Ŝlosinte la pordon kaj gardiginte, kiel ĉiam, la SDP-on, Rodis malleviĝis en la subteraĵon.
En la sanktejo de Tri Paŝoj ŝin atendis Tael kun Gaĥden kaj nekonata homo kun akraj vizaĝtrajtoj kaj birdece atenta rigardo de la helbrunaj okuloj.
— Mi komprenis, — diris Rodis, antaŭ ol la inĝeniero kaj la arkitekto prezentis la vizitanton, — vi estas pentristo, ĉu?
— Tio plifaciligas nian taskon, — diris Gaĥden, — se vi komprenis, ke vi devos esti simbolo de la Tero. Ri Bur-Tin, aŭ Ritin, estas skulptisto kaj devas plenumi deziron de multaj homoj krei vian portreton. Li estas unu el la plej bonaj artistoj de la planedo kaj laboras mirinde rapide.
— El la plej malbonaj! — per neatendite alta kaj gaja voĉo diris la skulptisto. — Ĉiuokaze, laŭ la opinio de tiuj, kiuj estras ĉe ni la arton.
— Ĉu la arton eblas «estri»? — miris Rodis, sed tuj aldonis: — Jes, mi forgesas, ke «estri» ĉe vi signifas «gardi», gardi la oligarkion kontraŭ atencoj al ĝia senlima potenco super la spirita vivo.
— Estas malfacile diri pli bone! — ekkriis la skulptisto.
— Sed ja ekzistas homoj, simple ŝatantaj la arton kaj helpantaj al ĝi. Tiuj, kiuj scias, ke eĉ unu rozo plibeligas tutan ĝardenon.
— Nin ŝatas nur mizeruloj, kaj la «serpentuloj» estas malkleraj kaj rilatas al ĉio tro utilisme. Ili subtenas nur lakeojn de arto, laŭdantajn ilin. La vera arto estas longa laboro. Ĉu oni povas krei multon, se dum tuta vivo okupiĝas pri ornamado de palacoj kaj ĝardenoj per skulpta senvaloraĵo! Kaj verkoj de la vera arto, de literaturo, de arkitekturo estas tute alia afero! Por homo ili estas ŝildo, defendo per revo, ne plenumiĝanta en la natura fluo de la vivo.
— Ni nomas la arton ne ŝildo, sed ŝtupo de lukto kontraŭ infereco, — diris Rodis.
— Kiel ajn nomu, gravas, ke la arto portu konsolon, sed ne distron, voku al heroaĵo, sed ne donu dormigilon, ne okupiĝu pri serĉado de malmultekosta paradizo, ne iĝu narkotaĵo, — diris Ritin.
— Mi memoras, kiel nian Ĉedi-n afekciis preskaŭ plena malesto de skulptaĵoj en la urbo, en parkoj kaj placoj. Ĉu oni opinias ilin nenecesaj?
— Ne nur. Se skulptaĵo staras sen gardo aŭ ne estas defendita per fera krado, oni ĝin tuj kripligos, malpurigos per surskriboj, aŭ eĉ tute frakasos!
— Kiu povos levi manon kontraŭ belo? Ĉu homoj povas ofendi infanon, treti floron, insulti virinon?
— Kaj infanon, kaj floron, kaj virinon! — ĥore respondis ĉiuj tri tormansanoj.
Rodis nur dismovis la manojn.
— Apero de tiaj homoj en socio de via tipo, verŝajne, estas neevitebla. Sed ĉu vi scias ilian onon rilate al normalaj homoj? Ĉu kreskas ilia kvanto aŭ malkreskas? Jen la ĉefa demando.
La tormansanoj senvorte interŝanĝis rigardojn.
— Mi scias, scias: la statistiko estas malpermesita. Tamen vi devas mem kolekti informojn, kompari, liberiĝi de socia blindeco… — Faj Rodis eksilentis kaj subite ekridis: — Mi iĝas simila al la oligarkoj kaj komencas doni ne konsilojn, sed kiel tio nomiĝas?…
— Ukazojn, — larĝe kaj bonkore ekridetis la arkitekto.
— Do, bone, komencu, Ritin! Ĉu mi staru, sidu aŭ iru?
La skulptisto ekĝeniĝis, eksuspiris, ne kuraĝante diri. Rodis konjektis, sed ne hastis helpi al li, rigardante al li oblikve kaj atende. Ritin kun peno eldiris:
— Vidu, la teraj homoj estas aliaj ne nur per vizaĝo, staturo, sed ankaŭ per korpo… Ĝi estas ĉe vi speciala. Neniuokaze malpeza, sed ankaŭ ne ŝajnas peza. Kun fortikeco kaj masiveco via korpo estas tre fleksiĝema kaj moviĝema.
— Do, ĉu vi deziras, ke mi pozu sen vesto?
— Se tio eblas! Nur tiam mi kreos plenan portreton de virino de la Tero!
La tormansanoj ne sukcesis ekkonscii, kiumomente Rodis subite iĝis eĉ pli malproksima kaj neatingebla en sia fiera nudeco.
La arkitekto, preĝe kuniginte la manojn, rigardis al ŝi. Li tuj rememoris la figurojn de herooj, kiuj estis kaŝitaj sub la maskoj de la subteraĵo. En ordinara vesto ili ŝajnus iom krudaj. Al Rodis okazis male: vestita, ŝi ŝajnis pli malalta kaj maldika, kaj linioj de ŝia korpo estis multe pli akraj, kontrastaj, ol ĉe la skulptaĵoj de prauloj en la galerio.
Tael rigidiĝis, fiksrigardante al la planko, kaj eĉ kovris la okulojn per la manplato. Subite li turniĝis kaj kaŝiĝis en mallumo de la galerio.
— Malfeliĉulo, li amas vin! — abrupte, preskaŭ malafable ĵetis la skulptisto, ne deŝirante la okulojn de Rodis.
— Feliĉulo! — kontraŭis Gaĥden.
— Gardu vin! Ankaŭ vi pereos! Sed silentu! — ordoneme diris Ritin. — Ĉu vi scipovas danci? — diris li al Rodis.
— Kiel ajna virino de la Tero.
— Do dancu ion tian, ke la tuta korpo agu en la danco, ĉiu muskolo.
La skulptisto komencis kun freneza rapido fari skizojn sur folioj de griza papero. Kelkaj minutoj pasis en silento. Poste Ritin senforte mallevis la manojn.
— Ne eblas! Tro rapide! Vi moviĝas same fulme, kiel pensas. Faru nur finojn de moviĝoj, mi donos signon, kaj vi «rigidiĝu»!
Tiel la afero ekiris pli bone.
Post fino de la seanco la skulptisto komencis ligi ampleksan stakon de la skizoj.