La filmoj «Homo al naturo» montris, kiel malaperadis de sur la Tero arbaroj, sekiĝadis riveroj, estis neniigataj fekundaj grundoj, dispolvigitaj aŭ saligitaj, pereadis verŝitaj per rubo kaj nafto lagoj kaj maroj. Grandegaj areoj da tero, trafositaj per minejoj, kripligitaj per amasiĝoj de sterila minaĵo aŭ marĉigitaj per vanaj provoj reteni dolĉan akvon en la rompita akva balanco de la kontinentoj. Tio estis filmoj-akuzoj, faritaj en samaj lokoj kun intervalo de kelkaj jardekoj. Mizeraj arbustoj surloke de majestaj, kiel preĝejoj, boskoj de cedroj, sekvojoj, araŭkarioj, eŭkaliptoj, gigantoj el densegaj tropikaj arbaroj. Silentaj, nudigitaj, ronĝitaj de insektoj arboj — tie, kie oni ekstermis birdojn. Tutaj kampoj da kadavroj de sovaĝaj bestoj, venenitaj pro malklera uzado de ĥemiaĵoj. Kaj denove — malŝpara forbrulado de miliardoj da tunoj da karbo, nafto kaj gaso, akumulitaj dum miliardoj da jaroj da ekzistado de la Tero, ega kvanto da neniigita ligno. Tutaj montoj da dispecigita vitro, boteloj, rustiĝinta fero, nedetruebla plastaĵo. Eluzitaj piedvestaĵoj akumuliĝadis per trilionoj da paroj, kreante malbelegajn amasojn, pli altajn ol la egiptaj piramidoj.
La kesto «Naturo al homo» iĝis la plej malagrabla. En la terurantaj filmoj de la lastaj jarcentoj, kie kunpuŝiĝis frakasa povo de teĥniko kaj kolosaj amasoj da homoj, la homa individueco, malgraŭ grandegeco de sufero, forviŝiĝis, dissolviĝante en la oceano de komuna teruro kaj malfeliĉo. Homo — integra unuo en batalo aŭ en homamaso, destinita al neniigo — estis valore egaligita al kuglo aŭ al forigenda rubo. La kontraŭhomeco kaj senelira malgloro de la falo de la civilizo, ĝiaj skaloj tiel premis la psikon, ke ne lasis lokon por individua kompato kaj kompreno de suferoj de homo kiel proksimulo.
La filmoj de la tria kesto montris apartajn personojn per granda plano, montrante suferojn kaj malsanojn, aperantajn pro malracia vivo, pro rompo de ligo kun la naturo, pro nekompreno de bezonoj de la homa organismo kaj pro ĥaosa, sendisciplina naskado. Montriĝis gigantaj urboj, forlasitaj pro manko de akvo, — diseriĝintaj amasoj da rompaĵoj de betono, fero, vezikiĝinta asfalto. Grandegaj akvoelektrejoj, kovritaj per ŝlimo, digoj, disrompitaj per movoj de la tera krusto. Putrantaj golfoj de maroj, kies biologia reĝimo estis rompita, kaj la akvoj estis venenitaj per akumuliĝo de la peza akvo pro rapidigita elvaporiĝo de artefaritaj etaj basenoj sur baritaj riveroj. Gigantaj strioj de senviva ŝaŭmo laŭ malpleniĝintaj bordoj: nigraj — pro nafta koto, blankaj — pro milionoj da tunoj da lavaj ĥemiaĵoj, defluigitaj en marojn kaj lagojn.
Poste per malgaja vico ekiris troplenigitaj malsanulejoj, psikiatraj klinikoj kaj aziloj por kripluloj kaj idiotoj. Kuracistoj despere luktis kontraŭ senĉese kreskantaj malsanoj. Sanitaraj kaj bakteriologiaj scioj ekstermis epidemiajn malsanojn, atakintajn la homaron de ekstere. Sed manko de racia kompreno de biologio kune kun likvido de la kruela forselektado de malfortuloj ŝancelis fortikecon de organismo, ricevitan per milionoj da jaroj da selektado. Neatenditaj malamikoj ekatakis la homon elinterne. Diversspecaj alergioj, kies plej terura speco estis kancero, difektoj de heredeco, psikaj deflankiĝoj multobliĝadis kaj iĝis vera plago. La medicino, strange ne opiniata antaŭe la unuaranga scienco, ree rigardis apartan homon kiel abstraktan unuon kaj montriĝis ne preta al novaj formoj de malsanoj. Ankoraŭ pli da malfeliĉoj aldonis kruda falsado de manĝaĵo. Kvankam antaŭ la okuloj de la homaro jam estis la malĝoja sperto kun manioko, batato kaj maizo — amelriĉa manĝaĵo de la plej antikvaj socioj de tropikaj regionoj, tamen eĉ en la epoko de la EDM oni ne atentis ĝin. Oni ne deziris kompreni, ke tiu abundo de manĝaĵo estas ŝajna; en la realo ĝi estas neplenvalora. Poste venadis poioma forkonsumiĝo pro manko de proteinoj, kaj sur la sovaĝa stadio aperadis kanibalismo. Malbona nutrado plimultigis malfortajn, malviglajn homojn — pezan ŝarĝon por la socio.
Al Faj Rodis apenaŭ sufiĉis fortoj rigardi al malsanuloj, elturmentitaj de kancero, al kompatindaj difektitaj infanoj, apatiaj plenaĝuloj; al fortoplenaj homoj, kies energio kaj agemo kaŭzis eluzitecon de la koro, neeviteblan en kondiĉoj de malfacila vivo de la pasintaj tempoj, kaj tro fruan morton.
La plej minacaj iĝis nerekonitaj psikozoj, nerimarkeble subfosantaj la konscion de homo kaj kripligantaj lian vivon kaj estontecon de liaj proksimuloj. Alkoholismo, sadisma kolero kaj kruelo, senmoraleco kaj neeblo rezisti al eĉ minutaj deziroj transformadis ŝajne normalan homon en abomenindan bruton. Kaj plej malbone estis, ke tiajn homojn oni rekonadis tro malfrue. Ne estis leĝoj por defendi la socion kontraŭ iliaj agoj, kaj ili sukcesadis morale kripligi multajn homojn ĉirkaŭ si, speciale proprajn infanojn, malgraŭ ega abnegacio de virinoj — iliaj edzinoj, amantinoj kaj patrinoj…