— Certe. Mi pensas, ke ne multaj komprenas, kiomgrade ni, «lovoj», estas senhelpaj antaŭ huliganoj kaj ŝtelistoj. Defendi nin ni ne rajtas. Eĉ se ni havus armilaron! Vi devas responsi pro kaŭzita kripleco, eĉ se oni vin atakus kun tranĉilo. Mi miras, kiel ankoraŭ malmulte la «mavoj» uzas la eblojn, kiujn donis al ili la ŝtato: enrompiĝi en loĝejojn, bati, insulti.
— Por kio do la ŝtato subtenas tiajn fiagojn?
— Tre simple. Tio donas malstreĉiĝon al tiuj, kiuj malkontentas pri la vivo, kaj ŝajnon de libero. Ŝtelistoj ne tiom timindas, ili limiĝos per kelkaj aĵoj. Multe pli danĝeraj estas «okuloj de la reganto»! Ili trovas konvenajn ŝlosilojn, priserĉadas loĝejojn, esperante trovi malpermesitajn librojn, kantojn, personajn taglibrojn, leterojn.
— Kaj ĉu ĉio ĉi estas malpermesita?
— Ĉu vi falis de la ĉielo? Aĥ, pardonu, efektive… — La mastro konfuziĝis.
Vir Norin petis konduki ilin al la ĉambroj.
Kvadrataj, drapiritaj per tapiŝoj kaj kurtenoj, ili ŝajnis al Sju-Te tre komfortaj. Elektinte laŭ insisto de la mastro la ĉambron, kiu elstaris sur straton en aspekto de lanterno, ŝi pene retenis dankajn larmojn.
— Mi scias, knabinoj ŝatas revi, observante vivon, kiu pasas pretere, — subite milde diris la profesoro.
— Ĉu vi havas filinojn? — demandis Sju-Te.
— Havis… Ŝi mortis en Palaco de Karesa Morto: ŝi iĝis «mavo» laŭ kapabloj kaj ne deziris uzi mian rajton.
— Kian? — mallaŭte diris Vir Norin.
— La rajton konservi unu homon el mia familio, eĉ se li estas «mavo». Por prizorgo pri estonta maljunulo, ankoraŭ necesa por la ŝtato. Kaj jen restis neniu…
Vir Norin ŝanĝis la temon de la konversacio, petinte permeson poste alvenigi la SDP-on, por ne altiri atenton.
La mastro aprobis tiun singardemon.
— Kaj vin, Sju-Te, — diris Vir Norin, — mi petas iri nenien, antaŭ ol vi ricevos karteton por plenrajta loĝado en la ĉefurbo.
— Ne maltrankviliĝu! Mi observos ŝin kaj nenien ellasos vian birdeton. Ĉu vere, ŝi similas al
Vir Norin konfesis, ke havas nenian ideon pri tiu estaĵo.
— Malgranda, kun nigre-cindraj kapeto kaj vosto, ĝia brusteto estas ĉerizkolora, dorso kaj flugiloj estas helbluaj, lazuraj. Ĉu vi neniam vidis ĝin?
— Ne!
— Pardonu la maljunulon! Mi ĉiam forgesas, ke vi estas ne nia.
Vir Norin rimarkis, kiel tremeris Sju-Te.
La instituton Vir Norin atingis jam post veno de mallumo. La «metiejo» estis ankoraŭ kunvenanta. Kiel ĉiam, veno de terano kaŭzis nekaŝeblan sciavidon, en medio de sciencistoj ĝi estis speciale akra.
Vir Norin memoris avertojn de Tael. En ĉiu kunveno, krom sekretaj agentoj de la Kvaropa Konsilio, povis esti instalitaj aparatoj por registrado de parolo kaj subaŭskultado de konversacioj. Malriĉeco de rimedoj ne permesis fari tion en ĉiu kunveno, sed tie, kie ĉeestis tera gasto, sonregistrado estis farata certe. Kaj li decidis ne kaŭzi konversaciojn, danĝerajn por la konversaciantoj.
Por miro de la astronavigaciisto, la ĉeestantoj kondutis senĝene kaj faris sufiĉe akrajn eldirojn. Multe aŭdinte pri arbitro de la oligarkoj, Vir Norin eĉ maltrankviliĝis. Pro tiaj paroloj la sciencistojn oni devus tuj ĵeti en prizonon. Nur poste li komprenis psikologian subtilecon de la politiko de Ĉojo Ĉagas: ili parolu — tutegale ili ne povas ne pensi pri la stato de la socio, — ili eldiru vanajn oratoraĵojn, tamen ili ne kreos konspirajn organizaĵojn, lukto kontraŭ kiuj kaŭzus nedeziratajn mankojn en medio de inteligencianoj, valoraj por la ŝtato.
Unua elpaŝis juna, asket-aspekta sciencisto kun kolera brilo en la okuloj kaj kun la elstaranta mentono. Li parolis pri senutileco de plua evoluo de la scienco: ju pli vasta iĝas ĝia fronto kaj ju pli profunda estas penetro en sekretojn de la naturo, des pli grandajn penojn kaj materiajn malŝparojn postulas ĉiu paŝo. Rapida progreso de unuopuloj estas neebla. Ekkono iĝis tro multeflanka, ĉiam pli komplikaj eksperimentoj malrapidigas esplorojn kaj, krome, amasigas montojn da neuzata informo. Ĉe malgranda malŝparo de rimedoj por la scienco estas nenia espero, ke ĝi povos solvi problemojn, starantajn antaŭ ĝi, penetri en profundajn kontraŭdirojn de biologiaj meĥanismoj kaj de socia evoluo. Do, ili, la sciencistoj, ricevas de la ŝtato privilegiojn pro tio, kion ili ne povas fari, do ili estas parazitoj, vivantaj per rento de la ricevitaj scioj. La diserigita scio profundiĝas en demandojn, praktike jam nenecesajn, ĉar la rimedoj de la planedo estas elĉerpitaj. La sciencisto finis per voko rezigni la pastran ambicion kaj turni siajn rigardojn al la ĉielo, el kie aperas stelŝipoj de la potencaj civilizoj, sukcesintaj ne disrabi la naturon, kiun ili ricevis, kaj antaŭ ĉio — de la teranoj, frate similaj al la homoj de Jan-Jaĥ.
La vicdirektoro, sidanta apud Vir Norin, balancis la kapon kaj flustris:
— Danĝera parolo, tre danĝera.
— Ĉu al li io minacas?
— Seriozaj konsekvencoj.
— Ĉu li estos punita de la ŝtato?
— Mi ne pensas tiel. Sed la kolegoj ne pardonos al li tian senmaskiĝon.