— Mi ne scias. En la urbo estas multe pli da bruo. En la palaco tio ne aŭdeblas, kaj oportuno de aliuloj ilin ne interesas. La servistoj de la regantoj neniun timas, se ili plaĉas al siaj sinjoroj.
— Tiuokaze ili ilin tre malbone edukas!
— Sed por kio? Kaj kion vi komprenas sub tiu vorto?
— Antaŭ ĉio — scipovon reteni sin, ne malhelpi al aliaj homoj. En tio estas la sola eblo fari kunan vivon bona por ĉiuj senescepte.
— Kaj ĉu vi atingis tielaĵon sur la Tero?
— Multe plian. La plej altajn ŝtupojn de percepto kaj memdisciplino, kiam oni pensas komence pri aliulo, poste pri si.
— Tio ne eblas!
— Tio estis atingita jam antaŭ jarmiloj.
— Do, ankaŭ ĉe vi ne ĉiam estis tiel?
— Certe. La homo venkis sennombrajn obstaklojn. Sed la plej malfacila kaj ĉefa estis la venko de si mem ne por unuopuloj, sed por ĉiuj homoj. Kaj poste ĉio iĝis simpla. Komprenado de homoj kaj helpado al ili donis senton de propra valoro, por kio necesas nek speciala talento, nek escepta intelekto, sekve, ĝuste tio estas la vojo de la plejmulto da homoj. Ili eksentis, kiel ili iĝas ĉiam pli sentemaj, lertaj kaj vastaj, kun grandega avantaĝo super malvastaj intelektuloj, eĉ la plej saĝaj.
La inĝeniero silentis, aŭskultante foran muĝadon de radio kaj homa bruo.
— Kaj nun rakontu al mi pri manieroj de konservado de informo sur la planedo Jan-Jaĥ. Kaj helpu ricevi ĝin.
— Kio interesas vin antaŭ ĉio?
— La historio de loĝigo de la planedo ekde la momento de veno ĉi tien de viaj homoj kaj ĝis la nuna tempo. Speciale interesaj por mi estas la periodoj de maksimuma loĝateco kaj de posta abrupta malkresko de la loĝantaro de Jan-Jaĥ. Certe, kun ekonomiaj indikoj kaj kun ŝanĝiĝo de dominanta ideologio.
— Ĉio, kio koncernas nian aperon ĉi tie, estas malpermesita. Same malpermesita estas tuta informo pri la periodoj de la Granda Malfeliĉo kaj de la Saĝa Rifuzo.
— Mi ne komprenas.
— La regantoj de Jan-Jaĥ al neniu permesas studi tiel nomatajn malpermesitajn periodojn de historio.
— Nekredeble! Al mi ŝajnas, ĉi tie estas ia miskompreno. Kaj dume konatigu min almenaŭ kun tiu historio, kiu estas permesita, sed nur kun precizaj ekonomiaj indikoj kaj statistikaj datumoj de komputiloj.
— Datumoj de komputiloj estas al neniu montrataj kaj antaŭe estis same. Por ĉiu periodo ilin prilaboras specialaj homoj en sekreta maniero. Estis publikigita nur tio, kio estis permesita.
— Kian do signifon tiu informo havas por la scienco?
— Preskaŭ nenian. Ĉiun periodon la regantoj penis montri tiel, kiel ili deziris.
— Ĉu estas eblo akiri la verajn faktojn?
— Nur malrekte, en manuskriptaj memoraĵoj, en literaturaj verkoj, kiuj evitis cenzuron aŭ neniigon.
Faj Rodis ekstaris. Inĝeniero Tollo Frael same levis sin, honte klininte la kapon, humiligita en sia esplorista sklaveco. Rodis metis la manon sur lian ŝultron.
— Ni agu ĝuste tiel, — milde diris ŝi. — Unue ĝeneralan sinoptikaĵon de la historio ene de la permesitaj limoj, poste penu akiri ĉion, kio restis post pasintaj cenzuroj, korektoj, pli ĝuste distordoj kaj rekta misinformado. Ne malgaju, sur la Tero estis similaj periodoj. Kaj kio rezultis poste, vi baldaŭ vidos.
La inĝeniero silente akompanis ŝin ĝis la palaco.
Ĉapitro 6
Prezo de paradizo
— Eviza, kie estas Rodis?
— Mi ne scias, Vir.
— Mi ne vidis ŝin dum tri tagoj.
Ĉedi serĉis ŝin ĉie — de la Rondo de Scioj ĝis la restadejo de la supera reganto, sed tien oni ŝin ne enlasis.
— Rodis malaperis post la demonstro de niaj stereofilmoj, tuj kiam Tivisa kaj Tor forflugis en la vostan hemisferon de Tormans, ne ĝisatendinte permeson demeti la skafandrojn, — diris Vir.
— Ve, — konsentis Eviza, — necesos ankoraŭ iomete porti la kirason. Mi kutimiĝis al la metala haŭto, kaj la liberiĝo de la tuboj kaj la vizaĝaj ŝildetoj estis mirakla. La biofiltriloj malhelpas multe malpli… Sed jen Gen Atal! Ĉu vi scias ion pri Rodis?
— Rodis estas en la Halo de Mallumo. Mi estis leviĝanta laŭ la nigra ŝtuparo, kaj ŝi iris apud Ĉojo Ĉagas, akompanata de gardistoj, kiujn tiel ne ŝatas Ĉedi.
— Ne plaĉas al mi ĉio ĉi, — diris Vir Norin.
— Kial vi maltrankvilas? — senemocie demandis Gen Atal. — Faj restas sola kun Ĉagas. Reganto kun reganto, kiel ŝi ŝercas.
— Tiuj regantoj, malbone edukitaj kaj opiniantaj sin super disciplino, similas al tigroj. Ili danĝeras per neretenataj emocioj, puŝantaj ilin al absurdaj agoj. Kaj la SDP de Rodis staras ĉi tie malŝaltita.
— Ni tuj vidos, — la inĝeniero de kirasa defendo faris en la aero krucan geston per la mano.
Tuj la brun-ora, konvena al la koloro de la skafandro de Gen, SDP alkuris al liaj piedoj. Post kelkaj sekundoj cilindro sur alta tigo, eliĝinta el la kloŝo de la dorso de la roboto, eklumis per lile-roza koloro. Antaŭ la muro de la ĉambro densiĝis, fokusiĝante, bildo de parto de la pilota kajuto de «Malhela Flamo», farita nun posteno de komunikado kaj observado.
La ĉarma vizaĝo de Neja Holli ŝajnis laca en briloj de verdaj, bluaj kaj oranĝaj lumetoj sur diversaj regpaneloj.
Neja salutis Gen-on per aera kiso kaj, subite maltrankviliĝinte, demandis: