Vir Norin metis la manon sur la ŝultron de Eviza.
— Ni ne perdu tempon. Tio estas ne pli ol strikte programita roboto. Por lia funkcio sufiĉus simpla sonregistraĵo.
La oficulo minace levis sin. La astronavigaciisto etendis al li la manon per la manplato antaŭen.
— Sur la lokon! Dormu! Forgesu!
La «serpentulo» falis en la fotelon, malferminte la okulojn kaj pendiginte flanken la kapon. Eviza kaj Vir Norin eliris el la kabineto, dirinte al la du sekretariinoj, ke la oficulo konversacias kun la Kvaropa Konsilio. Sankta timo sur la vizaĝoj de la sekretariinoj diris pri tio, ke la urbestro bone satdormos.
— Ni alterigu la senpilotan diskavion sen ajnaj ukazoj, — decidis Vir Norin. — Tael trovos lokon. La aŭtomato prenos tiom da ŝarĝo, kiom oni sukcesos ŝtopi, ankaŭ por Tael! Rapide al la SDP! Rodis interkonsentis kun Rift, kaj Tael jam estas apud ŝi.
Tael kaj liaj amikoj instalis kondukan signalilon en sekiĝinta ĝardeno, proksimume je kilometro for de la Centra hospitalo. La roboto-disko dum deksep minutoj pasis la distancon inter la stelŝipo kaj Saĝejo. Eviza kaj Vir Norin, preninte la necesan, kure impetis al la hospitalo, kaj la grupo de Tael restis por elŝarĝi senditajn al ili materialojn kaj aparatojn. Grif Rift promesis nokte sendi ankoraŭ unu diskon kaj transdonis instrukcion pri regado de la aŭtomato. La tormansanoj povis kaŝi la roboton en fidinda loko aŭ dronigi en la oceano.
Ĉedi-n oni alportis en la hospitalon senkonscia. Komence oni kuŝigis ŝin en koridoron, plenŝtopitan per litoj. La deĵoranta kuracisto ne kredis al la deklaroj de la «liluloj» — malfeliĉe, de la plej malalta rango, — kaj nur ridegis responde al kredigoj, ke tiu knabino alflugis el la Tero. Tro malprobabla ŝajnis ŝia apero nokte, en ordinara vesto de «mavoj», kaj eĉ vundita en strata interbatiĝo. La lasta dubo, aperinta dum esploro de ŝia mirinde perfekta korpo, elvaporiĝis, kiam Ĉedi en deliro prononcis kelkajn vortojn en bona lingvo de Jan-Jaĥ, kun la sonora akĉento de la vosta hemisfero. La kuracisto trovis la vundojn mortaj. Li ne opiniis sin kapabla savi la junulinon. Ne indis vane turmenti ŝin, elirigante el la benita ŝoko. Kaj la ĥirurgo rezignis pri ŝi, ne sciante, ke ĝuste en tiu ĉi tempo la «okulo de la reganto» estis ordonanta per ajna kosto trovi Eviza-n Tanet.
La forta volo de Ĉedi helpis al ŝi elmergiĝi el ruĝa maro de doloro kaj malforteco, droniginta la konscion. Ŝi kuŝis sen vesto, kovrita per flava ŝtofo, sur mallarĝa fera lito, sub akra lumo de vakua lampo, ŝirmita per nenio. Tiaj lampoj, tranĉantaj okulojn, troveblis sur Tormans en ĉiuj oficejoj kaj en loĝejoj de «mavoj». Ĉi tie, en la hospitalo, la akra lumo ŝajnis neeltenebla, sed neniu el sterniĝintaj sur la najbaraj litoj ĝemantaj delirantoj atentis ĝin. Dum nokta tempo la malsanulojn ne vizitadis flegistinoj aŭ kuracistoj. La homoj estis pasigantaj la longan nokton de Tormans sole kun siaj suferoj, estante tro malfortaj por leviĝi aŭ ekparoli inter si.
Ĉedi komprenis, ke ŝi mortos, lasita al sia sorto. Superante nekredeblan doloron kaj turniĝon en la cerbo, Ĉedi iom levis sin, mallevinte la piedojn de sur la lito, kaj ree senkonsciiĝis. Pikanta injekto rekonsciigis ŝin. Malferminte la okulojn, Ĉedi ekvidis rekte super si la brulantan pro maltrankvilo vizaĝon de Eviza.
Akompane de la deĵora kuracisto, tordiĝanta pro timo pri sia eraro, oni veturigis Ĉedi-n en liberan operaciejon. Eviza, konvinkiĝinte, ke la rekta danĝero foriris, komunikiĝis kun Rodis kaj Vir Norin.
Postaj aferoj, inklude la senfruktan interparolon kun la «serpentulo», prenis pli ol du horojn. Ĉedi dormis en la operaciejo. Kiam Eviza alkuris kiel vento, portante sur la ŝultro sakon kun necesaj medikamentoj, la tuta kuracistaro de la hospitalo jam kunvenis. Post minuto alkuris Vir Norin, ŝarĝita per du grandaj, strikte kunvolvitaj pakaĵoj. La ĉefa ĥirurgo nervoze paŝadis antaŭ la pordo de la operaciejo, forkurinte el sia kabineto, kie sur granda ekrano alterne aperadis jen Zet Ug, jen Gen Ŝi, postulante informojn pri la tera gastino. Avertita de Tael, Eviza nenion diris pri la helpo, sendita el la stelŝipo. En la hospitalo oni pensis, ke ŝi estis kurinta por la medikamentoj aŭ hejmen, aŭ al sia kamarado.