝis primitiva erotiko kun formorto de religieco, sur malpli forta fizika bazo. Ne rezultis, kiel antaŭe, potenca ekflugo de sentoj. Tiun periodon — la lastan en la ekzisto de la kapitalismaj rilatoj en socioj de la Tero — aldone karakterizis utilismo. Erotikon, kaj politikon, kaj sciencon — ĉion oni traktis el vidpunkto de materia utilo kaj mono… Utilismo nepre kondukis al limigiteco de sentoj, kaj ne nur de pensado. Tial la tormansanoj devas unue restarigi normalan senton de la mondo. Nur poste ili kapablos al la vera erotiko. Vi tro abrupte startis, Eviza! Sed sufiĉas!
Rodis komencis pasigi la fingrojn laŭ la korpo de Eviza, premante sur certajn punktojn kaj parolante ritme-muzikajn vortojn. Ne pasis eĉ kelkaj minutoj, kaj Eviza jam dormis kun infana senzorgeco. La sulkoj de ĉagreno kaŝiĝis nur en la buŝanguloj, sed baldaŭ ankaŭ ili malaperis. Poste Rodis ekstaris sur la genuojn kaj, fleksiĝinte malantaŭen, per la kapo tuŝis la plankon, rektigante la dorson. Ŝiaj kunulinoj apartenis al la aĝo, kiam fortoj rapide restariĝas en profunda kaj sana dormo. Rodis estis admiranta ambaŭ kaj ĝojis. Ili faris, kion povis, por esploro de Tormans, kaj, nature, ne povis ŝanĝi ĉi-tiean vivon. Nun ili revenos sur «Malhelan Flamon». Pro pecoj, kiujn Eviza kaj Ĉedi ankoraŭ aldonus al la giganta tasko de turno de la historio de Tormans, ne indis plu riski iliajn vivojn. La antropologo Ĉedi kaj la kuracisto de la Stela Floto Eviza ankoraŭ vizitos multajn lokojn de la universo, donos al la Tero siajn infanojn, vivos longan, interesan vivon. La senlima humiligo de la homo sur Tormans kaj la suferoj, travivitaj ĉi tie, la naskiĝintaj tristo kaj kompato al la kunfratoj, forviŝiĝos, mildiĝos kaj finfine ĉesos maltrankviligi ilin sur la Tero…
La pordo malrapide malfermiĝis, eniris la SDP kaj rigidiĝis ĉe la piedoj de Rodis. Ŝi demetis de ĝia kloŝo pezan blankan bareleton kaj, kun ioma peno metinte ĝin sur la fenestron, enŝraŭbis bluan konuson en specialan elstaraĵon de la supra rando. Inter la ekipaĵo de Eviza Rodis trovis altan glason, diafanan ĝis nevidebleco, kaj, turninte la konuson, verŝis en la trinkujon same diafanan likvaĵon. Rodis singarde gustumis ĝin, ŝia vizaĝo eklumis pro plezuro. Post mineralizita, nepura, odoranta per rusta akvokondukilo kaj per malmultekosta baktericido akvo de la ĉefurbo estis nepriskribeble agrabla la gusto de la tera akvo. Neja Holli ne forgesis sendi el la stelŝipo ankaŭ teran koncentritan manĝaĵon.
Rodis komencis prepari la manĝaĵon por Ĉedi kaj Eviza.
En la ĉambron haste eniris la pala kaj ŝvita ĉefkuracisto.
— Mi ne konjektis, ke ĉe mi ĉi tie estas la regantino de la teranoj, — riverencis li al Rodis, — al vi estas maloportune kaj malvaste. Sed tion ni aranĝos poste, kaj nun iru en mian kabineton. Oni postulas vin el la ĝardenoj Coam. Ŝajnas, — la vizaĝo de la ĉefo ricevis preĝan esprimon, — kun vi deziras paroli la Granda kaj Saĝa mem…
Faj Rodis ekstaris antaŭ la ekrano de ambaŭdirekta komunikado de Jan-Jaĥ, sur kiu baldaŭ aperis la konata figuro de la reganto. Ĉojo Ĉagas estis sulkiginta la brovojn. Li faris abruptan geston direkte al la ĉefkuracisto — kaj tiu, malalte kliniĝinte, pafis sin for el la kabineto.
Ĉojo Ĉagas pririgardis Rodis-on en ŝia arĝenteca ĥalato, tra kiu videblis kostumo de ordinara virino de Jan-Jaĥ.
— Malpli efekte, ol viaj antaŭaj vestoj. Sed tiel vi ŝajnas pli proksima, ŝajnas mia… regatino, — emfaze diris li. — Kaj tamen mi estis mirigita, eksciinte, ke vi estas ĉi tie.
— Se ne okazus la katastrofo kun Ĉedi, mi ne forlasus la Konservejon. Tie estas tre interesaj materialoj, kaj vi agis sagace, forsendinte min tien.
Ĉojo Ĉagas iomete mildiĝis.
— Mi esperas, ke vi konvinkiĝis ankoraŭfoje, kiom danĝera estas komunikiĝo kun nia sovaĝa kaj malbonkora popolo? Preskaŭ pereis nia kvara gastino!
Faj Rodis deziris demandi, pro kies kulpo la popolo de Jan-Jaĥ troviĝas en tia stato, sed incitado de la reganto ne estis en ŝiaj planoj.