Desinfektante sin, Eviza sukcesis ripozi kaj tuj komencis la operacion. La ĥirurgoj de Tormans ekvidis strangan teĥnikon de la tera kuracisto. Eviza kuraĝe distranĉis ĉiujn lezitajn lokojn per laŭlongaj tranĉoj, skrupule evitante ŝiri ne nur malgrandajn nervajn branĉetojn, sed ankaŭ limfajn angiojn. Ŝi kunfiksis la frakasitajn ostojn, ĝis etaj osteroj, per iaj ruĝaj kroĉiloj, izolis la ĉefajn sangajn angiojn, tranĉis ilin kaj konektis al ili malgrandan pulsantan aparaton. Poste la tuta operacia kampo estis kvinfoje impregnita per OMN — solvaĵo de rapida regenero de ostoj, muskoloj, nervoj; la tranĉoj estis kunigitaj per nigraj kroĉiloj. Aperis dua aparato por masaĝo de vundorandoj kaj samtempe por enfrotado de densa likvaĵo de haŭta regenero — HR. Tuj Eviza vekis Ĉedi-n, abunde trinkiginte ŝin per emulsio, simila al lakto. Vir Norin, vestita kiel flegisto, kun senfina gardemo demetis Ĉedi-n de la operacia tablo. La teranoj nun ne zorgis pri plenumo de la tormansaj decoj, ne fidante al sterileco de tukoj. La astronavigaciisto portis sur la etenditaj brakoj tute nudan Ĉedi-n en destinitan por ŝi etan ĉambron. Tie li kuŝigis ŝin sur liton el speciala, arĝente brilanta ŝtofo, kaj kovris per diafana malpeza kloŝo, anticipe streĉita sur metalan skeleton. La cindre-lazura naŭpiedulo de Ĉedi jam staris apud la lito. Al ĝi oni konektis multecilindran aparaton kun sistemo da tuboj, per siaj ekstremaĵoj fiksitaj en la kloŝo. Eviza Tanet, ripozante, etendiĝis sur malmola divaneto, facile apogiĝinte sur la maldekstran brakon kaj metinte la fleksitan dekstran malantaŭ la kapon. Ŝi rigardadis al koloneto da indikiloj ĉe sia litkapo, kun dratoj, fiksitaj sur la tempioj, la kolo, la brusto kaj la manradikoj de Ĉedi.
Vir Norin danke rigardis al Eviza, forte premis la kubuton de ŝia fortika brako, elstariĝintan el sub densaj, tre buklaj haroj de ŝia nuko, kaj ekiris al la elirejo, singarde paŝante laŭ la planko, ankoraŭ humida pro desinfekto.
La astronavigaciisto ankoraŭ ne forlasis la grandegan konstruaĵon de la hospitalo, kiam en la ĉambron al dormanta Ĉedi kaj duondorma Eviza eniris homo en ĉifita kaj forlavita flava ĥalato de vizitanto, kun oblikve vindita vizaĝo. Eviza salte ekstaris kaj ĵetis sin sur lian kolon.
— Rodis!
— Mi venis por anstataŭi vin, — kaj Rodis movis la fingrojn laŭ la kaviĝinta vango de Eviza.
Eviza fermegis la okulojn, kiel infano pro sapo, trafinta tien, kaj nege turnegis la kapon.
— Ne nun. Forpasos la nerva streĉiĝo, kaj mi estos trankvila.
— Mi forigos ĝin. Kuŝiĝu!
— Mi tiel longe ne parolis kun vi, eĉ per SDP. Ĉu oni por longe permesis al vi foriri?
Rodis ekridis knabinece sonore kaj senzorge.
— Neniu permesis, same kiel la alterigon de la diskavio. Se mi petus permeson, ili eĉ morgaŭ ne solvus la grandan demandon. Kaj mi estos ĉi tie kun vi kiom necesos.
— Kaj tiu maskerado?
— Faro de Tael kaj liaj amikoj.
Rodis surmetis super la nigra tormansa vesto perle-arĝentan araneaĵon de la tera kuracista vesto.
— Kaj kie estas via SDP, Rodis?
— Malŝaltita. Oni alveturigos ĝin ĝis la nokto kaj lasos ĉe la enirejo de tiu ĉi konstruaĵo. Mi ĝin vokos ĉi tien. Nu, kuŝiĝu, kaj mi iom paŝados laŭ la ĉambro, forigos alispecan eksciton. Mi delonge ne spertis tian ĝojon de longa piedirado, kiel hodiaŭ. Ŝajnas, mi tutan eternon vivas en denso — natura sur la ŝipo kaj senbezone deviga sur Tormans.
— Ĉedi same ne povis kutimiĝi al tia vivo. Ŝiaj longaj promenoj estis utilaj por konatiĝo kun homoj kaj moroj, sed finfine kondukis al la katastrofo, — diris Eviza.
— Kio kaŭzis la atakon?
— Ŝi ankoraŭ nenion povis diri. La atakinto tuj mortigis sin. Ŝi apenaŭ scias pri tio.
Rodis ekpensis kaj diris:
— La kaŭzo de ĉio ĉi estas seksa needukiteco, naskanta la Sagon de Arimano. Cetere, mi aŭdis pri via prelego pri erotiko de la Tero. Vi malsukcesis eĉ kun kuracistoj, kaj ili devus esti edukitaj tiurilate.
— Jes, domaĝe, — malgajiĝis Eviza, — mi volis montri al ili regon super deziro, ne perdigantan seksajn sentojn, sed male, kondukantan al pintoj de pasio. Kiom ĝi estas pli hela kaj forta, se oni ne treniĝas sur ĝia kondukŝnuro. Sed kio fareblas, se ili, kiel diris al mi Ĉedi, havas nur unu vorton por amo — por fizika kuniĝo, kaj ankoraŭ dekon da vortoj, kiujn oni opinias maldecaj. Kaj tio estas pri la amo, por kiu en la lingvo de la Tero estas multegaj vortoj, mi ne scias, kiom.