
«La fenomeno Esperanto» de William Auld aperas kiel nova Jubilea Eldonaĵo de UEA kaj kiel bazo por la informado pri Esperanto. La verko konsistas el Enkonduko de Humphrey Tonkin kaj la ĉapitroj: 1ª, la problemo; 2ª, la solvo: teorie; 3ª, la solvo: praktike; 4ª, la lingvo Esperanto; 5ª, tre konciza historio de la Esperanto-Movado; 6ª, «limigita kaj artefarita literaturo»; 7ª, kiel utiligi ĝin? 8ª, kultura demando…La verko estas pledo por Esperanto kun ekspliko de la lingva konstruo, konciza historio de la Esperanto-Movado, la okazaĵoj de Montivideo en 1954, en kiuj estis akceptita de Unesko rezolucio favora al Esperanto, kaj la alia rezolucio de Unesko en sia 23ª sesio, la 8an de novembro 1985, en Sofio en kiu ĝi gratulas la Esperanto-Movadon okaze de ĝia datreveno. William Auld prezentas la strukturon de Esperanto kiel simplan kaj plendas pro la komplikaĵoj, kiujn aldonas iuj gramatikistoj, kio faras, ke la «facila» lingvo subite ekaperas «tro malfacila»…La verko de William Auld estas grava informilo pri Esperanto kaj la Esperanto-Movado. La esperantistoj multe povas lerni el ĝi, tamen konvenus traduki ĝin en multajn lingvojn por povi klare kaj koncize piedi por Esperanto al la ĝenerala publiko, ofte misinformata.Esperanto kaj la Esperanto-Movado devas esti diskonigataj al ĉiuj kaj ĉien, ĉar kontraŭe ni riskas esti fermitaj en ni mem. «La fenomeno Esperanto» estas taŭga verko por la disvastigado de Esperanto.Boletín (HEF-Bulteno) №289 (jan. 1989)
William AULD
La fenomeno ESPERANTO
ENKONDUKO de Humphrey Tonkin
Kiam en la unuaj diskutoj pri festado de la Jubileo de Esperanto ni diskutis la eblecon eldoni libron, kiu prezentu superrigardon de la Internacia Lingvo kaj la ideoj, kiuj fonas ĝin, tuj oni proponis, ke William Auld ĝin verku. Li estas konata kiel homo escepte klera – poeto, eseisto, kritikisto, redaktoro. Li estas brila tradukisto, talenta esperantologo. Samtempe li bone komprenas, kaj ofte priskribas, la fenomenon de la Esperanto-kulturo, ne kiel ian abstraktan beletran koncepton, sed kiel manifestiĝon de vigla, vibra komuna vivo de la utiligantoj de Esperanto. Li dediĉis sian intelektan kaj emocian vivon al tiu fenomeno, zorge kaj sisteme prezentante ĝiajn kulturajn ricaĵojn al la publiko per redaktitaj volumoj kaj revuoj, kaj ankaŭ plene partoprenante la Esperanto-socion ne nur kiel simpla esperantisto sed ankaŭ kiel gvidanto (li eĉ estis vicprezidanto de UEA dum iom da tempo, kaj estas nun ĝia Honora Membro).
Auld akceptis la taskon verki la libron. Kiel multaj aliaj homoj, li vidis en la centjariĝo de la lingvo unikan okazon prezenti ĝin al la ekstera publiko kaj ankaŭ levi la animojn kaj plifortigi la kuraĝon de tiuj, kiuj laboras por Esperanto. Efektive la Jubileo alportis, kaj ankoraŭ alportas, elstarajn rezultojn. Sesmil homoj partoprenis la Jubilean Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio – la plej granda kunveno de parolantoj de Esperanto en la tuta historio de la lingvo. Per si mem tiu nombro pruvis la viglecon de la Esperanto-movado – kion konfirmis la altnivelaj artaj prezentoj dum la kongreso kaj la raportoj de kongresanoj pri la agado por Esperanto en iliaj propraj landoj. Sed la Kongreso ankaŭ kaptis la atenton de la amasmedioj. Centoj da artikoloj pri Esperanto kaj la Kongreso aperis en la pola gazetaro kaj ilin sekvis pliaj centoj, eĉ miloj, en aliaj landoj. Televidaj teamoj vojaĝis al Varsovio por kapti la kongreson kaj abundis radio-intervjuistoj kaj aliaj ĵurnalistoj. Venis propono el la Pola Registaro, ke oni starigu en Bjalistoko internacian Centron Zamenhof, kiel animanton de la Esperanto-kulturo kaj la serioza studado de la lingvo. Organiza komitato, kun partopreno de UEA, estas nun fondata.
Okazis tuta serio da fakaj konferencoj pri Esperanto kunlige kun la Jubileo – en Parizo, Novjorko, Tokio, Zagrebo, Vieno. Okazis kultura festivalo en Jugoslavio. En pluraj landoj oni organizis aparte imponajn naciajn kongresojn, ofte kun publika partopreno, kaj en aliaj landoj okazis specialaj festaj aranĝoj – ekzemple en Britio kaj Svedio. Aliaj landoj eldonis aŭ ankoraŭ eldonas specialajn librojn aŭ instruilojn aŭ sonmaterialon. Aperis poŝtmarkoj kaj poŝtstampoj, oficialaj deklaroj, starigo de novaj kursoj, nomigo de placoj kaj stratoj, starigo de monumentoj. La sola homo, kiu suferis, estis la redaktoro de la revuo
La jubilea periodo daŭras: ĝi finiĝos per ferma ceremonio en la Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo en julio 1988. Ni rajtas jam fieri pri la rikolto – el kiu tiu ĉi libro estas unu frukto – kaj venos pliaj fruktoj. La Jubileo ja bele pruvis, ke Esperanto vivas. Ĝi ankaŭ pruvis, ke per Esperanto la homoj el ĉiuj landoj – de Ĉinio ĝis Nederlando, de Aŭstralio ĝis Sovetunio, de Kanado ĝis Argentino – povas pace kaj interkomprene ligi la manojn en kunlaboro.
1: La problemo
Estas neeble registri precize, kiom da lingvoj ekzistas en la mondo, ĉar sciencistoj ne sukcesis difini, kio estas lingvo kaj kio estas nur dialekta formo de iu lingvo. Sed se ni diras, ke ekzistas pli ol 3000 diversaj lingvoj aktuale parolataj en la mondo, tio certe ne troigas la situacion.
La distribuo de la lingvoj estas, oni povus diri, ĥaosa. Verŝajne unu homo el ĉiuj kvar en la mondo parolas la t.n. mandarenĉinan sur dekkvinono de la tera surfaco. En Zambio, aliflanke, estas parolataj pli ol tridek bantuaj lingvoj, el kiuj kvar estas ĉefaj kaj reciproke nekompreneblaj. La Eŭropa Komunumo havas naŭ oficialajn lingvojn – oficiale egalrajtajn – sed kompreneble ankaŭ aliaj lingvoj estas parolataj sur ĝiaj terenoj. La hispana estas la oficiala lingvo en preskaŭ tuta Sudameriko – krom en Brazilo, kie temas pri la portugala.
Lingvoj kaj nacioj koincidas nur hazarde. Belgio havas du oficialajn lingvojn, Svislando havas kvar, dum unu triono de la hungare parolantoj loĝas ekster la limoj de Hungario.
Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj. Estas neeble imagi iun ajn ĝeneraligan regulon pri lingvoj, por kiu ne tuj prezentiĝus amaso da esceptoj. Tamen tiu lingva ĥaoso estas kutime malatentata, kvazaŭ ĝi ne ekzistus kaj ne starigus gravajn malfacilaĵojn en la normala homa konduto.