La perlo de la antikva kulturo de la Okcidento — Helenujo, iĝinta kapra paŝtejo en la komenco de la Malhelaj Jarcentoj; la ruinoj de eĉ pli antikva civilizo de la maraj popoloj de Kreto; la forviŝita per hufoj de aziaj trupoj kulturo de Antikva Rusujo; la kolosaj masakroj de aborigenoj de Suda Afriko fare de triboj de konkerantoj, invadintaj de la nordo — ĉio ĉi, jam konata, ne kaŭzis novajn pensasociojn. Sed Rodis neniam vidis fragmentojn de dokumentaj filmoj, enmetitajn en la enscenigitajn filmojn pri la lastaj periodoj de la EDM. La masakroj ricevis eĉ pli teruran karakteron, respektive al pligrandigo de la loĝantaro de la planedo kaj al potenca teĥniko. Gigantaj koncentrejoj — la fabrikoj de morto, kie per malsato, per forkonsuma laboro, per gasejoj, per specialaj aparatoj, eligantaj tutajn pluvegojn da kugloj, homoj estis neniigataj jam po centmiloj kaj po milionoj. Montoj da homa cindro, amasoj da kadavroj kaj ostoj — pri tielaĵo ne sonĝis eĉ la antikvaj hombuĉintoj. Per atomaj bombadoj dum kelkaj sekundoj estis neniigitaj grandegaj urboj. Ĉirkaŭ la plene forbruligita centro, kie centmiloj da homoj, arboj kaj konstruaĵoj pereis momente, restis rondo de detruitaj domoj, inter kiuj rampis blindigitaj, brulvunditaj viktimoj. El sub la ruinoj aŭdiĝis senĉesa krio de infanoj, vokantaj la gepatrojn kaj petegantaj pri akvo. Kaj denove iris scenoj de amasaj persekutoj, alternantaj kun bataloj, kie miloj da avioj, blenditaj kanonoj sur firmaĵo aŭ ŝipoj kun avioj sur maroj kunpuŝiĝadis en netrapenetrebla skualo de hurlanta fero kaj tondranta fajro. Dekmiloj da malbone instruitaj soldatoj persiste, trarompe rampis al sentrua ŝirmo de pafado de rapidpafa armilaro, ĝis monto de kadavroj baris la fortikaĵojn, malebligante al la kontraŭulo pafi, aŭ ĝis ties soldatoj iĝis frenezaj. Bombado de urboj, kie kuraĝuloj de la pasinteco fotadis detruiĝantajn kaj brulantajn domojn. Destinitaj al morto pilotoj-sinmortigantoj flugadis tra obusa ŝirmo kaj frakasiĝadis kontraŭ ferdekoj de gigantaj ŝipoj, levante fajrajn kirlaĵojn, flugadis supren homoj, kanonoj, rompaĵoj de maŝinoj. Subakvaj ŝipoj subite aperadis el maraj profundoj, por faligi sur malamikojn raketojn kun termonukleaj ŝargoj…
— Vekiĝu, teranino, — aŭdis Faj Rodis Ĉojo-n Ĉagas.
Ŝi tremeris, kaj li malŝaltis la projekciilon.
— Ĉu vi ne sciis ĉion ĉi? — moke demandis Ĉojo Ĉagas.
— Ĉe ni ne konserviĝis tiom plene filmoj de antikvaj tempoj, — respondis, rekonsciiĝante, Faj Rodis. — Post la foriro de viaj stelŝipoj okazis ankoraŭ grandega batalo. Niaj prauloj ne zorgis kaŝi dokumentojn sub teron aŭ en maron. Multo pereis.
Ĉojo Ĉagas ĵetis rigardon al la horloĝo, Rodis ekstaris.
— Mi prenis de vi multan tempon. Pardonu, kaj mi dankas vin.
La prezidanto de la Kvaropa Konsilio haltis, ion pensante.
— Mi vere ne plu povas esti kun vi. Sed se vi deziras…
— Sendube!
— Vi bezonos plurajn tagojn!
— Mi povas longe resti sen manĝo. Necesas nur akvo.
— Akvon vi trovos ĉi tie. — Ĉojo Ĉagas malŝlosis per tria ŝlosilo ankoraŭ unu pordeton. — Ĉu vi vidas la verdan kranon? Tio estas mia linio de akvoprovizado, — subridis li, — trinku sen timo. Vi estos ŝlosita, sed la signalan ŝrankon mi lasos malfermita. Ne provu eliri mem. Ĉi tie estas tro multe da kaptiloj. Materialon pri la lasta jarcento vi ne povos trarigardi pli frue ol post du tagoj. Ĉu vi eltenos?
Faj Rodis silente kapjesis.
— Mi mem venos al vi. Mikrofilmaj rulaĵoj kun kopioj de la originaloj estas en tiuj ĉi kestoj. Sukcesan vivon! — tiel oni diras ĉe ni dum foriro.
Faj Rodis etendis al la reganto la manon per la tera gesto de amikeco. Kaj li iom tenis ĝin, premante kaj rigardante en la profundon de la lumantaj «stelaj» okuloj de sia gastino, tiel mirinde diferencantaj de ĉio, kion li konis kaj sur la hejma planedo, kaj el antikvaj filmoj de la Tero, kiun rezignis liaj prauloj.
Subite tiu stranga homo lasis, pli ĝuste, depuŝis la manon de Rodis kaj malaperis malantaŭ la pordo. La grandega kirasa plato fermiĝis per abrupta frapo, simila al sono de meĥanika martelo.
Rodis okupiĝis pri ekzercoj de spirado kaj koncentriĝo, por ŝargi la korpon per energio por la farota laboro. Ne nur trarigardi, sed ankaŭ konservi en la memoro la viditan. Estas tro malfrue pensi pri registrado per SDP, kaj apenaŭ la ŝanĝiĝema reganto de la planedo konsentus ripeti sian impulson.
Fosinte en la rulaĵoj, Rodis vidis, ke Ĉojo Ĉagas demonstris al ŝi unu grupon, signitan per hieroglifoj, kiujn ŝi legis kiel «Homo al homo». La dua kaj la tria kestoj estis surskribitaj: «Homo al naturo» kaj «Naturo al homo».