— Kaj li brilos ĉe ni per verda lumeto?
— Jes! La braceleton de Eviza prenos mi, sed malŝaltos ĝian rektan ligon kun «Malhela Flamo», kiam vi estos sekuraj, malantaŭ muroj de la ŝipo.
— Malantaŭ muroj de la ŝipo… — ripetis Eviza. — Eble, tio estas hontinda por vera esploristo, sed mi estos feliĉa. Kiom pli bone estas vivi en la ŝipo, farante el tie elirojn en la fremdan mondon, ol iĝi, kiel ni, deŝiritaj de «Malhela Flamo», portataj de fluoj de stranga vivo, en kiu ĉiuj kvazaŭ interkonsentis malutili al si kaj al aliaj, krei malfeliĉojn ĉie, eĉ tie, kie ne ekzistas kialoj por ili.
Rodis kaj Norin kondukis la junajn virinojn al mallerta, polvokovrita kaj kaduka aŭto.
Ĉedi forte brakumis Rodis-on, kisis la astronavigaciiston, kaj poste, mallevinte sin sur la genuojn, mankaresis sian SDP-on.
La du teranoj kaj la tormansa inĝeniero staris sur balkono de la kvina templo. La aŭto foriris laŭ la supra ĉirkaŭa vojo, fosto de polvo ankoraŭ longe videblis super la urbo. Tael jam lernis rekoni humoron de siaj, ŝajne, senemociaj teraj amikoj. Kaj nun, rigardante al la trankvilaj, strebantaj malproksimen vizaĝoj, la inĝeniero decidis distri Rodis-on kaj Norin-on de la malgajaj pensoj.
— Mi ankoraŭ ne dankis vin pro la valorega donaco, — diris li, montrante al la SDP.
— Ĉe ni oni ne dankas pro donacoj. La plej granda ĝojo de homo de la Tero estas doni. Estas ni, kiuj devas danki vin, — diris Rodis.
Tael ial konfuziĝis kaj ŝanĝis la temon:
— Min ĉiam mirigas la nombro de piedoj de SDP. Kial 9, kial malpara, sed ne duflanka simetrio 2–4 — 6–8 — 10?
— La demando estas ne simpla, — respondis Norin. — Super la duflanka simetrio estas triopo. Helicoida malpareco pli altas, ol duflanka ekvilibro de kontraŭaĵoj, ordinare uzata sur la Tero kaj konforma al la supraĵa strukturo de la ĉirkaŭanta mondo. 5–7 — 9 donas specialan avantaĝon en superado de kontraŭdiroj en duumaj sistemoj kaj stabilecon en la duflanke kontraŭdira mondo, alivorte eblon trairi nevenkeblajn obstaklojn. Malpareco, pli granda, ol unuo, — tio estas eliro el la infereca lukto de kontraŭaĵoj, eblo eviti dialektikan ŝanceliĝadon dekstren-maldekstren, supren-malsupren. En la naturo tio estas pluraksaj fazaj sistemoj aŭ trifaza kurento, ekzemple. Malpareco kiel trajto estis rimarkita jam en profunda antikveco. Tri, kvin, sep, naŭ estis opiniataj feliĉaj kaj magiaj nombroj. Kaj ĉe ni estas uzata metodo de oblikvaj, aŭ helicoidaj, entranĉoj en ekvilibrajn sistemojn de kontraŭaj fortoj.
Tael balancis la kapon.
— Ĉio, kion mi komprenis, estas — ekzisto de meĥanismoj, funkciantaj sur pli komplikaj principoj, ol internaj kontraŭdiroj. Kaj tiuj meĥanismoj, se eblas tiel diri, staras pli alte ol fortoj de la dialektike konstruita mondo. Ili estas pli potencaj!
— Se al vi plaĉas, tiel. En ordinara vivo de la Tero ni ne bezonas SDP-on. Robotoj-kunvojaĝantoj akompanas nin nur en malfacilaj ekspedicioj al nekonataj foraj mondoj. Tie ili estas neanstataŭigeblaj.
— Kaj en la malbone aranĝita mondo ili estas same neanstataŭigeblaj, — aldonis Tael.
Ombro de maltrankvilo pasis laŭ la vizaĝo de Vir Norin, farinte lin simila al tormansano.
— Ĉu vi devas iri, Vir? — diris Rodis, brakuminte lin ĉe la kolo kaj rigardante en la okulojn. — Oni vin atendas! Ĉu vin io maltrankviligas?
— Jes, venis nespertita, kaj ĝi naskis maltrankvilon.
— Ĉu sur Tormans, kie nenio plenumiĝas? Kio estos plu, Vir?
— Mi ne scias. Mi devas analizi min mem, sed la tagoj flugas…
— Jes, la tempo tiel malmultas, Vir, bona mia… — la voĉo de Rodis mildiĝis pro kareso.
La astronavigaciisto kure malleviĝis laŭ la ŝtuparo kaj fulmis preter la perpleksiĝinta gardistaro. Faj Rodis staris, apogiĝinte per la fingropintoj je la balustrado de la balkono, profunde pensante, kaj tial Tael, ne adiaŭante, foriris kaj forkondukis en la subteraĵon la naŭpiedulon.
Rodis, ne deŝirante la okulojn, longe rigardis al la malproksimaj nudaj montoj, starantaj en purpura nebuleto. Ankoraŭ tiel akras en la memoro la katastrofo en la urbo Kin-Nan-Te, nur ĵus finiĝis la malfacilaĵoj kun Ĉedi — kaj jen venas io alia. Kaj ĉi-foje ŝi, Rodis, ne scias vojojn al solvo. Kio atendas Vir-on kaj lian amatinon, krom oferoj de ambaŭ flankoj? Kaj kial tio falas sur Vir Norin-on, kiu sur siaj ŝipoj trapenetris la Galaksion en multaj direktoj, sur la homon de tia hela menso kaj de enciklopediaj scioj? Kvankam, laŭ leĝoj de subitaj vojturnoj, tio, eble, estas natura ĉe nevenkeblaj obstakloj? Rekonsciiĝinte de siaj pensoj, ŝi ne rimarkis, kiel venis la krepusko. Faj Rodis ekiris en siajn ĉambrojn.