Tivisa ŝargis la informajn bobenojn per novaj observaĵoj. Kiam leviĝis la suno, la teranoj malleviĝis malsupren kaj kaŝiĝis en la foliaro, atendante plifortiĝon de aeraj fluoj. De krudaj, hoke kurbigitaj folioj iris ebriiga odoro, sekiganta la gorĝon.
— Prefere surmetu la maskojn, — konsilis Tivisa.
La viroj obeis, la spirado iĝis pli facila. Tor Lik apogis sin al la trunko, kun plezuro rigardante al Tivisa. Ŝi instalis sin en disforkiĝo de branĉo, etendita, kiel manplato de giganto, kaj trankvile laboris, egalmezure balanciĝante sur tricentmetra alto, kvazaŭ ŝi dum tuta sia ankoraŭ nelonga vivo grimpadis laŭ arboj.
Gen Atal disdonis kartoĉetojn kun nutraĵo kaj enpensiĝis.
— Mi ne povas forgesi pri la kranio, eligita de la monstro, — subite diris li. — Ĉu vere tiuj estaĵoj estas hommanĝantoj?
— Probable, — respondis Tivisa. — Pli verŝajne, ili manĝas kadavrojn. Atentu du detalojn, kiuj kvazaŭ ekskludas unu la alian. Tiuj animaloj havas amplekson de granda rabobesto, sed iliaj dentoj estas kvankam fortaj, tamen mallongaj kaj malakraj. Probable, tio estas la plej grandaj el tiuj surteraj animaloj de Tormans, kiuj restis, ĉar ŝanĝis la nutromanieron. Tio okazis dum la katastrofa periodo, dum la Jarcento de Malsato, kiam estis sufiĉe da kadavroj, se nur homoj mem ne rivalis kun tiuj animaloj en manĝado de ilia nutraĵo.
— Terurajn aferojn vi diras, Tivisa, — sulkiĝinte, diris Gen Atal.
— La naturo eliras el siaj senelirejoj laŭ plej senkompataj vojoj. Kanibalismo ĉesas esti malpermesita ĉe malalta nivelo de emocioj kaj intelekto, kiam ordono de malsata korpo blindigas sentojn kaj paralizas volon.
Tor Lik rektigis la lacajn krurojn.
— Se homo estis manĝita, do la ĉirkaŭaĵoj estas ne tute senhomaj.
— Obtuzbuŝegaj rabobestoj povas trakuri grandajn distancojn. Kaj krome, ĉu vi forgesis, kion oni antaŭnelonge diris al ni en la Biologia instituto?
— Pri vagantaj homoj kaj tutaj vilaĝoj, kaŝiĝantaj en la forlasitaj regionoj? — rememoris Tor Lik. — Eble, ĝuste tio estas la danĝero, pri kiu oni nin avertis?
— Sed eble, ili diris pri limajoj aŭ pri tiuj ĉi, — Tivisa almontris malsupren kaj ĵetis tien malplenan kartoĉeton.
Responde aŭdiĝis tondra muĝo.
— Tamen estas strange, ke oni nin ne avertis, — diris Tor Lik. — Aŭ ili mem nenion scias?
— Estas malfacile tion supozi! — kontraŭdiris Tivisa. — Sed, vere, tio estas stranga. Eble, la rezervajn arbarojn delonge neniu vizitis?
— Juĝante laŭ malesto de emo al la naturo, ankaŭ tio eblas, — respondis Tor. — Ĉi tie de la naturo restis nur fragmentoj, kaj nur porutilaj, sen profundo, sen interna animo, sen komplikaj interligoj. Do kia ĉi tie povas esti intereso al la naturo!
— Kiel do? — miris Gen. — Vi vizitis dekon da rezervejoj, kaj ĉu nenio interesis vin, ne altiris almenaŭ per sia neordinareco?
— Oni montris al ni dek kvin rezervejojn, — diris Tivisa.
— Des pli. Kaj en ĉiuj, eble, vi trovis ion? Kaj homojn, posteulojn de tiuj, kiuj garde konservadis la naturon en diversaj lokoj de la planedo?
— Gen, komprenu, ke ĉiuj rezervejoj de Tormans estas novaj plantejoj surloke de neniigitaj arbaroj kaj stepoj. En ili estas nenio antikva, same kiel en nemultaj specioj de animaloj, restintaj en zoologiaj ĝardenoj, degenerintaj kaj revenigitaj al pseŭda sovaĝa vivo inter regulaj vicoj de plantaĵoj. Kaj ni ne vidis eĉ unu vere grandan arbon.
— Do, ni ĉiuj estas unuafoje sur insuleto de la antikva naturo de Tormans! Tamen mi ne dezirus plu resti ĉi tie. Tri tagoj tute sufiĉas.
— Sufiĉas, Gen! Ni ne devas atendi. Eble ni ankoraŭ revenos ĉi tien sur helikoptero, por gvati la ŝrikulojn, — diris Tivisa.
Venteto facile susurigis foliojn. La teranoj haste muntis duan romban glitilon el preskaŭ senpeza filmo, alfiksis turboskatolojn kun faldeblaj aeraj helicoj. Energio en ĝi sufiĉis nur por du-tri minutoj de ekflugo. Gen kun du SDP-oj konsistigis la ŝipanaron de la unua rombo. Tivisa, Tor kaj la tria SDP lokiĝis sur la skeleto de la dua glitilo. Ekturniĝis la helicoj, la diafanaj romboj unu post la alia deglitis de la pinto de la arbo kaj malrapide eknaĝis super tapiŝo de kuniĝintaj foliaroj en direkto de la montoj. Gen Atal faciligite suspiris. Dum turniĝis la helicoj, la glitiloj atingis randon de la arbaro kaj, kaptitaj de leviĝanta aerfluo, alflugis duan ŝtupon de la montoj. La vertikalajn malhel-lilajn murojn de altebenaĵoj ne eblis superi sur malfortaj aerfluoj. Gen Atal direktis la glitilon en larĝan trapasejon, distranĉantan krutajn rokojn.
Por miro de la teranoj, ili malleviĝis inter montetoj de ŝtoniĝintaj argiloj, apud bona vojo, nur negrave difektita per terglitoj kaj subfosoj de fluoj.
Tor Lik deziris paki sian glitilon, sed Gen svingis la manon.
— Ŝargoj en la turboskatoloj estas eluzitaj, la drato rigidiĝis, kaj ne plu estas fleksebla, tio estas senutila ŝarĝo.
La astrofizikisto kun bedaŭro rigardis al la grandega romba flugilo, etendiĝinta sur deklivo de monteto, kaj ekiris al la vojo.
Leviĝo laŭ la ardigita montofendo okupis kelkajn horojn. La teranoj haltis por ripozo en ombro de kruta deklivo.