La belega tormansanino pente mallevis la kapon, petegante pri indulgo.
Rodis eliris en la najbaran ĉambron kaj post momento revenis kun la kinaparato.
— Mi redonas, — diris ŝi, etendante la manon, — kontraŭ restaĵo de la veneno.
Tremerinte, Er Vo-Bia haste fordonis etan pulvorigilon.
— Nun foriru. Tra la unua fenestro en la galerio. Kliniĝu post la balustrado. Aliru la flankan ŝtuparon de la malantaŭa fasado, malleviĝu en la ĝardenon. Mi esperas, ke karteton de la reganto vi havas?
Er Vo-Bia silente staris antaŭ Rodis, rigidiĝinte en mirego.
— Kaj timu nenion. Neniu sur la planedo ekscios vian sekreton.
La tormansanino plu staris, penis ion diri kaj ne povis. Rodis singarde tuŝis ŝin per la fingroj.
— Kuru, ne staru! Ankaŭ mi devas iri. — Rodis turniĝis, aŭdis malantaŭ la dorso strangajn ploretojn de Er Vo-Bia kaj eliris. En la unua ĉambro antaŭ la defenda muro de la SDP amasiĝis gardistoj, estrataj de oficiro, en la angulo kuŝis la korpo de Jangar.
Evidente, post la interparolo kun Rodis en la hospitalo la reganto de la planedo ordonis pri senprokrasta komunikado, ĉar li tuj aperis sur improvizita ekrano de la SDP. La gardistoj tuj fuĝis.
Rodis diris, ke Jangar pafis al ŝi. Ĉojo Ĉagas jam sufiĉe konatiĝis kun la efiko de la defendaj ekranoj, por kompreni, kio sekvis tion. Tamen, la reganto tute ne estis ĉagrenita per la pereo de la estro de sia persona gardistaro kaj de la unua helpanto de Gen Ŝi pri sekureco de la ŝtato, eĉ pli — li, ŝajne, estis eĉ kontenta.
Al Rodis mankis tempo por pripensi tiom komplikajn rilatojn, ŝi timis, ke post la pereo de Jangar oni ŝin eligos el la templo. La reganto proponis al ŝi pro sekureco transloĝiĝi ree en la palacon, sed ŝi ĝentile rifuzis, pretekstinte kvazaŭ netrarigarditajn materialojn, kiuj pitoreske amasiĝis en tri ĉambroj, preparitaj de Tael.
— Kiam vi finos la laboron? — kun timeto demandis Ĉojo Ĉagas.
— Kiel ni interkonsentis — proksimume post tri semajnoj.
— Aĥ, jes! Antaŭ la forflugo vi devas gasti ĉe mi dum kelkaj tagoj. Mi deziras ankoraŭfoje uzi vian scion.
— Vi povas uzi la tutan scion de la Tero.
— Ĝuste tion mi ne deziras. Vi proponas la ĝeneralan, sed mi bezonas la specialan.
— Mi pretas helpi ankaŭ en la speciala.
— Bone, memoru pri mia invito! Nun mi forlasos vin, respondu nur al unu demando: kion vi scias pri homoj, kiujn en antaŭaj tempoj sur la Tero oni nomis filistroj? Mi hodiaŭ renkontis tiun strangan vorton.
— Tiel iam nomiĝis tuta popolo,[31] kaj poste tiu nomo ial transiris al homoj, kiuj scipovas nur preni, nenion fordonante. Eĉ pli, ili prenas, malutilante al la aliaj, al la naturo, al la tuta planedo — tie ne ekzistas limo por avido. Manko de memlimigo rompadis internan harmonion inter la ekstera mondo kaj la sentoj de la homoj. Homoj ĉiam eliradis ekster kadrojn de siaj ebloj, penante levi sin pli alte en socia stato kaj ricevi privilegiojn, ligitajn kun tio… Ĉio, kion ili ricevis — estis komplekso de fortega malplivaloreco, elreviĝo, envio kaj kolero. Antaŭ ĉio en tiu medio de malmoraleco kaj nervaj krizoj necesis evoluigi instruon pri memedukado kaj socia disciplino.
— Ja tio similas al miaj oficuloj!
— Nature.
— Kial «nature»?
— Avido kaj envio disfloras kaj plifortiĝas en kondiĉoj de diktaturoj, kiam ne ekzistas tradicioj, leĝoj, publika opinio. Tiu, kiu deziras nur preni, ĉiam estas kontraŭ tiuj «moderigaj fortoj». Kaj lukti kontraŭ ili eblas nur per la sola maniero: neniigante ajnajn privilegiojn, sekve, ankaŭ oligarkion.
— La konsilo bonas. Vi estas konsekvenca. Jen kial… — la reganto ekpensis, kvazaŭ ne povis trovi precizan vorton, — mi estas tiel altirata al vi.
— Probable, tial, ke nur mi sola diras al vi la veron?
— Se nur tial!
— Ankoraŭ ne tre antaŭlonge ĉe ni ekzistis kabinetoj de konscienco. Tien venadis homoj, por taksi siajn agojn, kompreni ties motivojn aŭ ekscii, kiel necesas agi, helpe de vasta informo, de justaj kaj klaraj mensoj de homoj kun profunda intuicio.
Tiu propono de Rodis ne plaĉis al la reganto.
Ĉojo Ĉagas faris adiaŭan geston kaj foriris.
Post kelkaj minutoj la gardistoj estis zorge plilavantaj la plankon sur tiu loko, kie ĵus kuŝis la kadavro de Jangar, kaj kun superstiĉa timo retrorigardadis al Rodis, iranta laŭ la ĉambroj. Ŝi devis malŝalti la SDP-on, kaj ŝi timis troan sciemon de la «liluloj». La gardistoj malaperis. Anstataŭ ili aperis anhelanta, maltrankvilega Tael.
— Mia eraro! Mia stultaĵo! — ekkriis li, haltinte sur la sojlo.
Rodis trankvile enkondukis lin en la ĉambron kaj fermis la pordon — ŝi instinkte lernis tiun nepran por loĝanto de Jan-Jaĥ antaŭgardon, — kaj poste rakontis pri la okazintaĵo.
La tormansano estis malrapide trankviliĝanta.
— Mi nun foriras kaj revenos en la subteraĵon. Ni tie atendos vin. Ne forgesu: hodiaŭ vi havas grandan kaj gravan viziton! — Ruzetaj sulketoj tute termaniere aperis sur la lipoj de la tormansano.
— Vi interesigas min, — diris Rodis, ridetante.
La inĝeniero konfuziĝis, sentante, ke ŝi legas liajn pensojn, svingis per la mano kaj forkuris.