— Laŭ la vojo ni povas iri ankaŭ nokte, — diris Tor Lik kaj komencis blovi maldikegan kusenon.
— Mi dezirus atingi la montopasejon ankoraŭ tage, — pigre kontraŭis Gen Atal. — Ni rigardos, kio estas tie, post la montoj. Se la vojo konserviĝis pli bone, ni veturos sur la SDP-oj.
— Bonege! — konsentis Tor Lik. — Kiu ne ŝatas rajdi sur SDP! Kaj Tivisa jam en la lernejo famiĝis pro lerteco en tiu sporto… Interalie, kie ŝi estas? — la astrofizikisto ekstaris.
— Influas la vojaĝo laŭ Tormans, — trankvile respondis Gen Atal, — nin ĉiujn ofte atakas paroksismoj de vana maltrankvilo. Kaj Tivisa estas — jen, — li almontris altan rokon, konsistantan el alternaj tavoloj de sabloŝtono kaj de mola blanka argilo. La roko leviĝis krute, disfendita kaj superŝutita per defalintaj ŝtonpecoj, rememorigante pri ruinoj de titana ŝtuparo. La eta figuro brilis en radioj de la ruĝa suno, Tivisa lerte saltadis de unu elstaraĵo sur alian laŭ la grandega krutaĵo.
Tor kaj Gen mansvingis al ŝi, vokante en la ombron de la deklivo, Tivisa energie vokis ilin al si.
Tor Lik ekstaris kaj kun bedaŭro rigardis al sia mola kuseno.
Kiam ili ekvidis pecojn de grandaj nigraj glataj ostoj ĉe la piedo de la roko, de ilia malstreĉiteco ne restis eĉ spuro. Tivisa staris sur ŝtupego, kie defalinta rokpeco malkovris skeletojn de grandaj animaloj. Iom malproksime el sabloŝtono eliris duondetruiĝinta grandega kranio de ankoraŭ unu besto. Dika rompaĵo ĉu de korno, ĉu de dentego elstaris el la krutaĵo, kvazaŭ plu minacis al malamikoj.
La tri teranoj silente kontemplis la skeletojn; koloro kaj konserviteco de la ŝtoniĝintaj ostoj atestis pri restado de la kadavroj en vastaj akvujoj. La tuta roko estis superŝuta per ostoj. Tio diris pri potenca vivo, iam prosperinta ĉi tie.
Tivisa kaj Tor vidis kelkajn skeletojn de fosiliaj animaloj en muzeo de la biologia centro. Tiuj paleontologiaj kolektoj ne reflektis la veran historion de la vivo sur Tormans kaj estis tute nekompareblaj kun la giganta bildo de la pasinteco, rekreita en la muzeoj de la Tero. Malgranda intereso de tormansanoj al la pasinteco de sia planedo, eble, estis kaŭzita de ĝenerala dekadenco de historiaj esploroj en la oligarkia sociordo. Oligarkio ne ŝatas historion. Sed pli verŝajna estis, eble, alia kaŭzo. Sur la Tero en profundaj tavoloj de milionjara aĝo troviĝis restaĵoj de antikvaj homoj, ordinare kune kun restaĵoj de elefantoj. La plej potencaj kaj la plej fizike malfortaj el grandaj animaloj de la Tero kvazaŭ akompanis sin reciproke. Eĉ pli profunde en la pasintecon foriradis la tavoloj, rilatantaj al la tempo, kiam la prahomoj faradis unuajn instrumentojn kaj ekposedis la fajron, kaj, finfine, kiam la komunaj prauloj de la homo kaj de la simioj disigis siajn vojojn.
Por la homo de la Tero estis evidentaj siaj radikoj sur la hejma planedo. Li povis taksi la tutan vojon de granda leviĝo ekde la primara vivo ĝis la penso, pasitan dum milionoj da jarcentoj da sufero, da senfina naskiĝo kaj morto de la viva materio.
Grundoj de Tormans konservis atestojn de historia evoluo de la vivo ĝis nivelo ne pli alta, ol de animalo kun intelekto multe pli malalta ol tiu de la teraj ĉevaloj, hundoj, elefantoj, ne parolante eĉ pri cetacoj. Ĉi tie paleontologio pruvis, ke la homo estas fremda alveninto, kaj konservis atestojn de krima neniigo fare de li je la antaŭa vivo de Tormans, per kiuj ajn Blankaj Steloj ne ŝirmu la homo sian devenon. La neĉirkaŭrigardeblaj stepoj de la vosta hemisfero, nun polvaj, dezertaj, estis, evidente, same riĉaj je vivo, kiel la senlimaj ebenaĵoj de ondiĝanta alta herbo kun milionopaj bestaroj kaj birdaroj, kiuj estis neniigitaj en Norda kaj Suda Amerikoj kaj Afriko. Tivisa klare rememoris pentraĵon en la Domo de historio de la ekvatora zono de Afriko. Ebenaĵo, forbruligita per la senkompata suno, kun iuloke disŝutitaj umbelaj akacioj, estas prisemita per blankiĝintaj kaj dispolviĝintaj skeletoj de sovaĝaj animaloj. Apogante sin je varmradiilo de rapida aŭto, sur la antaŭa plano staras homo kun multŝarga fusilo, mallarĝigante la enuantajn okulojn pro fumo de la cigaredo, algluita al la buŝangulo. La subskribo en la malnova angla lingvo per vortludo signifis samtempe kaj «Fino de la ĉasaĵo» kaj «Fino de la ludo».
— Tivisa, kio okazis al vi? — demandis Tor Lik.
— Mi enpensiĝis! Alportu la aparatojn. Ni faros hologramojn. — Tivisa mallarĝigis la oblikvajn okulojn, laciĝintajn pro hela lumo.
La tri vojaĝantoj kaj la tri fidelaj naŭpieduloj persiste pasadis la leviĝantan vojon, profundiĝante en ombron de malhelviolaj deklivoj de la ĉefa masivo.