«Kaj pli ĝuste, — pensis Rodis, — danke al tiu abnegacio, al tolero kaj bonkoreco ekfloris pompaj floroj de malbono el etaj burĝonoj de komenca senbrideco kaj senvoleco. Eĉ pli, toleremo kaj kvieteco de virinoj helpadis al viroj toleri tiranion kaj maljustecon de la socia ordo. Humiliĝante kaj lakeante antaŭ superuloj, ili poste venĝis pri sia malhonoro al sia familio. Plej despotaj reĝimoj ekzistis tie, kie virinoj estis plej subpremataj kaj senrespondaj: en islamaj landoj de la antikva mondo, en Ĉinio kaj Afriko. Ĉie, kie virinoj estis faritaj labora brutaro, infanoj, edukitaj de ili, iĝadis malkleraj kaj malprogresantaj sovaĝuloj».
Tiuj pensoj ŝajnis al Faj Rodis interesaj, kaj ŝi diktis ilin al la registra aparato, kaŝita en la spegula flugileto de la dekstra ŝultro.
La viditaĵo afekciis Faj-on Rodis. Ŝi komprenis, ke la filmoj de la antikvaj stelŝipoj estis speciale selektitaj. La homoj, malamintaj sian planedon, perdintaj kredon pri kapablo de la homaro eliri el la infero de senorda vivo, prenis kun si ĉion malglorantan la civilizon, la historion de popoloj kaj landoj, por ke la dua generacio jam imagu la forlasitan Teron loko de neeltenebla sufero, kien ne eblas reveni pro ajnaj malfacilaĵoj, eĉ pro tragika fino de la vojo. Probable, la sama sento de disrompo kun la pasinteco igis la praulojn de la nunaj tormansanoj, kiam ili mirinde feliĉis trovi tute taŭgan por vivo planedon sen racihavaj estaĵoj, deklari sin venintoj el la mitaj Blankaj Steloj, idoj de potenca kaj saĝa civilizo. Nenio malhelpis ankaŭ poste montradi la filmojn pri la teraj teruraĵoj. Sur ilia fono la moderna vivo de Tormans aspektus vera paradizo. Sed iĝis jam danĝere detrui la enradikiĝintan kredon je ia supera saĝo de la Blankaj Steloj kaj de ĝiaj konservantoj — la oligarkoj. Eble, ekzistis ankaŭ aliaj motivoj.
Faj Rodis laciĝis. Demetinte la maldikan ŝtofon de la pseŭdotormansa vesto, ŝi faris komplikan sistemon de ekzercoj kaj finis per improvizita danco. La nervoza saltado de pensoj haltis, kaj Rodis ree iĝis kapabla al trankvila meditado. Eksidinte sur la finon de la grandega tablo en la klasika pozo de antikvaj orientaj saĝuloj, Rodis koncentriĝis tiel, ke ĉio ĉirkaŭanta malaperis kaj antaŭ ŝia interna rigardo restis nur la gepatra planedo.
Eĉ ŝi, fakulo pri la plej kriza kaj danĝera periodo de evoluo de la tera homaro, ne imagis tutan amplekson kaj tutan profundecon de infereco, kiun trairis la mondo sur la vojo al la racia kaj libera vivo.
La antikvaj homoj vivis en tiuj kondiĉoj dum tuta vivo, alian vivon ili ne havis. Kaj tra tiu palisaro de malklereco kaj kruelo de generacio al generacio dum jarcentoj tiriĝis oraj fadenoj de pura amo, konscienco, bondonanta kompato, helpo kaj abnegaciaj serĉoj de elirejo el la infero. «Ni kutimiĝis admiri titanojn de arto kaj scienca penso, — pensis Rodis, — sed al ili, vestitaj en kirason de ŝvebanta kreado aŭ ekkonado, estis pli facile trabatiĝi tra malfacilaĵoj de la vivo. Multe pli malfacile estis al ordinaraj homoj — ne pensuloj kaj ne artistoj. La sola, per kio ili povis defendi sin kontraŭ batoj de la vivo, estis banalaj kaj damaĝitaj en travivaĵoj revoj kaj fantazioj. Sed tamen… elkreskadis novaj, similaj al ili, modestaj kaj bonkoraj homoj de nerimarkebla laboro, siamaniere fidelaj al altaj aspiroj. Kaj post la Erao de la Disa Mondo venis la Erao de la Monda Unuiĝo, kaj la Erao de Komuna Laboro, kaj la Erao de Kuniĝintaj Manoj».
Nur nun ne per la racio, sed per la koro komprenis Faj Rodis tutan nemezureblecon de la prezo, kiun pagis la homaro de la Tero por ĝia komunisma nuno, por eliro el infereco de la naturo. Ŝi komprenis novmaniere la saĝon de la defendaj sistemoj de la socio, akre eksentis, ke neniam, en neniaj kondiĉoj, pro io ajn ne endas allasi eĉ etan deflankiĝon al la pasinteco. Neniun paŝon malsupren laŭ la ŝtuparo, reen en la malvastan abismon de infereco. Malantaŭ ĉiu ŝtupo de tiu ŝtuparo staris milionoj da homaj okuloj, sopirantaj, revantaj, suferantaj kaj minacaj. Kaj maro de larmoj. Kiel granda kaj kiel prava estis instruisto Kin Ruĥ, metinta la teorion de infereco en la fundamenton de studo de la antikva historio! Nur post li definitive klariĝis la plej grava psikologia cirkonstanco de la antikvaj epokoj — manko de elekto. Pli ĝuste, elekto, tiom malfaciligita per socia nearanĝiteco, ke ĉia peno superi la cirkonstancojn kreskis en moral-psikologian krizon aŭ en seriozan fizikan danĝeron.
Post la pensoj pri la instruisto antaŭ Faj Rodis aperis imago de alia homo, same ne timinta animan pezon de esploristo de historio de la EDM.