— Ni daŭrigu morgaŭ!.. Tamen, permesu al mi sidi iom, atendi. Vi konversacios kun la «Anĝeloj», kaj mi ankoraŭ desegnos vin sidantan. Mi neniam pensis, ke homoj de pli alta civilizo estos tiel fortikaj!
— Tiel eraris ne nur vi. Multaj niaj prauloj pensis, ke la homo de la estonteco iĝos maldika, facile rompebla kaj subtila. Diafana floreto sur fleksebla tigeto.
— Jen, vi ĝuste divenis, vi eĉ parolas per la samaj vortoj! — ekkriis la skulptisto.
— Sed per kio oni vivu, superante, luktante la vivon kaj samtempe ĝojante pri ĝi? Ĉu per maŝino? Kia do tio estas vivo? Por iĝi patrino, mi devas korpe esti amforo de pensanta vivo, alie mi kripligos la infanon. Por elteni ŝarĝon de malfacilaj aferoj, ĉar nur en ili oni vivas plene, ni devas esti fortaj, speciale niaj viroj. Por percepti la mondon en tuta ĝia bunteco kaj profundeco, necesas havi akrajn sentojn. Sur la tablo de la prezidanto de la Kvaropa Konsilio mi vidis simbolan skulptaĵon. Tri simioj: unu ŝtopis la orelojn, la dua ŝirmis per la manoj la okulojn, la tria fermis la buŝon. Do, kontraŭe al tiu ĉi simbolo de sekreto kaj obeemo, la homo devas aŭdi ĉion, vidi ĉion kaj paroli pri ĉio.
— Kiam vi klarigas, ĉio ekstaras sur ĝustan lokon, — diris la skulptisto, — sed tio ne plifaciligas por mi vian plurflankan personon. Modlajn skizojn mi faros, kiam mi penetros en la tipon. La strangan, neordinare belan tipon, sed ne fremdan — kaj pro tio estas eĉ pli malfacile. Komprenu min, tielaĵon ne eblas fari tuj!
— Ne konvinku, mi ĉion komprenas. Kaj mi sidos kun vi ankoraŭ, post kiam ĉiuj foriros. Sed antaŭ ol venos la «Grizaj Anĝeloj», mi devas scii pri la sanktejo de Tri Paŝoj. Ĉu vi ion eksciis, Gaĥden?
— La sanktejo estis kreita dum la fondo de la templo, kiam la religia kulto de la Tempo estis en apogeo. Ĉi tien povis eniri nur tiuj, kiuj pasis tri ŝtupojn de elprovo, aŭ tri paŝojn de inico.
— Do mi ne eraris — tiu kredo estis portita al vi el la Tero! La kredo je tio, ke atingi meritojn eblas unufoje kaj por ĉiam, sen longa servado kaj sen lukto. Kaj jen — ĉi tie dum du jarmiloj ili ne povis atingi eĉ ekvilibron de fortoj de malfeliĉo kaj feliĉo!
— Pri kiuj elprovoj vi parolas? — ekinteresiĝis la skulptisto.
— En ajna religio ekzistas elprovoj antaŭ inico en pli altan, sekretan scion. Da ili estis tri, tri paŝoj al individua grandeco kaj forto. Kvazaŭ povas ekzisti ia speciala forto senrilate al la tuta ĉirkaŭanta mondo.
La unua elprovo, tiel nomata «elprovo per fajro», — tio estis ricevo de eltenemo, de alta kuraĝo, digno, fido al si mem, kvazaŭ procedo de forbruligo de ĉio malbona en la animo. Post la elprovo per «fajro» ankoraŭ eblis reveni malantaŭen, iĝi ordinara homo. Post la du sekvaj — la vojoj malantaŭen estis fortranĉitaj: tiu, kiu plenumis ilin, jam ne povis vivi ĉiutagan vivon.
— Kaj ĉu ĉio ĉi evidentiĝis superstiĉoj? — demandis, iomete balbutante, Tael, aperinta el la galerio.
— Tute ne ĉio. Multon ni prenis por psikologia trejnado. Sed la kredo je la supera estaĵo, observanta pli bonajn sortojn, estis naiva restaĵo de la kaverna mondobildo. Eĉ pli malbone — restaĵo de la religia kruelo de la Malhelaj Jarcentoj, ekzistinta paralele kun la konvinko, ke homo en ĉiuj malfacilaĵoj kaj katastrofoj de la planedo devas iĝi savita, ĉar li estas la homo, la Dia kreitaĵo. La di-kredantoj forgesis, ke, eĉ se la Dio ekzistus reale, li ne aprobus mankon de altaj spiritaj kvalitoj, de aspiroj kaj digno en sia kreitaĵo — la sola dotita per racio de memekkono. Sumo de krimoj de la homo, ĵetita sur pesilon de la naturo, tute garantius mortan kondamnon al tiu malsukcesa kaj orgojla kreaĵo.
Sed aliflanke, la dialektiko de la mondo estas tia, ke nur la homo havas rajton juĝi la naturon pro tro granda amplekso de sufero sur la vojo de perfektigo. La longega procezo de evoluo ankoraŭ sukcesis nek liberigi la mondon de sufero, nek palptrovi la veran vojon al feliĉo. Se tion ne faros la pensanta estaĵo, do la oceano de sufero plaŭdados sur la planedo ĝis la plena pereo de ĉio viva pro kosmaj kaŭzoj — pro estingiĝo de la suno, pro eksplodo de supernovao, — do ankoraŭ dum miliardoj da jaroj.
En la subteraĵon, ĉirkaŭrigardante, eniris ok homoj kun vizaĝoj, severaj eĉ por la neridetemaj tormansanoj, en malhele bluaj kapotoj, libere surĵetitaj sur la ŝultrojn.
La arkitekto intencis alkonduki ilin al Rodis, sed tiu, kiu iris antaŭe, neglekte flankenigis Gaĥden-on.
— Ĉu vi estas la regantino de la teraj alvenintoj?.. Ni venis por danki vin pro la aparatoj, pri kiuj ni revis dum jarmiloj. Dum multaj jarcentoj ni kaŝadis nin kaj ne agis, sed nun ni povas reveni al la lukto.
Faj Rodis rigardis al la firmaj vizaĝoj de la enirintoj — ili spiris per volo kaj saĝo. Ili portis neniajn ornamaĵojn aŭ signojn, ilia vesto, krom la kapotoj, surmetitaj, evidente, por nokta vojaĝo, neniel diferencis disde ordinara vesto de averaĝaj «lovoj». Nur sur ĉies dekstra dikfingro estis larĝa platena ringo.
— Ĉu veneno? — demandis Rodis la gvidanton, geste invitante eksidi kaj montrante al la ringo.