Interpretado kaj traduko profitas el la fakto, ke – pli aŭ malpli kompetente – iuj homoj scipovas du lingvojn. Foje en brazila teatro mi devis interkonsenti kun japano pri detaloj koncerne rekvizitojn k.s. Por tion realigi, mi estis devigata paroli en Esperanto al brazilano, kiu ripetis mian diron portugale al japano scipovanta tiun lingvon, kiu ripetis ĝin japane al mia alparolato. Tiu siavice devis respondi laŭ la sama vojo. Kvar homoj necesis, por ke du el ili interkompreniĝu!
Tia longa vojo estas neniel maloftaĵo. Laŭ Ben Patterson, angla membro de la Eŭropa Parlamento: «Supozu, ke temas pri itala parolanto. Nu, tre malmultaj interpretistoj kapablas traduki rekte el la itala en la danan. Tio okazas stafete. Do, la italo diras spritaĵon, kaj ĉiuj italoj ridas; poste ĝi tradukiĝas en la francan, kaj la francoj ridas; poste en la anglan, kaj la angloj ridas. Poste, ĉirkaŭ 30 sekundojn post kiam la italo parolis – kaj li intertempe daŭrigis, parolante pri la morto de kara amiko – ĉiuj danoj ekridadas kvazaŭ freneze».[3]
En la plej bona kazo, tamen, interpretado signifas, ke du homoj interŝanĝas siajn pensojn pere de tria kaj dependas de ties eksperteco. Plej ofte eĉ ŝtatestroj ne povas senpere paroli, sed dependas de interpretistoj – eĉ se la sorto de la mondo kaj la homaro estos decidita per ilia interkonsento aŭ malkonsento.
Tio cetere donas apartan potencon al la interpretistoj, kaj ili ne malofte montras tion: «Alian aspekton de interpretado oni devus laŭ mia opinio reliefigi. La interpretisto staras en kunveno „kiel eĥo en la centro de la universo“. Li sekve tendencas trotaksi sin, konante la gravecon de sia rolo, sciante ke ĉiuj dependas de li. Multaj interpretistoj fakte akiris reputacion de netolerebla orgojlo… Laŭdire iuj estas paranojaj. Eble estus pli juste, diri ke multaj el ili suferas komplekson unua-damecan».[4]
Ankaŭ Nikolo Timaĉefo, lingva oficisto de NASA, nomis ilin «didamnitaj unua-damoj».[5]
En internaciaj registaraj organizaĵoj, kiel UN, Unesko, Eŭropa Parlamento k.s., la situacio estas jam treege komplikita, pro la multnombreco de la «oficialaj» lingvoj.
Dum la 19ª jarcento, pro la elstara potenco de Francujo, la rekonata lingvo de internacia diplomatio estis la franca. Post la Unua Mondmilito du lingvoj regis egalrange sur tiu kampo: la franca kaj la angla; kaj ili estis la oficialaj lingvoj de la Ligo de Nacioj. Sed kiam post la Dua Mondmilito aperis la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, jam necesis pli da lingvoj oficialaj: