Organizinto de famaj elfosadoj, aktorino kaj kantistino Veda Kong estis por Rodis ekde la infanaj jaroj senŝanĝa idealo. Tre delonge la korpo de Veda Kong vaporiĝis en blua ekbrilo de alttemperatura sepulta radio. Sed bonegaj stereofilmoj de la Erao de la Granda Ringo plu portas tra jarcentoj ŝian vivan ĉarman aspekton. Nemalmulaj gejunuloj entuziasmiĝis per strebo iri laŭ sama vojo. En la socio, kie historion oni opinias la plej grava scienco, multaj elektas tiun fakon. Sed historiisto, trasentanta ĉiujn malfeliĉojn kaj penojn de homoj de la esplorata epoko, submetiĝas al nemalofte neeltenebla psikologia ŝarĝo. Multaj evitas la mornajn Malhelajn Jarcentojn kaj la EDM-on, penetro en kiujn postulas specialan sinregon kaj animan trejnon.
Faj Rodis eksentis tutan pezon de la pasinteco, kuŝiĝintan sur ŝian animon, la pezon de la jarcentoj, kiam historio estis ne scienco, sed nur instrumento de politiko kaj subpremado, amasigo de mensogo. Tre multajn penojn la falsistoj faris, por malgravigi ordinarajn homojn de antikvaj tempoj kaj per tio kvazaŭ kompensi neplenvaloran, mizeran vivon de iliaj posteuloj. Por homoj de la novaj, komunismaj eraoj de la historio de la Tero, sentime kaj abnegacie profundiĝantajn en la pasintecon, giganteco de tie renkontita sufero kuŝiĝis per nigra ombro sur la tutan vivon.
Rodis tiel profundiĝis en siajn pensojn, ke ne aŭdis grincon de la blendita pordo, singarde malfermita de Ĉojo Ĉagas. La supra lumo restis malŝaltita. Nur palaj radioj de violkoloraj gasaj lampoj kruciĝis en mallumo de la subtera halo. Ĉojo Ĉagas ne tuj komprenis, ke la vidas sian gastinon en strikta, kiel propra haŭto, skafandro, kaj avide komencis pririgardi ŝin. Faj Rodis revenis al la nuno, facile desaltis de sur la tablo kaj sub atenta rigardo de Ĉojo Ĉagas aliris la seĝon, sur kiu kuŝis ŝia vesto. Ĉojo Ĉagas levis la manon, haltigante Rodis-on. Ŝi nekomprene rigardis al li, korektante la harojn.
— Ĉu vere ĉiuj virinoj de la Tero tiel belas?
— Mi estas tute ordinara, — ridetis Faj Rodis kaj demandis: — Ĉu mia aspekto en la skafandro plezurigas vin?
— Certe. Vi estas tiel neordinare bela.
Faj Rodis rulis la maldikan veston en pufan rulaĵon kaj survolvis ĝin ĉirkaŭ la kapo, simile al vasta turbano. Surmetita iomete oblikve, la turbano donis al la regulaj kaj etaj trajtoj de la tera virino senzorgan kaj ruzetan esprimon.
Ĉojo Ĉagas ŝaltis la supran lumon kaj prokrastis, rigardante al la gastino kun senkaŝa admiro.
— Ĉu en la stelŝipo estas virinoj pli belaj ol vi?
— Jes. Olla Dez, ekzemple, sed ŝi ne aperos ĉi tie.
— Bedaŭrinde.
— Mi petos ŝin danci por vi.
Ili revenis en la verdan ĉambron, kiun Rodis lasis antaŭ tri tagoj. Ĉojo Ĉagas proponis al ŝi ripozi. Rodis rifuzis.
— Mi hastas. Mi kulpas antaŭ la kunuloj. Miaj amikoj, verŝajne, maltrankvilas. La filmoj de la tera pasinteco forgesigis min pri tio. Sed mi tiel dankas vin pro la malkaŝemo! Estas facile imagi, kiom gravas por historiisto tiu renkontiĝo kun dokumentoj kaj verkoj de antikva arto, perditaj ĉe ni sur la Tero.
— Vi estas unu el tre malmultaj, vidintaj tion, — severe diris Ĉojo Ĉagas.
— Ĉu vi ligas min per promeso nenion diri al loĝantoj de via planedo?
— Ĝuste!
Faj Rodis etendis la manon, kaj denove Ĉojo Ĉagas penis lasi ĝin en la sia. Aŭdiĝis mallaŭta fajfo de interparolilo. La reganto forturniĝis al la tableto, diris kelkajn malklarajn vortojn. Baldaŭ en la ĉambron eniris maltrankvila inĝeniero Tael. Haltinte ĉe la pordo en respekta pozo, li riverencis al Ĉojo Ĉagas, ne tuj rimarkinte Rodis-on en la profundo de la ĉambro.
— La gastoj de la Tero serĉas sian regantinon. Ili venis en la halon de Juĝo kaj kondukis kun si unu el la naŭpiedaj aparatoj. Kiaj ordonoj sekvos?
— Neniaj. Ilia regantino estas ĉi tie, ŝi tuj aliĝos al ili. Kaj vi restos por konsiliĝo!
Inĝeniero Tael turniĝis kaj rigidiĝis. La metala Rodis, kronita per gaja nigra turbano, sub kiu lumis ŝiaj neordinaraj verdaj okuloj, ŝajnis al li potenca kreaĵo de nekonata mondo. Ŝi staris sendepende kaj libere, kio estis neimagebla por virino de Jan-Jaĥ, plene malfermita kaj samtempe tia malproksima kaj neatingebla, ke la inĝeniero eksentis doloron, eĉ malesperon.
Faj Rodis afable ridetis al ŝi kaj alparolis al la prezidanto de la Kvaropa Konsilio:
— Ĉu vi permesos baldaŭ intervidiĝi kun vi?
— Certe. Ne forgesu pri via Olla kaj pri la dancoj!
Faj Rodis eliris. Ŝi nun iris sen akompananto tra malplenaj koridoroj kaj senhomaj haloj. En la unua halo kun rozkoloraj muroj, kun kojnoskribo de nigraj sagoj kaj rompitaj linioj staris virino. Rodis rekonis la edzinon de la reganto, kiu donis sian nomon al la tuta planedo. La belaj lipoj de Jantre Jaĥaĥ kurbiĝis en orgojla rideto, pli akra iĝis la malbonkora rompiĝo de la brovoj.
— Mi vidas vian ludon, sed ne atendis de la klera estrino de la alvenintoj tian senhontecon kaj arogantecon!
Faj Rodis silentis, rememorante semantikon de la forgesitaj sur la Tero insultaj vortoj, kun kiuj ŝi devis konatiĝi sur Tormans. Tio eĉ pli kolerigis la tormansaninon.