La granda plimulto el la homoj estas unulingvuloj. Ekzistas signifa kvanto da dulingvuloj – precipe en landoj (kiel ekzemple la Respubliko de Sudafriko), kie tio estas enlanda neceso, sed ankaŭ aliloke. Homoj disponantaj pri tri lingvoj estas relative maloftaj, kaj tiuj, kiuj vere regas pli ol tri lingvojn, estas mirindaj esceptuloj. Kvankam preskaŭ ĉiuj homoj scias paroli, lingvoregado estas iasence aparta talento, analoga al pentrista aŭ muzika kapableco. Eble tial la plimultaj homoj ne okupiĝas pri ĝi, aŭ kondutas, kvazaŭ ĝi ne koncernus ilin. Sed eĉ al tiu «regulo» troviĝis multaj esceptoj!

Multaj renkontiĝoj inter diverslandanoj devus esti tre ĝenaj kaj embarasaj pro la malalta nivelo de vera interkompreniĝo, sed ofte ne sentiĝas tiaj al iuj partoprenantoj. Mi foje demandis al mia edzino: «Kial oni kontentiĝas per tiaj primitivaj konversacioj?» Pro sia kutima klarvido ŝi respondis: «Ĉar ili ne atendas ion pli bonan», kaj certe ŝi pravas. Multaj homoj ne atendas seriozan nivelon de interparolado en internaciaj cirkonstancoj.

Mi iam sidis sur kafeja teraso grekinsula. Apude sidis gejunula rondo internacia. Unu el ili, usonano, estis la sola indiĝena parolanto de la angla, sed la angla estis ilia konversacia lingvo. Estante mem indiĝena parolanto de tiu lingvo, mi zorge atentis dum unu horo ilian interparoladon.

Ĝi komenciĝis tre vigle, kun multa ridado, sed iom post iom oni kvietiĝis, kaj fine de la horo, post iom da silenta rigardado al la maro, la grupo dispartiĝis kaj foriris du‑ aŭ triope. Mi sentis, ke la renkontiĝo certagrade fiaskis. La fakto estis, ke la vortprovizo de la neangloj estis vere limigita: la samaj kliŝaj frazoj ripetiĝis plurfoje, ĝis ili ne plu estis adekvataj. La temoj estis samkaŭze limigitaj kaj tre baldaŭ oni tediĝis pri ili. Samtempe la kompatinda usonano devis ofte ripeti frazon ne komprenitan, aŭ serĉi pli facilan esprimon. Por ne paroli pri lia prononcado, kiun eĉ mi kelkfoje nur malfacile komprenis….

Tiu okazaĵo aspektis al mi kiel mikrokosmo de la normalaj internaciaj rilatoj, antaŭ ĉio je la persona nivelo. Ĝi povas esti eĉ pli malbona, kaj eĉ (sufiĉe ofte) kriza, ekzemple kiam turisto klopodas klarigi al enlanda kuracisto la simptomojn de sia malsano, aŭ havas ian karambolon kun la enlanda polico aŭ la pasport-kontrolo.

Lingvodiverseco tuŝas nian vivon pli ofte ol ni konscie rimarkas. Ekzemple, fremdlingvaj filmoj en kinejo aŭ televido. Por «solvi» tiun problemon oni aplikas nur du eblajn rimedojn. Aŭ oni anstataŭigas la fremdlingvan parolon per enlanda parolo registrita de tute aliaj aktoroj ol rolas en la filmo, aŭ oni aldonas skriban tradukon. Neniu el ambaŭ rimedoj plene kontentigas. En la unua kazo la tradukitaj tekstoj devas esti samlongaj kiel la originalaj kaj laŭeble konformiĝi al la lipmoviĝoj de la orginalaj aktoroj (kio ofte falsas la efikon), kaj en la dua la skribitaj tekstoj plej ofte sukcesas nur resumi la parolojn. Tia situacio ne kontentigas sentemulojn, kvankam eble – kiel la lingva ĥaoso ĝenerale – ĝi ne tro ĝenas la ĝeneralan publikon, kiu eventuale rajtas elekti alternativan programon.

Sed la plej grava rezulto de la lingva ĥaoso koncernas la demandon pri paco kaj milito.

Tre malnova skota spritaĵo tekstas jene: – Ĉina maristo alparolas du glasgovanojn surstrate. La unua glasgovano demandas al sia amiko: «Kion li diris?» La dua respondas: «Mi ne scias». La unua diras: «Do ni batu lin kaj foriru».

Ne tre sprita, vi eble pensas. Sed laŭ mi ĝi enkapsuligas situacion tro oftan en la mondo: kiu parolas fremde, tiun oni prefere batu.

Pensu pri tio, ke la granda plimulto el la homoj ricevas novaĵojn kaj informojn plejparte pere de nur unu lingvo: tiu de la ŝtato, en kiu ili civitanas. Eĉ kiam pluraj ŝtatoj havas lingvon pli-malpli komunan, kiel ekzemple Britujo, Usono kaj Aŭstralio, la novaĵoj kaj informoj kutime estas redaktataj de samŝtatanoj de la ricevanto. Kiom ajn ĵurnalistoj k.a. klopodas esti objektivaj, ili restas neeviteble influitaj de la enlandaj antaŭjuĝoj. Kiom pli danĝere, kiam ili eĉ ne celas objektivecon, kiel dum internaciaj krizoj diversspecaj!

Eĉ radioprogramoj el aliaj landoj, direktitaj al ni en la nialanda lingvo, suspektigas nin, ĉar ni supozas ilin «propagandaj». Se nur ni scius, kion la alilandanoj efektive diras inter si! Konata al multaj angloj estas la sento en kimre‑ aŭ gaele-parolanta trinkejo, ke ĉiuj tieaj indiĝenoj inter si parolas insulte kaj ofende ĝuste pri ili (dum la indiĝenoj fakte interŝanĝas la normalajn ĉiutagajn babiladojn). Kion oni ne komprenas, tio minacas.

Manke de senperaj personaj kontaktoj, oni tre facile kredas disvastigitajn asertojn, ke la loĝantoj (ĉiuj!) de iu alia lando, aŭ anoj de alia raso, estas primitivaj aŭ barbaraj aŭ agresemaj aŭ orgojlaj … unuvorte, malamikaj. Kaj manke de komuna lingvo, senperaj kontaktoj estas praktike neeblaj.

Перейти на страницу:

Похожие книги