La ruĝ-ora SDP de Gen eliris antaŭen. La lampo, alte levita sur elasta tigo, prilumis la vojon. Sovaĝe ektumultis nigraj ombroj en sulkoj kaj kavoj, tute kiel en la sonĝo de Gen Atal. La SDP ŝanceliĝadis sur malglataĵoj de la vojo, kaj la ĉirkaŭanta mallumo jen retiriĝadis, jen alkuradis proksimege. En fluoj de mallumo supre por momentoj aperadis solecaj fajretoj de steloj. Dekstre, apenaŭ skizante la regulan kupolon de la malproksima monto, malforte lumis la satelito de Tormans. Nerimarkite la teranoj atingis la montopasejon. Kaj ree nuda dezerto… Komenciĝis malleviĝo, same malkruta, kiel la leviĝo. Antaŭe tra heliĝanta mallumo vidiĝis io malhela, ŝirmanta la tutan apenaŭ videblan horizonton. Malforta kaj monotona bruo aperis antaŭe kaj malsupre. La teranoj kutimiĝis al senakveco de grandegaj spacoj de la planedo Jan-Jaĥ kaj ne tuj komprenis, ke tio estas murmuro de akvo. La mallonga tagiĝo estingis la lanternon de la SDP, la morna purpura suno eklumis malantaŭe dekstre. Ĝi leviĝis, heliĝante, kaj inter la montoj malkovriĝis valo. Ie sub la deklivo bruis rivereto, kaj post ĝi, sur malaltaj montetoj, kreskis densejo de gigantaj arboj. Eĉ la vojaĝantoj, kutimiĝintaj al centkvindekmetraj eŭkaliptoj kaj sekvojoj de la Tero, retenis la spiron. Kolonaro de relative maldikaj trunkoj, altaj je ne malpli ol ducent kvindek aŭ tricent metroj, supre estis kovrita per kontinua ĉapo de branĉoj kaj foliaro. La teranoj malleviĝis al la rivereto, atendante vidi kurantan laŭ rulŝtonetoj montaran torenton, sed trovis profundan, malhelan, apenaŭ rimarkeble fluantan akvon, parte digitan per falinta transverse rompaĵo de kolosa arbo. Singarde balanciĝante laŭ la glita digo, ĉiuj ses vojirantoj — tri homoj kaj tri SDP-oj — transiris sur molan moskosimilan kovraĵon. La SDP-oj devis fari saltojn, por ke iliaj mallongaj kruretoj ne dronu en ĝi. Post la moska strio ree aperis seka ŝtoneca grundo, kiu en la arbaro estis kovrita per dika tavolo de formortintaj folioj kaj branĉoj. Sub la piedoj de la irantoj la duonputrinta kovraĵo iĝis bruna polvo, probable, dum jarcentoj neniu tretis tiujn kadukiĝintajn restaĵojn.
— Do, jen kiel aspektis arbaroj de Tormans antaŭ la veno de niaj stelŝipoj, — nelaŭte diris Tivisa.
— Estas interese, kiu loĝis ĉi tie dum tiuj tempoj? — demandis Gen Atal, piedbatante forputrintan amason da folioj kaj fruktoj, kaj per tio levante malhelan polvon. — Apenaŭ iu povis nutri sin ĉi tie, malsupre!
— En grandaj arbaroj de la Tero, — respondis Tivisa, — tuta animala vivo koncentriĝas tie. — Ŝi levis la manon al kurbaj branĉoj, perdiĝantaj en alto.
Kvazaŭ respondante al ŝia gesto, krio, alta, kiel fajfo, tranĉis la silenton de la arbaro, rigidiginte la homojn pro neatenditeco. Ie malproksime aŭdiĝis responda krio, simila al ŝriko de rapide rotacianta diamanta segilo.
Tor Lik, elpreninte la stereoteleskopon, penis vidi ion en la densa foliaro. Sur tricentmetra alto al li ŝajnis apenaŭ rimarkebla ŝanceliĝo de branĉoj.
— A ha! — gaje ekkriis Gen Atal. — Ne ĉio formortis ĉi tie, trans la Spegula maro! Ne ĉion formanĝis la tormansanoj!
— Se efikas la faktoro de SA, do tie apenaŭ restis io taŭga, — sulkiĝis Tor Lik. — Tiu ŝriko ne elvokas en mi simpation.
La teranoj longe staris, fiksaŭskultante kaj agordinte la fotokulon de la SDP-oj al malforta lumo. Sed la giganta arbaro, ŝajne, tenis en si ne pli da vivo, ol la kubetoj de apenaŭ starantaj domoj de Ĉendin-Tot.
Ankoraŭ du tagojn pasigis la teranoj en la arbarego, trabatiĝante de unu monteto al alia tra amasiĝoj de vegetaĵaj restaĵoj. Iufoje malgrandaj arbarkampetoj foriradis supren per blindigaj tuboj de lumo. Supre vidiĝis la plumbe griza ĉielo, kadrita de vilaj ĉokoladaj branĉoj. Dum la tria tago ili haltis ĉe rando de unu el arbarkampetoj.
— Ni vane malŝparas tempon, — decideme diris Tivisa, — se ĉi tie, en rezervejo kaj en sendube antikva arbaro, restis nur malgranda kvanto da animaloj, kiel tiuj ŝrikuloj, do ni havas malmultajn ŝancojn ne nur observi, sed eĉ pretere vidi ilin! Tro granda estas ilia timo de la homo. Kia kontrasto kun la Tero! Mi dum tiuj ĉi tagoj ofte rememoradis niajn plumajn kaj vilajn amikojn. Kiel vivas la tormansanoj sen zorgado pri siaj malgrandaj fratoj? Ja amo al la naturo malaperas, se ne estas, kun kiu oni dividu ĝin!
— Krom tiu ĉi! — flustris Gen, montrante al la kontraŭa flanko de la kampeto.
Tie, malantaŭ kolono de lumo, inter trunkoj kaŝiĝis animalo, granda kiel urso, sed malpli alta. La okuloj, helaj, kiel ĉe birdo, observis la senmove starantajn teranojn sen timo, kvazaŭ komparante siajn fortojn kun la fortoj de la alvenintoj.
Tivisa deŝiris de la zono narkotan pistolon kaj sendis arĝentan ampolon en la flankon de la animalo. Ĝi aŭdigis mallongan basan muĝon, saltis, kaj, ricevinte duan ampolon en la malantaŭan kruron, ekkuris for. Gen Atal impetis post ĝi. Tivisa moderigis lian fervoron, dirinte, ke la drogo efikas post du minutoj. Tamen, se la animalo estas malalte organizita, tiam la drogo povas postuli plian tempon.